1
Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi glavon akran, kiel razilo de barbiroj, prenu ĝin al vi, kaj pasigu ĝin sur via kapo kaj sur via barbo, kaj prenu al vi pesilon, kaj disdividu la harojn:
7
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉar via amaso estas pli malbona, ol la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, ĉar Miajn leĝojn vi ne sekvis kaj Miajn decidojn vi ne plenumis, kaj vi ne agis eĉ laŭ la justeco de la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi,
11
Tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, pro tio, ke vi malpurigis Mian sanktejon per ĉiuj viaj abomenindaĵoj kaj per ĉiuj viaj fiaĵoj, Mi vin malgrandigos, kaj Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos.
13
Mi plene agigos Mian koleron, kaj Mi ripozigos Mian indignon sur ili, kaj Mi faros al Mi kontentecon, por ke ili eksciu, ke Mi, la Eternulo, parolis en Mia fervoro, kiam Mi konsumos Mian koleron sur ili.