WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jeremia 7
1 - Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:
Select
1 - Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:
2 - Stariĝu en la pordego de la domo de la Eternulo, kaj tie proklamu ĉi tiun vorton, kaj diru: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ĉiuj Judoj, kiuj venas en ĉi tiun pordegon, por adorkliniĝi al la Eternulo.
3 - Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Plibonigu vian vojon kaj vian konduton; tiam Mi loĝigos vin sur ĉi tiu loko.
4 - Ne fidu la mensogajn vortojn, kiam oni diras al vi: Ĉi tie estas la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo.
5 - Nur se vi plibonigos vian vojon kaj vian konduton, se vi agos juste unu rilate la alian,
6 - se vi ne premos fremdulon, orfon, kaj vidvinon, se vi ne verŝos senkulpan sangon sur ĉi tiu loko, kaj ne sekvos aliajn diojn por via malfeliĉo:
7 - tiam Mi loĝigos vin sur ĉi tiu loko, en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj, ĉiam kaj eterne.
8 - Jen vi fidas la mensogajn vortojn, kiuj neniom helpas.
9 - Ŝtelante, mortigante, adultante, ĵurante mensoge, incensante al Baal, kaj sekvante aliajn diojn, kiujn vi ne konas,
10 - vi poste venas kaj stariĝas antaŭ Mi en ĉi tiu domo, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj vi diras: Ni saviĝis-kvankam vi plue faras ĉiujn tiujn abomenindaĵojn!
11 - Ĉu ĉi tiun domon, kiu estas nomata per Mia nomo, vi rigardas kiel neston de rabistoj? Mi bone vidas tion, diras la Eternulo.
12 - Iru do al Mia loko en Ŝilo, kie Mi antaŭe loĝigis Mian nomon, kaj rigardu, kion Mi faris al ĝi pro la malbonagoj de Mia popolo Izrael.
13 - Kaj nun, ĉar vi faras ĉiujn tiujn farojn, diras la Eternulo, kaj Mi de frua mateno ĉiam parolas al vi, kaj vi ne aŭskultas, Mi vokas vin, kaj vi ne respondas:
14 - tial al la domo, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun vi fidas, kaj al la loko, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj, Mi faros tiel, kiel Mi faris al Ŝilo.
15 - Mi forpuŝos vin de antaŭ Mi, kiel Mi forpuŝis ĉiujn viajn fratojn, la tutan idaron de Efraim.
16 - Kaj vi ne preĝu por ĉi tiu popolo kaj ne direktu por ili supren krion kaj preĝon kaj ne klopodu antaŭ Mi, ĉar Mi ne aŭskultos vin.
17 - Ĉu vi ne vidas, kion ili faras en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem?
18 - La filoj kolektas la lignon, kaj la patroj ekbruligas la fajron, kaj la virinoj knedas la paston, por fari kukojn por la reĝino de la ĉielo, kaj ili faras verŝoferojn al aliaj dioj, por ĉagreni Min.
19 - Sed ĉu Min ili ĉagrenas? diras la Eternulo; ĉu ne sin mem, por hontigi sian vizaĝon?
20 - Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mia kolero kaj indigno elverŝiĝos sur ĉi tiun lokon, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur la arbojn de la kampo kaj sur la fruktojn de la tero; ĝi ekflamos kaj ne estingiĝos.
21 - Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Aldonu viajn bruloferojn al viaj buĉoferoj, kaj manĝu la viandon;
22 - ĉar Mi ne parolis al viaj patroj kaj Mi ne ordonis al ili pri bruloferoj kaj buĉoferoj en la tago, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta;
23 - nur ĉi tion Mi ordonis al ili: Aŭskultu Mian voĉon, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo, kaj iru laŭ la tuta vojo, kiun Mi montros al vi, por ke estu al vi bone.
24 - Sed ili ne aŭskultis kaj ne alklinis sian orelon, ili agis laŭ siaj propraj pensoj, laŭ la obstineco de sia malbona koro, kaj ili iris malantaŭen, ne antaŭen.
25 - De post la tago, kiam viaj patroj eliris el la lando Egipta, ĝis la nuna tago Mi sendadis al vi ĉiujn Miajn servantojn, la profetojn, ĉiutage Mi sendis;
26 - sed ili ne aŭskultis Min kaj ne alklinis sian orelon, ili obstinigis sian nukon, agis pli malbone ol iliaj patroj.
27 - Kaj kiam vi diros al ili ĉion ĉi tion, ili ne aŭskultos vin; kiam vi vokos ilin, ili ne respondos al vi.
28 - Diru do al ili: Jen estas popolo, kiu ne aŭskultas la voĉon de la Eternulo, sia Dio, kaj ne akceptas moralinstruon; la kredo malaperis kaj estas ekstermita el ilia buŝo.
29 - Detondu viajn harojn kaj forĵetu ilin, kantu funebran kanton sur la altaĵoj; ĉar la Eternulo forrifuzis kaj forpuŝis la generacion, kiun Li koleras.
30 - Ĉar la filoj de Jehuda faras malbonon antaŭ Miaj okuloj, diras la Eternulo; siajn abomenindaĵojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, por malpurigi ĝin.
31 - Ili aranĝis altaĵojn de Tofet en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj siajn filinojn en fajro, kion Mi ne ordonis kaj kio neniam estis en Miaj pensoj.
32 - Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos tion ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado, kaj en Tofet oni enterigos mortintojn, ĉar mankos alia loko.
33 - Kaj la kadavroj de ĉi tiu popolo estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero, kiujn neniu fortimigos.
34 - Kaj Mi ĉesigos en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem la sonojn de ĝojo kaj la sonojn de gajeco, la voĉon de fianĉo kaj la voĉon de fianĉino; ĉar la lando fariĝos dezerto.
Jeremia 7:1
1 / 34
Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget