WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jeremia 9
14 - sed sekvis la obstinecon de sia koro kaj la Baalojn, kiel lernigis al ili iliaj patroj:
Select
1 - Ho, se mia kapo havus sufiĉe da akvo kaj miaj okuloj estus fonto da larmoj! tage kaj nokte mi priplorus la mortigitojn el mia popolo.
2 - Ho, se mi havus en la dezerto rifuĝejon por migrantoj! tiam mi forlasus mian popolon kaj forirus de ili, ĉar ili ĉiuj estas adultuloj, amaso da perfiduloj.
3 - Per siaj langoj ili pafas mensogon kiel per pafarko, ne por vero ili fortiĝas sur la tero; ili iras de malbonago al malbonago, kaj Min ili ne konas, diras la Eternulo.
4 - Gardu vin unu kontraŭ alia, kaj fidu neniun fraton; ĉar ĉiu frato insidas, kaj ĉiu proksimulo disportas kalumniojn.
5 - Unu trompas alian, kaj veron ili ne parolas; ili lernigis sian langon paroli malveron, ili laciĝas de malbonagado.
6 - Vi loĝas meze de malhonesteco; pro malhonesteco ili ne volas koni Min, diras la Eternulo.
7 - Tial tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi fandos kaj elprovos ilin; ĉar kiel alie Mi povas agi kun la filino de Mia popolo?
8 - Ilia lango estas vundanta sago, ĝi parolas trompe; per sia buŝo ili afable salutas sian proksimulon, sed en sia koro ili faras insidon kontraŭ li.
9 - Ĉu pro tio Mi povas ne puni ilin? diras la Eternulo; ĉu al tia popolo Mia animo ne venĝos?
10 - Pri la montoj Mi ploros, kaj pri la kabanoj en la dezerto Mi kantos funebre; ĉar ili estas tiel bruligitaj, ke jam neniu migranto en ilin eniras, kaj oni jam ne aŭdas blekadon de brutoj; de la birdoj de la ĉielo ĝis la brutoj ĉio diskuris, foriris.
11 - Mi faros Jerusalemon amaso da ŝtonoj, loĝejo de ŝakaloj; kaj la urbojn de Judujo Mi dezertigos tiel, ke estos en ili neniu loĝanto.
12 - Ĉu ekzistas homo saĝa, kiu komprenus tion kaj klarigus tion, kion diras al li la buŝo de la Eternulo, pro kio la lando pereis kaj estas bruldetruita kiel dezerto tiel, ke neniu iras tra ĝi?
13 - Kaj la Eternulo diris: Pro tio, ke ili forlasis Mian instruon, kiun Mi donis al ili, kaj ne aŭskultis Mian voĉon kaj ne sekvis ĝin,
14 - sed sekvis la obstinecon de sia koro kaj la Baalojn, kiel lernigis al ili iliaj patroj:
15 - tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi manĝigos al tiu popolo vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolĉan;
16 - kaj Mi dissemos ilin inter popoloj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj; kaj Mi sendos post ilin glavon, ĝis Mi tute ekstermos ilin.
17 - Tiele diras la Eternulo Cebaot: Serĉu kaj voku ploristinojn, ke ili venu; sendu voki lertulinojn en tia afero, ke ili venu.
18 - Ili rapidu kaj komencu funebran ploradon pri ni, por ke el niaj okuloj ekfluu larmoj kaj de niaj palpebroj ekverŝiĝu akvo.
19 - Voĉo de funebra plorado estos aŭdata el Cion: Kiele ni estas ruinigitaj! kiele ni estas kovritaj de honto! ĉar ni forlasis nian landon kaj estas elĵetitaj el niaj loĝejoj.
20 - Aŭskultu do, ho virinoj, la vorton de la Eternulo, kaj via orelo enprenu la vorton el Lia buŝo: Lernigu al viaj filinoj funebran ploradon kaj unu al alia funebran kantadon.
21 - Ĉar la morto eniras en niajn fenestrojn kaj venas en niajn palacojn, por ekstermi infanojn de ekstere, junulojn de la stratoj.
22 - Diru, ke tiele diras la Eternulo: La kadavroj de homoj falos kiel sterko sur la kampojn kaj kiel garboj malantaŭ la rikoltanto, kaj neniu ilin enkolektos.
23 - Tiele diras la Eternulo: Ne fieru saĝulo pri sia saĝeco, ne fieru fortulo pri sia forteco, ne fieru riĉulo pri sia riĉeco;
24 - sed kiu volas fieri, tiu fieru nur pri tio, ke li komprenas kaj konas Min, ke Mi estas la Eternulo, kiu faras korfavoraĵon, juĝon, kaj justaĵon sur la tero; ĉar ĉi tio plaĉas al Mi, diras la Eternulo.
25 - Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam Mi punvizitos ĉiujn cirkumciditajn kaj necirkumciditajn,
26 - Egiptujon, Judujon, Edomon, la Amonidojn, Moabon, kaj ĉiujn, kiuj tondas la harojn sur la tempioj kaj kiuj loĝas en la dezerto; ĉar ĉiuj popoloj havas necirkumciditan prepucion, sed la tuta domo de Izrael havas necirkumciditan koron.
Jeremia 9:14
14 / 26
sed sekvis la obstinecon de sia koro kaj la Baalojn, kiel lernigis al ili iliaj patroj:
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget