WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jeĥezkel 46
15 - Tiamaniere oni alportu ĉiumatene la ŝafidon kaj la farunoferon kaj la oleon, kiel konstantan bruloferon.
Select
1 - Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: La pordego de la interna korto, kiu estas turnita al oriento, estu ŝlosita dum la ses laboraj tagoj, sed en la tago sabata ĝi estu malfermita, kaj ankaŭ en la monatkomenco ĝi estu malfermita.
2 - Kaj la princo eniros tra la portiko de la pordego el ekstere, kaj stariĝos ĉe la fosto de la pordego; kaj la pastroj faros lian bruloferon kaj lian pacoferon; kaj li adorkliniĝos sur la sojlo de la pordego kaj eliros; sed la pordego ne estos ne estos ŝlosita ĝis vespero.
3 - La popolo de la lando adorkliniĝos antaŭ la Eternulo ĉe la enirejo de tiu pordego en la sabatoj kaj en la monatkomencoj.
4 - La brulofero, kiun la princo alportos al la Eternulo en sabato, estos: ses sendifektaj ŝafidoj kaj unu sendifekta virŝafo;
5 - kaj da farunofero unu efo por la virŝafo, kaj da farunofero por la ŝafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo.
6 - En la tago de la monatkomenco: sendifekta bovido kaj ses ŝafidoj kaj sendifekta virŝafo;
7 - kaj farunoferon li faru: unu efon por la bovido, kaj unu efon por la virŝafo, kaj por la ŝafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo.
8 - Kiam la princo venos, li devas eniri tra la portiko de la pordego, kaj laŭ la sama vojo li devas eliri.
9 - Kaj kiam la popolo de la lando venos antaŭ la Eternulon en la festoj, tiam tiuj, kiuj eniris tra la norda pordego, por adorkliniĝi, devas eliri tra la suda pordego, kaj tiuj, kiuj eniris tra la suda pordego, devas eliri tra la norda pordego; oni devas ne iri returne tra tiu pordego, tra kiu oni eniris, sed oni devas eliri tra la kontraŭa.
10 - Kaj la princo estos inter ili: kiam ili eniros, li ankaŭ eniros, kaj kiam ili eliros, li ankaŭ eliros.
11 - En la festoj kaj en la solenaj tagoj la farunofero devas esti unu efo por la bovido, kaj unu efo por la virŝafo, kaj por la ŝafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo.
12 - Kiam la princo alportos al la Eternulo memvolan bruloferon aŭ memvolan pacoferon, tiam oni devas malfermi antaŭ li la pordegon, turnitan al oriento, kaj li faros sian bruloferon aŭ sian pacoferon tiel, kiel li faras ĝin en la tago sabata; poste li eliros, kaj post lia eliro oni ŝlosos la pordegon.
13 - Unujaran ŝafidon sendifektan li alportu kiel bruloferon ĉiutage al la Eternulo; ĉiumatene li alportu ĝin.
14 - Kaj farunoferon li alportu kune kun ĝi ĉiumatene: sesonon de efo, kaj trionon de hino da oleo, por ŝprucigi sur la farunon; tio devas esti la porĉiama leĝo pri la farunofero al la Eternulo.
15 - Tiamaniere oni alportu ĉiumatene la ŝafidon kaj la farunoferon kaj la oleon, kiel konstantan bruloferon.
16 - Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Se la princo donos donacon al iu el siaj filoj, ĝi fariĝu heredaĵo por liaj filoj; tio estu ilia hereda posedaĵo.
17 - Sed se li donos donacon el sia heredaĵo al unu el siaj sklavoj, ĝi apartenu al li ĝis la jaro de libereco, kaj poste ĝi revenu al la princo; nur la heredaĵo donacita al liaj filoj devas resti ĉe ili.
18 - La princo ne prenu ion el la heredaĵo de la popolanoj, elpremante ilin el ilia terposedaĵo: nur el sia terposedaĵo li povas doni heredon al siaj filoj, por ke neniu el Mia popolo estu elpuŝita el sia terposedaĵo.
19 - Kaj li venigis min tra la enirejo, kiu estis flanke de la pordego, al la sanktaj ĉambroj, kiuj apartenas al la pastroj kaj kiuj estas turnitaj norden; kaj jen mi tie vidis lokon ĉe la rando okcidente.
20 - Kaj li diris al mi: Ĉi tie estas la loko, kie la pastroj devas kuiri la kulpoferon kaj la pekoferon kaj kie ili devas baki la farunoferon, ne alportante tion sur la eksteran korton, por ne sanktigi la popolon.
21 - Kaj li elkondukis min sur la eksteran korton, kaj alkondukis min al la kvar anguloj de la korto; kaj mi vidis, ke en ĉiu angulo de la korto troviĝas ankoraŭ korto.
22 - En la kvar anguloj de la korto troviĝis aldonaj kortetoj, havantaj la longon de kvardek ulnoj kaj la larĝon de tridek; la saman mezuron havis ĉiuj kvar kortetoj.
23 - Kaj mureto estis ĉirkaŭe, ĉirkaŭ ĉiuj kvar, kaj kuirlokoj estis aranĝitaj malsupre ĉe tiuj muretoj ĉirkaŭe.
24 - Kaj li diris al mi: Jen estas la kuirejoj, kie la servistoj de la domo devas kuiri la oferojn de la popolo.
Jeĥezkel 46:15
15 / 24
Tiamaniere oni alportu ĉiumatene la ŝafidon kaj la farunoferon kaj la oleon, kiel konstantan bruloferon.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget