WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jeremia 32
13 - Kaj mi ordonis al Baruĥ antaŭ iliaj okuloj, dirante:
Select
1 - Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo en la deka jaro de Cidkija, reĝo de Judujo, tio estas en la dek-oka jaro de Nebukadnecar.
2 - Tiam la militistaro de la reĝo de Babel sieĝis Jerusalemon, kaj la profeto Jeremia estis malliberigita sur la korto de la malliberejo, kiu estis apud la domo de la reĝo de Judujo.
3 - Tie malliberigis lin Cidkija, reĝo de Judujo, dirante: Kial vi profetas, parolante, ke tiele diras la Eternulo: Jen Mi transdonos ĉi tiun urbon en la manon de la reĝo de Babel, kiu ĝin venkoprenos;
4 - kaj Cidkija, reĝo de Judujo, ne saviĝos el la manoj de la Ĥaldeoj, sed li estos transdonita en la manon de la reĝo de Babel, kies buŝo parolos kun lia buŝo kaj kies okuloj rigardos liajn okulojn;
5 - kaj en Babelon li forkondukos Cidkijan, kaj ĉi tiu restos tie, ĝis Mi vizitos lin, diras la Eternulo; se vi militos kontraŭ la Ĥaldeoj, vi ne sukcesos?
6 - Kaj Jeremia diris: Aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
7 - Jen Ĥanamel, filo de via onklo Ŝalum, iras al vi, por diri: Aĉetu al vi mian kampon, kiu estas en Anatot, ĉar al vi apartenas la rajto de parenco, por aĉeti.
8 - Kaj venis al mi Ĥanamel, filo de mia onklo, konforme al la vorto de la Eternulo, sur la korton de la malliberejo, kaj li diris al mi: Aĉetu, mi petas, mian kampon, kiu estas en Anatot, en la lando de Benjamen; ĉar al vi apartenas la rajto de heredo kaj la rajto de elaĉeto; aĉetu al vi. Tiam mi komprenis, ke tio estas vorto de la Eternulo.
9 - Kaj mi aĉetis de Ĥanamel, filo de mia onklo, la kampon, kiu estis en Anatot, kaj mi pesis al li la monon, dek sep siklojn da arĝento.
10 - Kaj mi skribis dokumenton kaj sigelis; kaj mi invitis atestantojn, kaj pesis la arĝenton per pesilo.
11 - Kaj mi prenis la dokumenton de aĉeto, la sigelitan laŭ juro kaj leĝo, kaj la nefermitan.
12 - Kaj mi donis la dokumenton de aĉeto al Baruĥ, filo de Nerija, filo de Maĥseja, antaŭ la okuloj de mia kuzo Ĥanamel, kaj antaŭ la okuloj de la atestantoj, kiuj subskribis la dokumenton de aĉeto, kaj antaŭ la okuloj de ĉiuj Judoj, kiuj sidis sur la korto de la malliberejo.
13 - Kaj mi ordonis al Baruĥ antaŭ iliaj okuloj, dirante:
14 - Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Prenu ĉi tiujn dokumentojn, ĉi tiun dokumenton de aĉeto, la sigelitan, kaj ĉi tiun nefermitan, kaj metu ilin en argilan vazon, por ke ili konserviĝu dum longa tempo.
15 - Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Oni denove aĉetos domojn, kampojn, kaj vinberĝardenojn en ĉi tiu lando.
16 - Kaj, transdoninte la dokumentojn de aĉeto al Baruĥ, filo de Nerija, mi ekpreĝis al la Eternulo, dirante:
17 - Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi kreis la ĉielon kaj la teron per Via granda forto kaj per Via etendita brako; nenia afero estas nefarebla por Vi;
18 - Vi faras favorkoraĵon al miloj, kaj pro la malbonagoj de la patroj Vi repagas al iliaj filoj post ili. Vi, Dio granda, potenca, kies nomo estas Eternulo Cebaot,
19 - granda en Siaj decidoj kaj potenca en Siaj agoj; Vi, kies okuloj estas malfermitaj super ĉiuj vojoj de la homidoj, por redoni al ĉiu laŭ lia konduto kaj laŭ la fruktoj de liaj agoj;
20 - Vi, kiu faris signojn kaj miraklojn en la lando Egipta ĝis la nuna tago super Izrael kaj super la aliaj homoj, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel ĝi estas nune;
21 - kaj Vi elkondukis Vian popolon Izrael el la lando Egipta per signoj kaj per mirakloj, per forta mano, per etendita brako, kaj per granda teruro;
22 - kaj Vi donis al ili ĉi tiun landon, pri kiu Vi ĵuris al iliaj patroj, ke Vi donos al ili, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo;
23 - kaj ili venis kaj ekposedis ĝin, tamen ili ne aŭskultis Vian voĉon kaj ne sekvis Vian instruon, ne faris ĉion, kion Vi ordonis al ili; kaj Vi venigis sur ilin ĉi tiun tutan malfeliĉon.
24 - Jen remparoj alproksimiĝas al la urbo, por venkopreni ĝin, kaj la urbo pro la glavo, malsato, kaj pesto estas transdonata en la manojn de la Ĥaldeoj, kiuj militas kontraŭ ĝi; kion Vi diris, tio fariĝas, kaj Vi tion vidas.
25 - Kaj Vi, Sinjoro, ho Eternulo, diris al mi: Aĉetu al vi la kampon pro mono, kaj starigu atestantojn; dume la urbo estas transdonata en la manojn de la Ĥaldeoj.
26 - Tiam la vorto de la Eternulo aperis al Jeremia, dirante:
27 - Jen Mi, la Eternulo, estas Dio de ĉiu karno; ĉu ekzistas por Mi io nefarebla?
28 - Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi transdonas ĉi tiun urbon en la manojn de la Ĥaldeoj, kaj en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj li venkoprenos ĝin.
29 - Kaj venos la Ĥaldeoj, kiuj militas kontraŭ ĉi tiu urbo, kaj ekbruligos ĉi tiun urbon per fajro, kaj forbruligos ĝin, kaj la domojn, sur kies tegmentoj oni incensadis al Baal kaj faradis verŝoferojn al aliaj dioj, por kolerigi Min.
30 - Ĉar la Izraelidoj kaj la Judoj faradis nur malbonon antaŭ Miaj okuloj detempe de sia juneco; ĉar la Izraelidoj nur kolerigadis Min per la faroj de siaj manoj, diras la Eternulo.
31 - Ĉar nur por Mia kolero kaj por Mia ĉagreno ekzistis ĉi tiu urbo de la tago, kiam oni konstruis ĝin, ĝis la nuna tago, tiel, ke Mi devas forpuŝi ĝin de antaŭ Mia vizaĝo,
32 - pro ĉiuj malbonaĵoj de la Izraelidoj kaj Jehudaidoj, kiujn ili faris, por Min kolerigi, ili, iliaj reĝoj, iliaj princoj, iliaj pastroj, iliaj profetoj, la Judoj, kaj la loĝantoj de Jerusalem.
33 - Ili turnis al Mi la dorson, ne la vizaĝon; Mi instruadis ilin, konstante instruadis, sed ili ne aŭskultis, ne akceptis admonon.
34 - Siajn abomenindaĵojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj ili malpurigis ĝin.
35 - Kaj ili aranĝis la altaĵojn de Baal, kiuj estas en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj filinojn al Moleĥ, kion Mi ne ordonis al ili, kaj pri kio ne venis al Mi en la kapon, ke ili faros tiun abomenindaĵon, por pekigi Judujon.
36 - Kaj tamen tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri ĉi tiu urbo, pri kiu vi diras, ke ĝi estas transdonata en la manon de la reĝo de Babel per glavo, malsato, kaj pesto:
37 - Jen Mi kolektos ilin el ĉiuj landoj, kien Mi dispelis ilin en Mia kolero, en Mia furiozo, kaj en granda indigno; kaj Mi revenigos ilin sur ĉi tiun lokon kaj loĝigos ilin sendanĝere.
38 - Kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.
39 - Kaj Mi donos al ili unu koron kaj unu vojon, ke ili ĉiam timu Min, por ke estu bone al ili kaj al iliaj idoj post ili.
40 - Kaj Mi faros kun ili interligon eternan, ke Mi ne dekliniĝos de ili en Mia bonfarado al ili; kaj timon je Mi Mi metos en ilian koron, ke ili ne forturniĝu de Mi.
41 - Kaj Mi ĝojos pri ili, bonfarante al ili, kaj Mi plantos ilin en ĉi tiu lando fidele, per Mia tuta koro kaj per Mia tuta animo.
42 - Ĉar tiele diras la Eternulo: Kiel Mi venigis sur ĉi tiun popolon tiun tutan grandan malbonon, tiel Mi venigos sur ilin la tutan bonon, kiun Mi eldiris pri ili.
43 - Kaj kampoj estos aĉetataj en ĉi tiu lando, pri kiu vi diras, ke ĝi estas dezerta, ke ne troviĝas en ĝi homoj nek brutoj, ke ĝi estas transdonita en la manojn de la Ĥaldeoj.
44 - Oni aĉetos kampojn per mono, oni enskribos en dokumentojn kaj sigelos, kaj starigos atestantojn, en la lando en Benjamen, en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalem, en la urboj de Judujo, en la urboj de la montoj, en la urboj de la valoj, kaj en la urboj de la sudo; ĉar Mi revenigos ilin el la kaptiteco, diras la Eternulo.
Jeremia 32:13
13 / 44
Kaj mi ordonis al Baruĥ antaŭ iliaj okuloj, dirante:
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget