WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jesaja 14
21 - Preparu liajn filojn por buĉo pro la pekoj de iliaj patroj, por ke ili ne leviĝu kaj ne heredu la landon kaj ne plenigu la mondon per urboj.
Select
1 - Ĉar la Eternulo ekkompatos Jakobon, kaj denove elektos Izraelon, kaj reloĝigos ilin en ilia lando. Kaj fremduloj kuniĝos kun ili, kaj aliĝos al la domo de Jakob.
2 - Kaj popoloj prenos ilin kaj venigos ilin sur ilian lokon, kaj la domo de Izrael ekposedos ilin en la lando de la Eternulo kiel sklavojn kaj sklavinojn. Kaj ili malliberigos siajn malliberigintojn kaj regos siajn premintojn.
3 - Kaj en tiu tago, kiam la Eternulo ripozigos vin de via suferado kaj de via mizero, kaj de la malfacila laborado, per kiu oni laborigis vin,
4 - vi eldiros ĉi tiun mokokanton pri la reĝo de Babel, kaj diros: Kiel kvietiĝis la premanto, ĉesiĝis la tributo!
5 - La Eternulo rompis la bastonon de la maljustuloj, la vergon de la regantoj,
6 - kiu kolere batadis popolojn per batoj senĉesaj, kolere regadis popolojn, senĉese persekutante.
7 - Ekripozis, trankviliĝis la tuta tero, ĝojkrias, kantante.
8 - Eĉ la cipresoj ĝojas pri vi, la cedroj de Lebanon: De tiu tempo, kiam vi ekkuŝis, neniu hakanto venas al ni.
9 - Ŝeol sube ekskuiĝis pro vi, renkontante vin venantan; ĝi vekis por vi la mortintojn, ĉiujn potenculojn de la tero; ĝi levis por vi de iliaj tronoj ĉiujn reĝojn de la popoloj.
10 - Ili ĉiuj ekparolos kaj diros al vi: Vi ankaŭ senfortiĝis, kiel ni, vi similiĝis al ni;
11 - en Ŝeolon estas ĵetita via majesto kaj la bruo de viaj psalteroj; sub vi sterniĝos vermoj, kaj vermoj estos via kovrilo.
12 - Kial vi falis de la ĉielo, ho brilo, filo de la matenruĝo! hakita sur la teron vi estas, ho turmentinto de la popoloj.
13 - Kaj vi diris en via koro: Mi supreniros en la ĉielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, ĉe la rando de nordo;
14 - mi supreniros sur la altaĵon de la nuboj, mi similiĝos al la Plejaltulo.
15 - Sed en Ŝeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo!
16 - Tiuj, kiuj vin vidos, rigardos vin atente, kaj miros: Ĉu ĉi tio estas la viro, kiu tremigis la teron, teruris regnojn,
17 - kiu faris la mondon dezerto kaj ruinigis ĝiajn urbojn, kiu siajn kaptitojn ne liberigis hejmen?
18 - Ĉiuj reĝoj de popoloj kuŝas kun honoro, ĉiu en sia domo;
19 - sed vi estas forĵetita el via tombo, kiel malŝatata branĉo, kovrita de mortigitoj, trapikitaj per glavo, ĵetitaj malsupren en kavon, kiel kadavro piedpremata.
20 - Vi ne estos kun ili en tombo, ĉar vian landon vi ruinigis, vian popolon vi mortigis; la semon de malbonaguloj oni neniam nomos.
21 - Preparu liajn filojn por buĉo pro la pekoj de iliaj patroj, por ke ili ne leviĝu kaj ne heredu la landon kaj ne plenigu la mondon per urboj.
22 - Mi leviĝos kontraŭ ilin, diras la Eternulo Cebaot; kaj Mi ekstermos de Babel la nomon kaj restaĵon kaj filon kaj nepon, diras la Eternulo.
23 - Kaj Mi faros ĝin heredaĵo de botaŭroj, kaj akvaj marĉoj, kaj Mi balaos ĝin per balailo de pereigo, diras la Eternulo Cebaot.
24 - Ĵuris la Eternulo Cebaot, dirante: Kiel Mi intencis, tiel fariĝos; kaj kiel Mi decidis, tiel efektiviĝos;
25 - frakasita estos la Asiriano en Mia lando, kaj sur Miaj montoj Mi lin dispremos, por ke foriĝu de ili lia jugo kaj lia ŝarĝo estu deprenita de sur iliaj ŝultroj.
26 - Tio estas la decido, farita pri la tuta tero; kaj tio estas la mano, etendita super ĉiujn popolojn.
27 - Ĉar la Eternulo Cebaot decidis, kaj kiu malhelpos? kaj Lia mano estas etendita, kiu do ĝin returnos?
28 - En la jaro de la morto de la reĝo Aĥaz estis farita la sekvanta profetaĵo:
29 - Ne ĝoju, tuta Filiŝtujo, ke rompita estas la vergo, kiu vin batadis; ĉar el la radiko de serpento eliros vipuro, kaj ĝia produkto estos fluganta serpento.
30 - Kaj la unuenaskitoj de malriĉuloj paŝtiĝos, kaj senhavuloj ripozos sendanĝere; kaj Mi pereigos per malsato vian radikon, kaj via restaĵo estos mortigita.
31 - Ĝemploru, ho pordego; kriu, ho urbo; perdis la kuraĝon la tuta Filiŝtujo; ĉar de nordo venas fumo, kaj neniu restas sola en iliaj taĉmentoj.
32 - Kaj kion oni respondos al la senditoj de la popolo? Ke la Eternulo fortikigis Cionon, kaj en ĝi trovos defendon la malriĉuloj de Lia popolo.
Jesaja 14:21
21 / 32
Preparu liajn filojn por buĉo pro la pekoj de iliaj patroj, por ke ili ne leviĝu kaj ne heredu la landon kaj ne plenigu la mondon per urboj.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget