WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jesaja 26
1 - En tiu tago la jena kanto estos kantata en la lando Juda: Ni havas urbon potencan; savon Li starigas kiel murojn kaj remparon.
Select
1 - En tiu tago la jena kanto estos kantata en la lando Juda: Ni havas urbon potencan; savon Li starigas kiel murojn kaj remparon.
2 - Malfermu la pordegojn, por ke eniru la popolo justa, konservanta la fidelecon.
3 - Por la fidmensulo Vi konservos pacon absolutan; ĉar Vin li fidas.
4 - Fidu la Eternulon por ĉiam; ĉar en Dio, la Eternulo, estas roko eterna.
5 - Ĉar Li ĵetis malsupren loĝantojn de la altaĵo, urbon alte leviĝintan; Li malaltigis ĝin, malaltigis ĝis la tero, ĵetis ĝin al la polvo.
6 - Piedo ĝin premas, la piedoj de malriĉuloj, la plandoj de senhavuloj.
7 - La vojo de justulo estas rekta; Vi, Pravulo, ebenigas la vojon de justulo.
8 - Eĉ sur la vojo de Via juĝo, ho Eternulo, ni esperis al Vi; Vian nomon kaj la memoron pri Vi sopiris nia animo.
9 - Per mia animo mi sopiris Vin en la nokto, per mia spirito en mia interno mi serĉis Vin matene; ĉar dum Via juĝado sur la tero la loĝantoj de la mondo lernis justecon.
10 - Se malvirtulo estas indulgata, li ne lernas justecon; en lando de justeco li agas maljuste kaj ne rigardas la majeston de la Eternulo.
11 - Ho Eternulo, levita estis Via mano, sed ili ne vidis tion; ili ekvidos kun honto Vian ĵaluzon pri la popolo; Via flama kolero kontraŭ Viaj malamikoj formanĝos ilin.
12 - Ho Eternulo, Vi starigos por ni pacon; ĉar ankaŭ ĉiujn niajn aferojn Vi faris por ni.
13 - Ho Eternulo, nia Dio! regis super ni sinjoroj krom Vi, sed nur per Vi ni gloras Vian nomon.
14 - Ili mortis kaj ne reviviĝos, ili estas malvivuloj kaj ne releviĝos; ĉar Vi ilin punis kaj ekstermis, kaj Vi malaperigis ĉiun memoron pri ili.
15 - Vi multigis la popolon, ho Eternulo, Vi multigis la popolon; Vi gloriĝis vaste sur ĉiuj finoj de la tero.
16 - Ho Eternulo, en mizero ili rememoris Vin, ili preĝis mallaŭte, kiam Vi ilin punis.
17 - Kiel gravedulino ĉe la alproksimiĝo de la naskado turmentiĝas kaj krias en siaj doloroj, tiel ni estis antaŭ Vi, ho Eternulo.
18 - Ni estis gravedaj, ni turmentiĝis, ni naskis kvazaŭ venton; savon ni ne venigis al la tero, kaj ne falis la loĝantoj de la mondo.
19 - Reviviĝos Viaj mortintoj, miaj kadavroj releviĝos. Vekiĝu kaj ĝoju vi, kuŝantaj en la tero; ĉar roso sur kreskaĵoj estas Via roso, kaj la tero elĵetos la mortintojn.
20 - Iru, mia popolo, eniru en viajn ĉambrojn kaj ŝlosu viajn pordojn post vi; kaŝu vin por mallonga momento, ĝis pasos la kolero.
21 - Ĉar jen la Eternulo eliros el Sia loko, por puni la malbonagojn de la loĝantoj de la tero; kaj la tero malkaŝos sian sangon kaj ne plu kovros siajn mortigitojn.
Jesaja 26:1
1 / 21
En tiu tago la jena kanto estos kantata en la lando Juda: Ni havas urbon potencan; savon Li starigas kiel murojn kaj remparon.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget