WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jeĥezkel 48
33 - Ankaŭ sur la suda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj: unu Pordego de Simeon, unu Pordego de Isaĥar, unu Pordego de Zebulun.
Select
1 - Jen estas la nomoj de la triboj: de la norda rando laŭ la vojo al Ĥetlon, en la direkto al Ĥamat, Ĥacar-Enan, norde de la limo de Damasko ĝis Ĥamat; ĉi tiu regiono de oriente ĝis okcidente apartenos sole al Dan.
2 - Kaj apud la limo de Dan, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Aŝer.
3 - Apud la limo de Aŝer, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Naftali.
4 - Apud la limo de Naftali, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Manase.
5 - Apud la limo de Manase, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Efraim.
6 - Apud la limo de Efraim, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Ruben.
7 - Apud la limo de Ruben, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Jehuda.
8 - Apud la limo de Jehuda, de la orienta rando ĝis la okcidenta, estos la konsekrita terpeco, kiun vi apartigos, kaj kiu havos la larĝon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la longon kiel unu el la partoj de la orienta rando ĝis la okcidenta, kaj en kies mezo estos la sanktejo.
9 - La apartigita terpeco, kiun vi konsekros al la Eternulo, havos la longon de dudek kvin mil kaj la larĝon de dek mil.
10 - Kaj la sankta terpeco estos por la pastroj, havante norden dudek kvin mil, kaj okcidenten la larĝon de dek mil, orienten la larĝon de dek mil, kaj suden la longon de dudek kvin mil; kaj en ĝia mezo estos la sanktejo de la Eternulo.
11 - Ĝi estu sanktigita por la pastroj el la filoj de Cadok, kiuj plenumadis Mian servadon kaj ne defalis de Mi dum la defalo de la Izraelidoj, kiel defalis la Levidoj.
12 - Kaj al ili estos apartigita parto el la konsekrita terpeco, kiel plejsanktaĵo, apud la limo de la Levidoj.
13 - Kaj la Levidoj havos apud la limo de la pastroj dudek kvin mil da longo kaj dek mil da larĝo; la tuta longo estos dudek kvin mil, kaj la larĝo estos dek mil.
14 - Ili nenion devas vendi el tio, nek interŝanĝi; la unuaaĵo de la lando devas ne transiri, ĉar ĝi estas konsekrita al la Eternulo.
15 - La ceteraj kvin mil da larĝo kun dudek kvin mil da longo estas nekonsekrita apartenaĵo de la urbo, kiel loĝatejo kaj antaŭurbo; kaj la urbo estos en la mezo.
16 - Jen estas ĝiaj dimensioj: la norda rando havos kvar mil kvincent, la suda rando kvar mil kvincent, la orienta rando kvar mil kvincent, kaj la okcidenta rando kvar mil kvincent.
17 - La antaŭurbo de la urbo havos norde ducent kvindek, kaj sude ducent kvindek, kaj oriente ducent kvindek, kaj okcidente ducent kvindek.
18 - Koncerne la ceteran parton de la longo kontraŭ la sankta terpeco, nome dek mil oriente kaj dek mil okcidente, kiu troviĝas kontraŭ la sankta terpeco, ĝiaj produktaĵoj devas servi kiel manĝaĵo por la laboristoj de la urbo.
19 - En la urbo laboros laboristoj el ĉiuj triboj de Izrael.
20 - La tuta apartigita terpeco devas havi dudek kvin mil kontraŭ dudek kvin mil; kvaronon de la sankta terpeco apartigu kiel posedaĵon de la urbo.
21 - Kio restas de la sanktigita terpeco kaj de la posedaĵo de la urbo, de la dudek kvin mil, apartigitaj oriente kaj okcidente, kontraŭ tiuj partoj, tio apartenu al la princo; kaj la sankta terpeco kaj la sankta domo estos en la mezo.
22 - Kio troviĝas inter la apartenaĵo de la Levidoj kaj la apartenaĵo de la urbo, inter la limo de Jehuda kaj la limo de Benjamen, tio apartenu al la princo.
23 - La ceteraj triboj de la rando orienta ĝis la rando okcidenta: Benjamen havos unu parton.
24 - Apud la limo de Benjamen, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Simeon.
25 - Apud la limo de Simeon, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Isaĥar.
26 - Apud la limo de Isaĥar, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Zebulun.
27 - Apud la limo de Zebulun, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Gad.
28 - Apud la limo de Gad, ĉe la rando suda, estos la limo de Tamar ĝis la Akvo de Malpaco apud Kadeŝ, laŭlonge de la torento ĝis la Granda Maro.
29 - Tio estas la lando, kiun vi lote dividos kiel heredan posedaĵon al la triboj de Izrael, kaj tio estas iliaj partoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.
30 - Kaj jen estas la randoj de la urbo: sur la norda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj;
31 - kaj la pordegoj de la urbo estos nomataj laŭ la nomoj de la triboj de Izrael; tri pordegoj norde: unu Pordego de Ruben, unu Pordego de Jehuda, unu Pordego de Levi.
32 - Ankaŭ sur la orienta flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj: unu Pordego de Jozef, unu Pordego de Benjamen, unu Pordego de Dan.
33 - Ankaŭ sur la suda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj: unu Pordego de Simeon, unu Pordego de Isaĥar, unu Pordego de Zebulun.
34 - Ankaŭ sur la okcidenta flanko kvar mil kvincent; pordegojn ĝi havas tri: unu Pordego de Gad, unu Pordego de Aŝer, unu Pordego de Naftali.
35 - La tuta ĉirkaŭo havas dek ok mil. Kaj la nomo de la urbo de post tiu tago estos: Eternulo-Tie.
Jeĥezkel 48:33
33 / 35
Ankaŭ sur la suda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj: unu Pordego de Simeon, unu Pordego de Isaĥar, unu Pordego de Zebulun.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget