WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jesaja 22
4 - Tial mi diris: Forturnu vin de mi, mi ploros maldolĉe; ne penu konsoli min pri la malfeliĉo de la filino de mia popolo.
Select
1 - Profetaĵo pri la valo de vizio: Kio nun estas al vi, ke vi ĉiuj iris sur la tegmentojn?
2 - Vi, plena de bruo, urbo tumulta, urbo gaja, viaj mortigitoj ne estas mortigitaj per glavo kaj ne mortis en batalo;
3 - ĉiuj viaj ĉefoj kune forkuris de pafarko; ĉiuj, kiujn oni trovis ĉe vi, estas ligitaj; ligitaj estas kune ĉiuj, kiuj forkuris malproksimen.
4 - Tial mi diris: Forturnu vin de mi, mi ploros maldolĉe; ne penu konsoli min pri la malfeliĉo de la filino de mia popolo.
5 - Ĉar tio estas tago de konsterno kaj de piedpremado kaj de konfuzo antaŭ la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la valo de vizio; detruado de muroj kaj vokado al la montoj.
6 - Kaj Elam portis sagujon en vico da rajdantoj, kaj Kir briligis ŝildon.
7 - Kaj viaj plej bonaj valoj pleniĝis de ĉaroj, kaj rajdantoj sin aranĝis antaŭ la pordego.
8 - Kaj oni formetis la kurtenon de Jehuda; kaj vi rigardis en tiu tago la armilojn de la arbara domo,
9 - kaj vi vidis, ke estas multe da fendoj en la urbo de David; kaj vi kolektis la akvon de la malsupra lageto.
10 - Kaj vi kalkulis la domojn de Jerusalem; kaj vi detruis la domojn, por fortikigi la muron.
11 - Kaj inter la du muroj vi faris basenon por la akvo de la malnova lageto. Sed vi ne direktis vian rigardon al Tiu, kiu tion faris, kaj ĝian antikvan Kreinton vi ne rigardis.
12 - Kaj en tiu tago la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, vokis, ke oni ploru kaj kriu, kaj detranĉu siajn harojn kaj surmetu sur sin sakaĵon.
13 - Jen estas ĝojo kaj gajeco: oni mortigas bovojn, buĉas ŝafojn; oni manĝas viandon kaj trinkas vinon, dirante: Ni manĝu kaj trinku, ĉar morgaŭ ni mortos.
14 - Sed al mia orelo malkaŝis la Eternulo Cebaot: Ĉi tiu malbonagado ne estos pardonita al vi, ĝis vi mortos, diris la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
15 - Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo Cebaot: Iru, venu al tiu administranto, al Ŝebna, la palacestro, kaj diru:
16 - Kion vi havas ĉi tie? kaj kiun vi havas ĉi tie, ke vi elhakigis al vi ĉi tie tombon? Li elhakigas alte sian tombon, li elĉizigas en la roko loĝejon por si.
17 - Jen la Eternulo forte vin ĵetos kaj forte vin kaptos;
18 - Li volvos vin kaj rulos kiel globon en vastan landon; tie vi mortos, tie restos la ĉaroj de via gloro, vi, malhonoro de la domo de via sinjoro!
19 - Kaj Mi depuŝos vin de via posteno, kaj el via ofico vi estos forigita.
20 - Kaj en tiu tago Mi alvokos Mian servanton Eljakim, filon de Ĥilkija,
21 - kaj Mi vestos lin per via ĥitono kaj zonos per via zono, kaj vian regadon Mi transdonos en lian manon; kaj li estos patro por la loĝantoj de Jerusalem kaj por la domo de Jehuda.
22 - Kaj Mi metos la ŝlosilon de la domo de David sur lian ŝultron; kaj li malfermos, kaj neniu fermos; kaj li fermos, kaj neniu malfermos.
23 - Kaj Mi fortikigos lin kiel najlon sur loko fidinda, kaj li estos trono de honoro en la domo de sia patro.
24 - Kaj pendos sur li la tuta gloro de la domo de lia patro, la infanoj kaj idoj, ĉiuj malgrandaj vazoj, de la vazoj por manĝado ĝis la vazoj por trinkado.
25 - En tiu tago, diras la Eternulo Cebaot, estos forigita la najlo, fortikigita sur loko fidinda; ĝi estos rompita kaj falos, kaj pereos la ŝarĝo, kiu estis sur ĝi; ĉar la Eternulo diris.
Jesaja 22:4
4 / 25
Tial mi diris: Forturnu vin de mi, mi ploros maldolĉe; ne penu konsoli min pri la malfeliĉo de la filino de mia popolo.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget