WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jesaja 2
22 - Ĉesu zorgi pri homo, kies animo estas en liaj nazotruoj; ĉar kion li valoras?
Select
1 - Afero, kiun Jesaja, filo de Amoc, vidis vizie pri Judujo kaj Jerusalem.
2 - Iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj; kaj fluos al ĝi ĉiuj nacioj.
3 - Kaj iros multaj popoloj, kaj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laŭ Lia irejo; ĉar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.
4 - Kaj Li juĝos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon.
5 - Ho domo de Jakob, venu, kaj ni iru en la lumo de la Eternulo.
6 - Sed Vi forlasis Vian popolon, la domon de Jakob, ĉar ili pli pleniĝis ol antaŭe kaj ili sorĉas kiel la Filiŝtoj kaj aliĝis al infanoj de aligentuloj.
7 - Kaj ilia lando pleniĝis de arĝento kaj oro, kaj senfinaj estas iliaj trezoroj; kaj ilia lando pleniĝis de ĉevaloj, kaj sennombraj estas iliaj ĉaroj.
8 - Kaj ilia lando pleniĝis de idoloj; ili adorkliniĝas al la faritaĵo de siaj manoj, al tio, kion faris iliaj fingroj.
9 - Kaj kliniĝis la homo, kaj malaltiĝis la viro; kaj Vi ne pardonos ilin.
10 - Eniru en rokon kaj kaŝu vin en la tero, pro timo antaŭ la Eternulo kaj antaŭ la majesto de Lia grandeco.
11 - La fieraj okuloj de homo malleviĝos, kaj la altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.
12 - Ĉar la tago de la Eternulo Cebaot estos super ĉio malhumila kaj alta kaj super ĉio aroganta, kiu estos malaltigita;
13 - kaj super ĉiuj cedroj de Lebanon, la altaj kaj malhumilaj, kaj super ĉiuj kverkoj de Baŝan;
14 - kaj super ĉiuj altaj montoj, kaj super ĉiuj leviĝintaj montetoj;
15 - kaj super ĉiu alta turo, kaj super ĉiu fortikigita muro;
16 - kaj super ĉiuj ŝipoj de Tarŝiŝ, kaj super ĉiuj belaspektaĵoj.
17 - Kaj humiligita estos la fiereco de homo, kaj altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.
18 - La idoloj estos tute neniigitaj.
19 - Kaj oni iros en la kavernojn de la rokoj kaj en la fendojn de la tero, pro timo antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia majesta grandeco, kiam Li leviĝos, por ĵeti teruron sur la teron.
20 - En tiu tago la homo ĵetos al la talpoj kaj vespertoj siajn arĝentajn kaj orajn idolojn, kiujn li faris al si por adorado;
21 - por eniri en kavernojn de rokoj kaj en fendojn de ŝtonegoj, pro timo antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia majesta grandeco, kiam Li leviĝos, por ĵeti teruron sur la teron.
22 - Ĉesu zorgi pri homo, kies animo estas en liaj nazotruoj; ĉar kion li valoras?
Jesaja 2:22
22 / 22
Ĉesu zorgi pri homo, kies animo estas en liaj nazotruoj; ĉar kion li valoras?
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget