WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jeĥezkel 43
16 - Kaj la altaro havu dek du ulnojn da longo kaj dek du ulnojn da larĝo, ĝi estu kvadrata sur ĉiuj siaj kvar flankoj.
Select
1 - Kaj li venigis min al la pordego, al tiu pordego, kiu estas turnita orienten.
2 - Kaj jen la majesto de la Dio de Izrael estis venanta laŭ la orienta vojo; kaj Lia voĉo estis kiel la bruo de granda akvo; kaj la tero lumiĝis de Lia majesto.
3 - Tio estis vizio simila al tiu vizio, kiun mi vidis antaŭe, kiam mi iris, por antaŭdiri pereon al la urbo, kaj vizio simila al tiu, kiun mi vidis ĉe la rivero Kebar. Kaj mi ĵetis min vizaĝaltere.
4 - Kaj la majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis turnita orienten.
5 - Kaj levis min la spirito, kaj venigis min sur la internan korton; kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon.
6 - Kaj mi aŭdis, ke Iu parolas al mi el la domo, kaj viro staris apud mi.
7 - Kaj estis dirite al mi: Ho filo de homo! jen estas la loko de Mia trono, kaj la loko de la plandoj de Miaj piedoj, kie Mi loĝos eterne inter la Izraelidoj; kaj la domo de Izrael ne plu malpurigos Mian sanktan nomon, nek ili nek iliaj reĝoj, per sia malĉastado kaj per la kadavraĵoj de siaj reĝoj sur iliaj altaĵoj.
8 - Ili starigis sian sojlon apud Mia sojlo kaj siajn fostojn apud Miaj fostoj, tie ke nur muro estis inter Mi kaj ili; kaj ili malpurigis Mian sanktan nomon per siaj abomenindaĵoj, kiujn ili faris; tial Mi pereigis ilin en Mia kolero.
9 - Sed nun ili forigos de Mi sian malĉastaĵon kaj la kadavraĵojn de siaj reĝoj, kaj Mi loĝos inter ili eterne.
10 - Vi, ho filo de homo, montru al la domo de Izrael ĉi tiun domon, por ke ili ekhontu pri siaj malbonagoj kaj alkonformigu sin al ĝia aranĝo.
11 - Kaj se ili ekhontos pri ĉio, kion ili faris, tiam montru al ili la bildon de la domo, ĝian aranĝon, ĝiajn elirojn kaj enirojn, ĉiujn ĝiajn manierojn kaj leĝojn, ĉiujn ĝiajn morojn kaj instrukciojn, kaj priskribu ĉion antaŭ iliaj okuloj, por ke ili observu ĉiujn ĝiajn instrukciojn kaj leĝojn kaj plenumu ilin.
12 - Jen estas la leĝo por la domo: la tuta spaco sur la supro de la monto ĉirkaŭe estas plejsanktejo; tio estas la leĝo por la domo.
13 - Kaj jen estas la mezuroj de la altaro laŭ ulnoj, kun aldono po manlarĝo por ĉiu ulno: la bazo havu unu ulnon kaj la larĝo unu ulnon, kaj la listelo ĉe ĝia rando ĉirkaŭe havu la larĝon de unu manstreĉo; kaj tia estu la dorso de la altaro.
14 - Kaj de la bazo sur la tero ĝis la malsupra elstaraĵo devas esti du ulnoj, kaj la larĝo estu unu ulno; kaj de la malgranda elstaraĵo ĝis la granda elstaraĵo estu kvar ulnoj, kaj la larĝo unu ulno.
15 - Kaj la altaro mem havu kvar ulnojn, kaj de la altaro leviĝu supren kvar kornoj.
16 - Kaj la altaro havu dek du ulnojn da longo kaj dek du ulnojn da larĝo, ĝi estu kvadrata sur ĉiuj siaj kvar flankoj.
17 - Kaj la elstaraĵo havu dek kvar ulnojn da longo kaj dek kvar ulnojn da larĝo sur ĉiuj siaj kvar flankoj, kaj la listelo ĉirkaŭ ĝi havu duonon de ulno, kaj ĝia bazo ĉirkaŭe havu unu ulnon; kaj ĝiaj ŝtupoj devas esti ĉe la orienta flanko.
18 - Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Tio estas la leĝoj por la altaro por tiu tago, kiam oni konstruos ĝin, por alportadi sur ĝi bruloferojn kaj aspergadi ĝin per sango.
19 - Kaj al la pastroj Levidoj el la idaro de Cadok, kiuj alproksimiĝos al Mi, por servi al Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo, donu bovidon kiel pekoferon.
20 - Kaj prenu iom el ĝia sango, kaj ŝprucigu sur ĝiajn kvar kornojn kaj sur la kvar angulojn de la elstaraĵo kaj sur la listelon ĉirkaŭe; kaj per tio vi ĝin purigos kaj pekliberigos.
21 - Poste prenu la pekoferan bovidon, kaj forbruligu ĝin sur aparta loko de la domo ekster la sanktejo.
22 - Kaj en la sekvanta tago alportu virkapron sendifektan kiel pekoferon; kaj oni pekliberigu la altaron tiel same, kiel oni pekliberigis per la bovido.
23 - Kiam vi finos la pekliberigon, alportu bovidon sendifektan, kaj sendifektan virŝafon el la ŝafoj;
24 - kaj alportu ilin antaŭ la Eternulon, kaj la pastroj ĵetu sur ilin salon kaj faru el ili bruloferon al la Eternulo.
25 - Dum sep tagoj alportu ĉiutage pekoferan kapron; kaj ili alportu po unu bovido el la bovoj kaj po unu virŝafo el la ŝafoj, sendifektajn.
26 - Dum sep tagoj oni pekliberigu la altaron kaj purigu ĝin kaj konsekru ĝin.
27 - Kiam finiĝos tiuj tagoj, komencante de la oka tago kaj plue, la pastroj farados sur la altaro viajn bruloferojn kaj viajn pacoferojn; kaj Mi estos favora al vi, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Jeĥezkel 43:16
16 / 27
Kaj la altaro havu dek du ulnojn da longo kaj dek du ulnojn da larĝo, ĝi estu kvadrata sur ĉiuj siaj kvar flankoj.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget