WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jeĥezkel 3
1 - Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, manĝu tion, kion vi trovas, manĝu ĉi tiun skribrulaĵon, kaj iru kaj parolu al la domo de Izrael.
Select
1 - Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, manĝu tion, kion vi trovas, manĝu ĉi tiun skribrulaĵon, kaj iru kaj parolu al la domo de Izrael.
2 - Kaj mi malfermis mian buŝon, kaj Li manĝigis al mi tiun skribrulaĵon.
3 - Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, en vian ventron manĝu, kaj vian internaĵon plenigu per ĉi tiu skribrulaĵo, kiun Mi donas al vi. Kaj mi manĝis, kaj en mia buŝo ĝi estis dolĉa, kiel mielo.
4 - Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, iru al la domo de Izrael, kaj parolu al ili per Miaj vortoj.
5 - Ĉar ne al popolo kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado vi estas sendata, sed al la domo de Izrael;
6 - ne al multaj popoloj kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado, kies vortojn vi ne komprenas; cetere, se eĉ al ili Mi sendus vin, eĉ ili aŭskultus vin.
7 - Sed la domo de Izrael ne volos aŭskulti vin, ĉar ili ne volas aŭskulti Min; ĉar la tuta domo de Izrael havas malmolan frunton kaj obstinan koron.
8 - Jen Mi faris vian vizaĝon forta kontraŭ iliaj vizaĝoj kaj vian frunton forta kontraŭ iliaj fruntoj.
9 - Mi faris vian frunton kiel diamanto pli forta ol siliko; ne timu ilin, kaj ne sentu teruron antaŭ ili, ĉar ili estas domo malobeema.
10 - Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉiujn Miajn vortojn, kiujn Mi parolos al vi, prenu en vian koron kaj aŭskultu per viaj oreloj.
11 - Kaj iru al la elpelitoj, al la filoj de via popolo, kaj parolu al ili, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo-tute egale, ĉu ili aŭskultos aŭ ne aŭskultos.
12 - Kaj levis min la spirito, kaj mi ekaŭdis malantaŭ mi grandan bruon: Benita estu la majesto de la Eternulo sur sia loko!
13 - Kaj aŭdiĝis bruo de la flugiloj de la kreitaĵoj, kiuj kunfrapiĝadis unuj kun la aliaj, kaj bruo de la radoj apud ili, kaj bruo de granda tertremo.
14 - Kaj la spirito levis min kaj forportis min; kaj mi iris kun afliktita kaj maltrankvila koro; kaj la mano de la Eternulo tenis min forte.
15 - Kaj mi venis en Tel-Abibon, al la elpelitoj, kiuj loĝis ĉe la rivero Kebar; kaj mi haltis tie, kie ili loĝis, kaj mi restis tie inter ili sep tagojn malĝoje.
16 - Post paso de la sep tagoj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
17 - Ho filo de homo! Mi starigis vin kiel observiston super la domo de Izrael; kaj kiam vi aŭdos vorton el Mia buŝo, tiam instruu ilin de Mi.
18 - Kiam Mi diros al la malpiulo: Vi devas morti, kaj vi ne admonos lin, kaj vi ne parolos, por averti malpiulon kontraŭ lia malbona vojo, por konservi al li la vivon-tiam li, malpiulo, mortos pro sia malpieco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano.
19 - Sed se vi avertis malpiulon, kaj li ne returnis sin de sia malpieco kaj de sia malbona vojo, tiam li mortos pro sia malpieco, kaj vi estos savinta vian animon.
20 - Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj agos malbone, tiam Mi metos antaŭ lin falpuŝilon, kaj li mortos; ĉar vi lin ne avertis, li mortos pro sia peko, kaj ne estos rememorataj la bonaj agoj, kiujn li faris; sed lian sangon Mi repostulos el via mano.
21 - Sed se vi avertos virtulon, ke la virtulo ne peku, kaj li ne pekos, tiam li restos vivanta pro tio, ke li akceptis averton, kaj vi estos savinta vian animon.
22 - Kaj venis sur min tie la mano de la Eternulo, kaj Li diris al mi: Leviĝu, kaj iru en la valon, kaj tie Mi parolos al vi.
23 - Kaj mi leviĝis, kaj eliris en la valon; kaj jen tie staras la majesto de la Eternulo, simile al la majesto, kiun mi vidis ĉe la rivero Kebar. Kaj mi ĵetis min vizaĝaltere.
24 - Kaj eniris en min la spirito kaj starigis min sur miaj piedoj. Kaj Li ekparolis al mi, kaj diris al mi: Iru, enŝlosu vin en via domo.
25 - Kaj vidu, ho filo de homo, oni metos sur vin ŝnurojn kaj ligos vin per ili, kaj vi ne povos eliri inter ilin;
26 - kaj vian langon Mi algluos al via palato, kaj vi mutiĝos kaj ne estos admonanto por ili; ĉar ili estas domo malobeema.
27 - Sed kiam Mi ekparolos al vi, Mi malfermos vian buŝon, kaj vi diros al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiu volas aŭskulti, tiu aŭskultu, kaj kiu ne volas, tiu rifuzu; ĉar ili estas domo malobeema.
Jeĥezkel 3:1
1 / 27
Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, manĝu tion, kion vi trovas, manĝu ĉi tiun skribrulaĵon, kaj iru kaj parolu al la domo de Izrael.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget