WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jeremia 30
4 - Kaj jen estas la vortoj, kiujn diris la Eternulo pri Izrael kaj Jehuda:
Select
1 - Jena vorto aperis de la Eternulo al Jeremia:
2 - Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Enskribu al vi en libron ĉiujn vortojn, kiujn Mi diris al vi.
3 - Ĉar jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi revenigos la kaptitojn de Mia popolo Izrael kaj Jehuda, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos ilin en la landon, kiun Mi donis al iliaj patroj, kaj ili ĝin posedos.
4 - Kaj jen estas la vortoj, kiujn diris la Eternulo pri Izrael kaj Jehuda:
5 - Tiele diras la Eternulo: Voĉon de tumulto kaj de teruro ni aŭdas, ne de paco.
6 - Demandu kaj rigardu, ĉu viro naskas? kial do Mi vidas, ke ĉiu viro tenas siajn manojn ĉe siaj lumboj, kiel naskantino, kaj ĉies vizaĝoj verdiĝis?
7 - Ho ve, kiel granda estas tiu tago! ne ekzistas simila al ĝi; tempo de mizero ĝi estas por Jakob, sed li estos savita el ĝi.
8 - En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi forrompos lian jugon de via kolo, kaj viajn ligilojn Mi disŝiros, kaj fremduloj ne plu servigos lin.
9 - Sed ili servos al la Eternulo, sia Dio, kaj al David, sia reĝo, kiun Mi restarigos al ili.
10 - Kaj vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, kaj ne tremu, ho Izrael; ĉar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos.
11 - Ĉar Mi estos kun vi, diras la Eternulo, por savi vin; ĉar Mi ekstermos ĉiujn popolojn, inter kiujn Mi disĵetis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.
12 - Ĉar tiele diras la Eternulo: Danĝera estas via vundo, kaj via ulcero estas dolorplena.
13 - Neniu juĝos vian aferon, por sanigi vian vundon; bona kuracado ne ekzistas por vi.
14 - Ĉiuj viaj amikoj forgesis vin, ili vin ne serĉas; ĉar per frapo de malamiko Mi frapis vin, per kruela puno, pro viaj multaj malbonagoj, pro la forteco de viaj pekoj.
15 - Kial vi krias pri via vundo, pri via danĝera malsano? Mi tion faris al vi pro viaj multaj malbonagoj, pro la forteco de viaj pekoj.
16 - Tamen ĉiuj viaj manĝegantoj estos manĝegitaj; kaj ĉiuj viaj premantoj, ĉiuj, iros en kaptitecon; viaj ruinigintoj estos ruinigitaj; kaj ĉiuj viajn rabintojn Mi faros rabitaj.
17 - Mi donos al vi kuracon, kaj Mi resanigos vin de viaj vundoj, diras la Eternulo; ĉar ili nomis vin forpuŝitino, ho Cion, pri kiu neniu demandas.
18 - Tiele diras la Eternulo: Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob, kaj liajn loĝejojn Mi kompatos; kaj la urbo estos konstruita sur sia monteto, kaj la templo estos starigita laŭ sia ordo.
19 - Kaj eliros el ili dankado kaj voĉo de gajuloj; Mi multigos ilin, kaj ili ne malmultiĝos; Mi donos al ili honoron, kaj ili ne malaltiĝos.
20 - Kaj ili havos filojn kiel antaŭe, kaj ilia komunumo forte staros antaŭ Mi, kaj Mi punos ĉiujn iliajn premintojn.
21 - Kaj ilia potenculo estos el ili mem, kaj ilia reganto devenos el ilia propra mezo; Mi alproksimigos lin, kaj li aliros al Mi; ĉar kiu alia kuraĝos en sia koro alproksimiĝi al Mi? diras la Eternulo.
22 - Kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio.
23 - Jen eliros ventego de la Eternulo en kolero, ventego detruanta; ĝi falos sur la kapon de la malpiuloj.
24 - Ne kvietiĝos la flama kolero de la Eternulo, ĝis Li estos farinta kaj ĝis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en la tempo estonta vi tion komprenos.
Jeremia 30:4
4 / 24
Kaj jen estas la vortoj, kiujn diris la Eternulo pri Izrael kaj Jehuda:
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget