WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jeĥezkel 47
23 - En tiu tribo, inter kiu ekloĝis la fremdulo, tie donu al li lian heredan posedaĵon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Select
1 - Kaj li revenigis min al la pordo de la domo; kaj mi ekvidis, ke jen el sub la sojlo de la domo fluas akvo orienten, ĉar la vizaĝa flanko de la domo estis turnita orienten; kaj la akvo fluis el sub la dekstra flanko de la domo al la suda flanko de la altaro.
2 - Kaj li elkondukis min tra la norda pordego, kaj kondukis min laŭ ekstera vojo al la ekstera pordego, turnita orienten; kaj jen la akvo fluas el la dekstra flanko.
3 - Kiam la viro iris orienten, li havis en sia mano mezurŝnuron, kaj li mezuris mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta ĝis la maleoloj.
4 - Kaj li mezuris ankoraŭ mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon; la akvo estis alta ĝis la genuoj. Kaj li mezuris ankoraŭ mil, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta ĝis la lumboj.
5 - Kiam li mezuris ankoraŭ mil, estis jam torento, kiun mi ne povis transiri; ĉar la akvo estis tro alta, oni devis ĝin transnaĝi, sed transiri la torenton oni ne povis.
6 - Kaj li diris al mi: Ĉu vi vidis, ho filo de homo? Kaj li kondukis min returne al la bordo de la torento.
7 - Kiam mi revenis, mi vidis, ke sur la bordo de la torento estas jam tre multe da arboj sur ambaŭ flankoj.
8 - Kaj li diris al mi: Ĉi tiu akvo, kiu eliras el la orienta regiono, iros malsupren en la stepon, kaj venos en la maron; kiam ĝi troviĝos en la maro, tiam saniĝos la akvo.
9 - Kaj ĉiu vivanta estaĵo, kiu rampas tie, kie pasas la torentoj, reviviĝos, kaj estos tre multe da fiŝoj; ĉar tien venos ĉi tiu akvo, kaj ĉio saniĝos kaj reviviĝos, kien venos la torento.
10 - Kaj staros apud ĝi fiŝkaptistoj de En-Gedi ĝis En-Eglaim, kaj ili etendos tie retojn; iliaj fiŝoj estos tiaspecaj, kiel la fiŝoj de la Granda Maro, kaj tre multe.
11 - Sed ĝiaj marĉoj kaj marĉetoj ne saniĝos, ili estos destinitaj por salo.
12 - Kaj apud la torento sur ambaŭ bordoj kreskos ĉiaspecaj manĝaĵdonantaj arboj; ne velkos iliaj folioj, kaj ne forfiniĝos iliaj fruktoj; ĉiumonate ili donos novajn fruktojn, ĉar la akvo por ili fluas el la sanktejo; kaj iliaj fruktoj estos uzataj kiel manĝaĵo, kaj iliaj folioj kiel kuracilo.
13 - Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen estas la limoj, laŭ kiuj vi devas dividi heredige la teron al la dek du triboj de Izrael: al Jozef duoblan parton.
14 - Kaj dividu ĝin al ĉiuj egale; ĉar per levo de la mano Mi promesis doni ĝin al viaj patroj, tial ĉi tiu tero fariĝos via hereda posedaĵo.
15 - Jen estas la limo de la lando: sur la norda rando, komencante de la Granda Maro, ĝi iras tra Ĥetlon en la direkto al Cedad;
16 - tra Ĥamat, Berota, Sibraim, kiu estas inter la limo de Damasko kaj la limo de Ĥamat, ĝis Ĥacer-Tiĥon, kiu troviĝas ĉe la limo de Ĥavran.
17 - Kaj la limo estos de la maro ĝis Ĥacar-Enan apud la limo de Damasko, kaj ĝis la norda Cafon kaj la limo de Ĥamat. Tio estas la rando norda.
18 - Kaj la orientan randon mezuru inter Ĥavran kaj Damasko, inter Gilead kaj la lando de Izrael, laŭ Jordan, de la limo ĝis la orienta maro; tio estas la rando orienta.
19 - La suda rando estas de Tamar ĝis la Akvo de Malpaco apud Kadeŝ, laŭ la torento ĝis la Granda Maro; tio estas la rando suda.
20 - La okcidenta rando estas la Granda Maro, ĝis la komenco de Ĥamat; tio estas la rando okcidenta.
21 - Kaj dividu inter vi ĉi tiun landon laŭ la triboj de Izrael.
22 - Kaj dividu ĝin lote al vi, kaj ankaŭ al la fremduloj, kiuj loĝas inter vi kaj kiuj naskis infanojn inter vi; ili devas esti por vi kiel indiĝenoj inter la Izraelidoj, kune kun vi ili devas ricevi lote heredan posedaĵon inter la triboj de Izrael.
23 - En tiu tribo, inter kiu ekloĝis la fremdulo, tie donu al li lian heredan posedaĵon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Jeĥezkel 47:23
23 / 23
En tiu tribo, inter kiu ekloĝis la fremdulo, tie donu al li lian heredan posedaĵon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget