WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jeĥezkel 8
9 - Kaj Li diris al mi: Eniru, kaj rigardu la malbonajn abomenindaĵojn, kiujn ili faras ĉi tie.
Select
1 - En la sesa jaro, en la kvina tago de la sesa monato, mi sidis en mia domo, kaj la plejaĝuloj de Jehuda sidis antaŭ mi; kaj falis sur min la mano de la Sinjoro, la Eternulo.
2 - Kaj mi vidis, jen estas bildo, kiu aspektas kiel fajro; de la bildo de liaj lumboj malsupren estis fajro, kaj supre de liaj lumboj estis hela brilo, tre hela lumo.
3 - Kaj li etendis la bildon de mano, kaj kaptis min je la bukloj de mia kapo; kaj la spirito ekportis min inter la tero kaj la ĉielo, kaj venigis min en Dia vizio en Jerusalemon, al la enirejo de la interna pordego, turnita al nordo, kie staris statuo de koleriga ĵaluzo.
4 - Kaj jen tie estas la majesto de Dio de Izrael, simile al la vizio, kiun mi vidis en la valo.
5 - Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, levu viajn okulojn en la direkto al nordo! Kaj mi levis miajn okulojn en la direkto al nordo, kaj jen norde de la pordego de la altaro, ĉe la enirejo, staras tiu statuo de ĵaluzo.
6 - Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉu vi vidas, kion ili faras? la grandajn abomenindaĵojn, kiujn la domo de Izrael faras ĉi tie, por malproksimigi Min de Mia sanktejo? sed vi ankoraŭ denove vidos grandajn abomenindaĵojn.
7 - Kaj Li venigis min al la enirejo de la korto, kaj mi ekvidis, ke jen estas unu truo en la muro.
8 - Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, trafosu la muron. Kaj mi trafosis la muron, kaj jen estas ia pordo.
9 - Kaj Li diris al mi: Eniru, kaj rigardu la malbonajn abomenindaĵojn, kiujn ili faras ĉi tie.
10 - Kaj mi eniris kaj ekrigardis, kaj jen diversaj bildoj de rampaĵoj kaj abomenindaj brutoj kaj diversaj idoloj de la domo de Izrael estas skulptitaj sur la muro ĉirkaŭe, sur ĉiuj flankoj.
11 - Kaj antaŭ ili staras sepdek viroj el la plejaĝuloj de la domo de Izrael, kaj Jaazanja, filo de Ŝafan, staras meze de ili; kaj ĉiu havas en la mano sian incensilon, kaj de la incensoj leviĝas densa nubo.
12 - Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉu vi vidas, kion la plejaĝuloj de la domo de Izrael faras en mallumo, ĉiu en sia ĉambro de pentraĵoj? Ĉar ili diras: La Eternulo ne vidas nin, la Eternulo forlasis la landon.
13 - Kaj Li diris al mi: Vi denove ankoraŭ vidos grandajn abomenindaĵojn, kiujn ili faras.
14 - Kaj Li venigis min al la enirejo de la norda pordego de la domo de la Eternulo, kaj jen tie sidas virinoj, kiuj ploras pri Tamuz.
15 - Kaj Li diris al mi: Ĉu vi vidas, ho filo de homo? vi vidos ankoraŭ pli grandajn abomenindaĵojn ol tiuj.
16 - Kaj Li venigis min en la internan korton de la domo de la Eternulo, kaj jen ĉe la enirejo de la templo de la Eternulo, inter la portiko kaj la altaro, staras ĉirkaŭ dudek kvin homoj, kun la dorso al la templo de la Eternulo kaj kun la vizaĝo al la oriento, kaj adorkliniĝas orienten, al la suno.
17 - Kaj Li diris al mi: Ĉu vi vidas, ho filo de homo? ĉu ne sufiĉas al la domo de Jehuda, ke ili faras la abomenindaĵojn, kiujn ili faras ĉi tie? ili ankoraŭ plenigis la landon per perforteco, kaj ripete kolerigas Min; kaj jen ili direktas la vergon al sia vizaĝo.
18 - Tial Mi ankaŭ agos en kolero; ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; eĉ se ili krios al Miaj oreloj per laŭta voĉo, Mi ne aŭskultos ilin.
Jeĥezkel 8:9
9 / 18
Kaj Li diris al mi: Eniru, kaj rigardu la malbonajn abomenindaĵojn, kiujn ili faras ĉi tie.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget