WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jeĥezkel 17
8 - Sur bona kampo, apud abunda akvo, ĝi estis plantita, por ke ĝi elkreskigu branĉojn kaj portu fruktojn kaj estu belega vinbertrunko.
Select
1 - Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 - Ho filo de homo, proponu enigmon kaj parabolon al la domo de Izrael;
3 - kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Granda aglo kun grandaj flugiloj kaj grandaj korpomembroj, plene kovrita de diverskoloraj plumoj, venis sur Lebanonon kaj prenis pinton de cedro;
4 - ĝi deŝiris ĝian supran junan branĉeton kaj alportis ĝin en la landon de komercado kaj kuŝigis ĝin en urbo de komercistoj.
5 - Ĝi prenis iom el la semoj de la lando, plantis ĝin sur prisemebla kampo, aranĝis ĝin apud abunda akvo, tre singarde.
6 - Kaj ĝi elkreskis kaj fariĝis vasta vinberkreskaĵo kun malalta trunko; ĝiaj flankobranĉoj fleksiĝis al ĝi malsupren, kaj ĝiaj radikoj estis sub ĝi; kaj ĝi fariĝis vinbertrunko kaj elkreskigis branĉojn kaj branĉetojn.
7 - Kaj estis alia granda aglo kun grandaj flugiloj kaj abundaj plumoj; kaj jen tiu vinbertrunko tiris sin per siaj radikoj al ĝi kaj etendis al ĝi siajn branĉojn, por ke ĝi trinkigu ĝin, de la bedoj, kie ĝi estis plantita.
8 - Sur bona kampo, apud abunda akvo, ĝi estis plantita, por ke ĝi elkreskigu branĉojn kaj portu fruktojn kaj estu belega vinbertrunko.
9 - Diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉu ĝi havos sukceson? oni ja elŝiros ĝiajn radikojn, oni deŝiros ĝiajn fruktojn, kaj ĝi velkos; ĉiuj ĝiaj elkreskintaj folioj velkos, kaj oni ne bezonos grandan forton kaj multon da homoj, por deŝiri ĝin de ĝiaj radikoj.
10 - Kaj jen, kvankam ĝi estas plantita, ĉu ĝi havos sukceson? ĉu ĝi ne tute forvelkos, kiam la orienta vento ĝin tuŝos? ĝi forvelkos sur la bedoj, kie ĝi kreskis.
11 - Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
12 - Diru do al la domo malobeema: Ĉu vi ne scias, kion tio signifas? Diru: Jen venis la reĝo de Babel en Jerusalemon, kaj prenis ĝian reĝon kaj ĝiajn eminentulojn kaj venigis ilin al si en Babelon;
13 - kaj li prenis iun el la reĝa idaro kaj faris kun li interligon kaj prenis de li ĵuron, kaj la potenculojn de la lando li forprenis,
14 - por ke la regno estu humila kaj ne altigu sin, kaj por ke ĝi konservu lian interligon kaj povu sin teni.
15 - Sed tiu defalis de li, kaj sendis siajn senditojn en Egiptujon, por ke oni donu al li ĉevalojn kaj multe da homoj. Ĉu li povas havi sukceson? ĉu povas saviĝi tiu, kiu tiel agas? ĉu li saviĝos, se li rompis la interligon?
16 - Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, sur la loko de tiu reĝo, kiu faris lin reĝo kaj antaŭ kiu li malŝatis sian ĵuron kaj rompis lian interligon, ĉe li, en Babel, li mortos.
17 - Kaj Faraono kun granda forto kaj multenombra anaro ne helpos al li en la milito, kiam estos surŝutitaj remparoj kaj estos konstruitaj bastionoj, por ekstermi multe da homoj.
18 - Kaj ĉar li malŝatis la ĵuron kaj rompis la interligon, ĉar li donis sian manon kaj tamen faris ĉion ĉi tion, tial li ne saviĝos.
19 - Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiel Mi vivas, Mian ĵuron, kiun li malŝatis, kaj Mian interligon, kiun li rompis, Mi metos sur lian kapon.
20 - Mi ĵetos sur lin Mian reton, kaj li kaptiĝos en Mian kaptilon; kaj Mi forkondukos lin en Babelon, kaj tie Mi faros sur li juĝon pro la krimo, kiun li faris kontraŭ Mi.
21 - Kaj ĉiuj liaj forkurintoj el ĉiuj liaj taĉmentoj falos de glavo, kaj la restintoj estos dispelitaj al ĉiuj ventoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion diris.
22 - Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi mem prenos branĉon de alta cedro kaj metos ĝin; el la supraj junaj branĉetoj Mi deŝiros la plej delikatan, kaj Mi plantos ĝin sur monto alta kaj eminenta.
23 - Sur la alta monto de Izrael Mi ĝin plantos, kaj ĝi elkreskigos branĉojn kaj donos fruktojn kaj fariĝos belega cedro; kaj loĝos sub ĝi ĉiaspecaj birdoj, ĉiaspecaj flugiluloj nestos en la ombro de ĝiaj branĉoj.
24 - Kaj ekscios ĉiuj arboj de la kampo, ke Mi, la Eternulo, malaltigas arbon altan kaj altigas arbon malaltan, ke Mi velkigas arbon sukoplenan kaj verdigas arbon velkintan; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.
Jeĥezkel 17:8
8 / 24
Sur bona kampo, apud abunda akvo, ĝi estis plantita, por ke ĝi elkreskigu branĉojn kaj portu fruktojn kaj estu belega vinbertrunko.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget