WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jeremia 29
20 - Kaj vi, ĉiuj forkondukitoj, kiujn Mi foririgis el Jerusalem en Babelon, aŭskultu la vorton de la Eternulo.
Select
1 - Jen estas la vortoj de la letero, kiun la profeto Jeremia sendis el Jerusalem al la plej gravaj plejaĝuloj, kiuj estis forkondukitaj, kaj al la pastroj, al la profetoj, kaj al la tuta popolo, kiujn Nebukadnecar forkondukis el Jerusalem en Babelon
2 - (post kiam la reĝo Jeĥonja, kaj la reĝino, kaj la korteganoj, la eminentuloj de Judujo kaj Jerusalem, la ĉarpentistoj kaj forĝistoj foriris el Jerusalem);
3 - per Eleasa, filo de Ŝafan, kaj Gemarja, filo de Ĥilkija (kiujn Cidkija, reĝo de Judujo, sendis en Babelon, al Nebukadnecar, reĝo de Babel), li sendis jenajn vortojn:
4 - Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, al ĉiuj elpelitoj, kiujn Mi elpelis el Jerusalem en Babelon:
5 - Konstruu domojn kaj loĝu, plantu ĝardenojn kaj manĝu iliajn fruktojn;
6 - prenu edzinojn kaj naskigu filojn kaj filinojn, prenu edzinojn por viaj filoj kaj edzinigu viajn filinojn, por ke ili nasku filojn kaj filinojn; multiĝu tie kaj ne malmultiĝu.
7 - Zorgu pri la bonstato de tiu urbo, kien Mi transloĝigis vin, kaj preĝu por ĝi al la Eternulo; ĉar ĉe ĝia bonstato vi ankaŭ havos bonstaton.
8 - Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Viaj profetoj, kiuj estas inter vi, kaj viaj magiistoj ne forlogu vin; kaj ne atentu viajn sonĝojn, kiujn vi sonĝas;
9 - ĉar malveraĵon ili profetas al vi en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo.
10 - Ĉar tiele diras la Eternulo: Kiam en Babel pasos sepdek jaroj, Mi rememoros vin kaj plenumos super vi Mian bonan vorton, revenigante vin sur ĉi tiun lokon.
11 - Ĉar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.
12 - Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi preĝos al Mi; kaj Mi aŭskultos vin.
13 - Vi serĉos Min, kaj trovos, se vi serĉos Min per via tuta koro.
14 - Kaj Mi estos trovita de vi, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos viajn kaptitojn, kaj Mi kolektos vin el ĉiuj popoloj kaj de ĉiuj lokoj, kien Mi forpelis vin, diras la Eternulo; kaj Mi revenigos vin sur la lokon, de kiu Mi transloĝigis vin.
15 - Vane vi diras: La Eternulo starigis al ni profetojn en Babel.
16 - Ĉar tiele diras la Eternulo pri la reĝo, kiu sidas sur la trono de David, kaj pri la tuta popolo, kiu loĝas en ĉi tiu urbo, pri viaj fratoj, kiuj ne iris kun vi en ekzilon;
17 - tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi sendos sur ilin glavon kaj malsaton kaj peston, kaj Mi similigos ilin al malbonaj figoj, kiujn oni ne povas manĝi pro ilia malboneco;
18 - Mi persekutos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto, kaj Mi faros ilin objekto de teruro por ĉiuj regnoj de la tero, objekto de malbeno, mirego, moko, kaj malhonoro inter ĉiuj popoloj, kien Mi dispelos ilin;
19 - pro tio, ke ili ne aŭskultis Miajn vortojn, diras la Eternulo; Mi sendadis al ili Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, sed vi ne aŭskultis, diras la Eternulo.
20 - Kaj vi, ĉiuj forkondukitoj, kiujn Mi foririgis el Jerusalem en Babelon, aŭskultu la vorton de la Eternulo.
21 - Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, pri Aĥab, filo de Kolaja, kaj pri Cidkija, filo de Maaseja, kiuj profetis al vi en Mia nomo malveraĵon: Jen Mi transdonos ilin en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj li mortigos ilin antaŭ viaj okuloj.
22 - Kaj ĉe ĉiuj ekzilitoj de Judujo, kiuj estas en Babel, ilia nomo fariĝos objekto de malbeno, kaj oni dirados: La Eternulo faru al vi tion, kion, kion al Cidkija kaj Aĥab, kiujn la reĝo de Babel rostigis sur fajro-
23 - pro tio, ke ili faris abomenindaĵon en Izrael, adultis kun la edzinoj de siaj proksimuloj, kaj parolis en Mia nomo malveraĵon, kiun Mi ne ordonis al ili. Tion Mi scias kaj atestas, diras la Eternulo.
24 - Kaj al Ŝemaja, la Neĥelamano, diru jene:
25 - Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Pro tio, ke vi sendis en via nomo leterojn al la tuta popolo, kiu estas en Jerusalem, kaj al la pastro Cefanja, filo de Maaseja, kaj al ĉiuj pastroj, kun la sekvanta enhavo:
26 - La Eternulo starigis vin pastro anstataŭ la pastro Jehojada, por ke vi estu kontrolanto en la domo de la Eternulo super ĉiu frenezulo, kiu prezentas sin kiel profeto, kaj vi metu lin en malliberejon kaj karceron;
27 - kial do vi ne faris punparolon al Jeremia, la Anatotano, kiu prezentas sin al vi kiel profeto?
28 - Ĉar ankaŭ al ni en Babelon li sendis, por diri: La kaptiteco estos longa; konstruu domojn kaj loĝu, plantu ĝardenojn kaj manĝu iliajn fruktojn.
29 - Kaj la pastro Cefanja tralegis tiun leteron en la orelojn de la profeto Jeremia.
30 - Tial aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia:
31 - Sendu al ĉiuj ekzilitoj, por diri: Tiele diras la Eternulo pri Ŝemaja, la Neĥelamano: Pro tio, ke Ŝemaja profetis al vi, kvankam Mi ne sendis lin, kaj li fidigis vin per malveraĵo-
32 - pro tio tiele diras la Eternulo: Jen Mi punos Ŝemajan, la Neĥelamanon, kaj lian idaron: neniu restos ĉe li meze de ĉi tiu popolo, kaj li ne vidos la bonon, kiun Mi faros al Mia popolo, diras la Eternulo; ĉar li parolis kontraŭ la volo de la Eternulo.
Jeremia 29:20
20 / 32
Kaj vi, ĉiuj forkondukitoj, kiujn Mi foririgis el Jerusalem en Babelon, aŭskultu la vorton de la Eternulo.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget