WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jeĥezkel 23
26 - Ili deprenos de vi viajn vestojn kaj forprenos viajn ornamaĵojn.
Select
1 - Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 - Ho filo de homo! estis du virinoj, filinoj de unu patrino.
3 - Kaj ili malĉastis en Egiptujo, en sia juneco ili malĉastis; tie premiĝis ilia brusto, kaj tie palpiĝis iliaj virgaj mamoj.
4 - Iliaj nomoj estas: la nomo de la pli aĝa, Ohola; kaj la nomo de ŝia fratino, Oholiba. Ili fariĝis Miaj edzinoj, kaj ili naskis filojn kaj filinojn. Ohola estas Samario, kaj Oholiba estas Jerusalem.
5 - Ohola, estante jam Mia, malĉastis, kaj volupte amis siajn amistojn, siajn najbarojn, la Asirianojn,
6 - kiuj portas vestojn purpurajn, la estrojn kaj urboregantojn, kiuj ĉiuj estas ĉarmaj junuloj, lertaj rajdistoj.
7 - Kaj ŝi malĉastis kun ili, kun ĉiuj plej ĉarmaj filoj de Asirio; kaj ŝi malpurigis sin per ĉiuj idoloj de tiuj, kiujn ŝi volupte amis.
8 - Kaj ŝi ne forlasis ankaŭ sian malĉastadon kun la Egiptoj, kiuj kuŝadis kun ŝi dum ŝia juneco, palpadis ŝiajn virgajn mamojn, kaj verŝadis sur ŝin sian malĉastaĵon.
9 - Tial Mi transdonis ŝin en la manojn de ŝiaj amistoj, en la manojn de la filoj de Asirio, al kiuj ŝi havis voluptan pasion.
10 - Ili malkovris ŝian nudaĵon, prenis ŝiajn filojn kaj ŝiajn filinojn, kaj ŝin mem ili mortigis per glavo. Kaj ŝi ricevis malhonoran nomon inter la virinoj, kiam pri ŝi estis farita juĝo.
11 - Tion vidis ŝia fratino Oholiba, kaj en siaj voluptaĵoj ŝi agis ankoraŭ pli malbone ol ŝi, kaj ŝia malĉastado estis ankoraŭ pli granda, ol la malĉastado de ŝia fratino.
12 - Ŝi amis volupte la filojn de Asirio, estrojn kaj urboregantojn, siajn najbarojn, kiuj portis belajn vestojn, estis lertaj rajdistoj, kaj ĉiuj estis ĉarmaj junuloj.
13 - Mi vidis, ke ŝi malpuriĝis, kaj ke ambaŭ havas la saman konduton.
14 - Sed ĉi tiu malĉastis ankoraŭ pli. Kiam ŝi vidis pentritajn virojn sur la muro, bildojn de Ĥaldeoj, kolore pentritajn,
15 - kun zonoj ĉirkaŭ siaj lumboj, kun longaj kapkovroj sur siaj kapoj, aspektantajn kiel herooj, prezentantajn la bildon de Babelanoj el Ĥaldeujo, ilia naskiĝlando,
16 - tiam ŝi volupte ekamis ilin, kiam ŝi vidis ilian bildon, kaj ŝi sendis al ili senditojn en Ĥaldeujon.
17 - Kaj la Babelanoj venis al ŝi, por ame kuŝi kun ŝi, kaj ili malpurigis ŝin per sia malĉastaĵo, kaj ŝi malpuriĝis per ili; kaj poste ŝia animo trosatiĝis de ili.
18 - Kaj kiam ŝia malĉastado kaj ŝia hontindeco fariĝis tro malkaŝa, tiam Mia animo tediĝis de ŝi, kiel Mia animo tediĝis de ŝia fratino.
19 - Sed ŝi malĉastadis ĉiam pli, rememorante la tagojn de sia juneco, kiam ŝi malĉastadis en la lando Egipta.
20 - Kaj ŝi volupte ekamis pli ol iliaj kromvirinoj ilin, kies karno estas kiel karno de azenoj kaj kies elfluo estas kiel elfluo de ĉevaloj.
21 - Kaj vi ripetis la malĉastadon de via juneco, kiam la Egiptoj palpadis vian bruston pro viaj junaj mamoj.
22 - Tial, ho Oholiba, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi instigos kontraŭ vin viajn amistojn, de kiuj via animo tediĝis, kaj Mi venigos ilin sur vin de ĉirkaŭe:
23 - la Babelanojn, kaj ĉiujn Ĥaldeojn el Pekod, el Ŝoa, kaj el Koa, kune kun ĉiuj filoj de Asirio, la ĉarmajn junulojn, la estrojn kaj urboregantojn, la potenculojn kaj eminentulojn, ĉiujn lertajn rajdistojn.
24 - Kaj ili venos kontraŭ vin kun hakiloj, sur ĉevaloj kaj sur ĉaroj, kaj kun granda amaso da popolo; ili ĉirkaŭos vin de ĉiuj flankoj en kirasoj, kun ŝildoj kaj kaskoj; kaj Mi transdonos vin al ilia juĝo, kaj ili juĝos vin laŭ sia maniero.
25 - Kaj Mi direktos kontraŭ vin Mian indignon, kaj ili agos kun vi kolere, ili detranĉos vian nazon kaj viajn orelojn, kaj via restaĵo falos de glavo; ili forprenos viajn filojn kaj viajn filinojn, kaj via restaĵo estos ekstermita per fajro.
26 - Ili deprenos de vi viajn vestojn kaj forprenos viajn ornamaĵojn.
27 - Kaj Mi faros finon al via malĉastado kaj al viaj malvirtoj el la lando Egipta, kaj vi ne plu levos al ili viajn okulojn, kaj Egiptujon vi ne plu rememoros.
28 - Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi transdonos vin en la manojn de tiuj, kiujn vi ekmalamis, en la manojn de tiuj, de kiuj via animo tediĝis.
29 - Kaj ili agos kun vi malame, kaj forprenos ĉion, kion vi laborakiris, kaj ili lasos vin nuda kaj senkovra; kaj malkaŝiĝos la nudeco de via malĉastado, kaj viaj malvirtoj kaj viaj malĉastaĵoj.
30 - Tio estos farita al vi pro tio, ke vi malĉastis laŭ la ekzemplo de la nacioj kaj malpurigis vin per iliaj idoloj.
31 - Vi iris laŭ la vojo de via fratino, tial Mi donos ŝian kalikon en vian manon.
32 - Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi trinkos la kalikon de via fratino, la profundan kaj larĝan; vi estos mokata kaj insultata pli, ol oni povas elporti.
33 - Vi fariĝos plena de ebrieco kaj malĝojo, ĉar kaliko de teruro kaj ruinigo estas la kaliko de via fratino Samario.
34 - Kaj vi eltrinkos ĝin ĝisfunde, kaj vi ĉirkaŭlekos ĝiajn rompopecetojn, kaj vi disŝiros vian bruston; ĉar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
35 - Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi forgesis Min kaj forĵetis Min malantaŭ vian dorson, tial suferu nun pro viaj malvirtoj kaj pro viaj malĉastaĵoj.
36 - Kaj la Eternulo diris al mi: Ho filo de homo! ĉu vi volas juĝi Oholan kaj Oholiban kaj montri al ili iliajn abomenindaĵojn?
37 - Ĉar ili adultis, kaj sango estas sur iliaj manoj; ili adultis kun siaj idoloj; kaj siajn infanojn, kiujn ili naskis al Mi, ili trairigis por ili tra fajro, kiel manĝaĵon por ili.
38 - Ankoraŭ ĉi tion ili faris al Mi: ili malpurigis Mian sanktejon en tiu tempo, kaj malsanktigis Miajn sabatojn;
39 - kaj, buĉinte siajn infanojn por siaj idoloj, ili en la sama tago venis en Mian sanktejon, por malsanktigi ĝin; jen tiel ili agis en Mia domo.
40 - Ili ankaŭ sendis, por inviti homojn el malproksime, al kiuj sendito estis sendita; kaj ili venis, tiuj, por kiuj vi vin lavis, kolerigis viajn okulojn, kaj ornamis vin per ornamaĵoj,
41 - kaj sidiĝis sur luksa lito, antaŭ kiu estis aranĝita tablo, kaj sur ĝin vi metis Mian incenson kaj Mian oleon.
42 - Kaj tie estis aŭdata ĝojkriado de homamaso, kaj al la granda amaso da homoj venis ankaŭ ebriuloj el la dezerto, kaj metis braceletojn sur iliajn manojn kaj belajn kronojn sur iliajn kapojn.
43 - Mi diris pri la maljuniĝinta en adultado: Ŝi alkutimiĝis al la malĉastado kaj ne povas ĉesi.
44 - Oni venadis al ŝi, kiel oni venas al malĉastistino; tiel oni venadis al Ohola kaj al Oholiba, la malĉastulinoj.
45 - Sed la homoj virtaj juĝos ilin laŭ la juĝo kontraŭ adultulinoj kaj laŭ la juĝo kontraŭ sangoverŝantinoj; ĉar ili estas adultulinoj, kaj sango estas sur iliaj manoj.
46 - Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Venigu kontraŭ ilin homamason, kaj oni elmetu ilin al ruinigo kaj rabado.
47 - Kaj la amaso mortigu ilin per ŝtonoj kaj haku ilin per siaj glavoj; iliajn filojn kaj iliajn filinojn oni mortigu, kaj iliajn domojn oni forbruligu per fajro.
48 - Kaj Mi faros finon al la malĉastado en la lando, kaj tio estos averto por ĉiuj virinoj, ke ili ne agu simile al via malĉastado.
49 - Kaj oni metos vian malĉastadon sur vin, kaj vi portos sur vi la pekojn pri viaj idoloj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.
Jeĥezkel 23:26
26 / 49
Ili deprenos de vi viajn vestojn kaj forprenos viajn ornamaĵojn.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget