WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Joel 2
7 - Kiel herooj ili kuras, kiel kuraĝaj batalistoj ili grimpas sur la muregon; ĉiu iras sian vojon, ne foreraras de sia vojo.
Select
1 - Blovu per korno en Cion, kaj kriu alarmon sur Mia sankta monto; ektremu ĉiuj loĝantoj de la lando; ĉar venas la tago de la Eternulo, ĝi estas jam proksima;
2 - tago de mallumo kaj senlumeco, tago de nuboj kaj nebulo; simile al la matena ĉielruĝo disvastiĝas sur la montoj popolo grandnombra kaj forta; tia neniam ekzistis ĝis nun, kaj ankaŭ post ĝi ne plu ekzistos tia, en iu ajn generacio.
3 - Antaŭ ĝi ekstermas fajro, kaj post ĝi bruligas flamo; antaŭ ĝi la lando estas kiel la Edena ĝardeno, kaj post ĝi absoluta dezerto; kaj neniu saviĝos de ĝi.
4 - Ili aspektas kiel ĉevaloj, ili kuras kiel rajdantoj.
5 - Ili saltas sur la montoj, kiel bruantaj ĉaroj, kiel krakado de fajro, kiam ĝi ekstermas pajlon, kiel popolo potenca, pretiĝinta por batalo.
6 - Popoloj tremas antaŭ ĝi, ĉiuj vizaĝoj paliĝas.
7 - Kiel herooj ili kuras, kiel kuraĝaj batalistoj ili grimpas sur la muregon; ĉiu iras sian vojon, ne foreraras de sia vojo.
8 - Unu alian ne puŝas, ĉiu iras en sia vico; sur la glavojn ili sin ĵetas, sed restas sendifektaj.
9 - Ili trakuras la urbon, kuras sur la muregoj, eniras en la domojn, grimpas tra la fenestroj, kiel ŝtelisto.
10 - Antaŭ ili skuiĝas la tero, tremas la ĉielo; la suno kaj la luno senlumiĝas, kaj la steloj perdas sian brilon.
11 - Kaj la Eternulo ektondras per Sia voĉo antaŭ Sia armeo; ĉar Lia militistaro estas tre granda, kaj la plenumantoj de Lia vorto estas potencaj; ĉar granda kaj tre timinda estos la tago de la Eternulo; kiu povos ĝin elteni?
12 - Sed eĉ nun ankoraŭ la Eternulo diras: Returnu vin al Mi per via tuta koro, kun fastado, plorado, kaj ĝemegado;
13 - disŝiru vian koron, ne viajn vestojn, kaj returnu vin al la Eternulo, via Dio; ĉar Li estas favorkora kaj kompatema, longepacienca kaj indulgema, kaj Li bedaŭras malfeliĉon.
14 - Kiu scias? eble Li denove bedaŭros, eble Li restigos post Si benon, farunoferojn kaj verŝoferojn al la Eternulo, via Dio.
15 - Blovu per korno en Cion, sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon.
16 - Kunvenigu la popolon, sanktigu la komunumon, invitu la maljunulojn, kolektu la malgrandajn infanojn kaj suĉinfanojn; fianĉo eliru el sia ĉambro, kaj fianĉino el sub sia baldakeno.
17 - Inter la portiko kaj la altaro ploru la pastroj, servistoj de la Eternulo, kaj ili diru: Indulgu, ho Eternulo, Vian popolon, kaj ne kovru per honto Vian heredaĵon, la nacioj ne moku ilin; por kio oni diru inter la popoloj: Kie estas ilia Dio?
18 - Tiam la Eternulo fariĝos fervora por Sia lando kaj indulgos Sian popolon.
19 - Kaj la Eternulo respondos kaj diros al Sia popolo: Jen Mi sendas al vi grenon kaj moston kaj oleon, kaj vi satiĝu per ili; kaj Mi ne plu permesos al la nacioj malhonori vin.
20 - Kaj la nordulon Mi malproksimigos de vi, kaj forpelos lin en landon senakvan kaj dezertan, lian antaŭan parton al la maro orienta, kaj lian malantaŭan parton al la maro okcidenta; kaj li putros kaj malbonodoros, ĉar li faris multe da malbono.
21 - Ne timu, ho tero, ĝoju kaj estu gaja, ĉar la Eternulo faros ion grandan.
22 - Ne timu, ho bestoj de la kampo, ĉar verdiĝos la paŝtejoj de la stepoj; la arboj portos siajn fruktojn, la figarbo kaj vinberujo donos sian riĉaĵon.
23 - Kaj vi, ho infanoj de Cion, ĝoju kaj estu gajaj pri la Eternulo, via Dio; ĉar Li donos al vi instruanton pri virteco, kaj Li sendos al vi pluvon, fruan kaj malfruan, kiel antaŭe.
24 - La grenejoj pleniĝos de greno, kaj la premejoj superpleniĝos de mosto kaj de oleo.
25 - Kaj Mi rekompencos vin pro tiuj jaroj, kiam ĉion formanĝis la akridoj, skaraboj, vermoj, kaj raŭpoj, Mia granda armeo, kiun Mi sendis sur vin.
26 - Kaj vi povos manĝi sate, kaj vi gloros la nomon de la Eternulo, via Dio, kiu agis kun vi mirinde; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.
27 - Kaj vi ekscios, ke Mi estas meze de Izrael, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kaj alia ne ekzistas; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.
28 - Post tio Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos sonĝojn, viaj junuloj havos viziojn.
29 - Eĉ sur la sklavojn kaj sur la sklavinojn Mi en tiu tempo elverŝos Mian spiriton.
30 - Kaj Mi donos miraklajn signojn en la ĉielo kaj sur la tero: sangon, fajron, kaj kolonojn da fumo.
31 - La suno fariĝos malluma, kaj la luno fariĝos sanga, antaŭ ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo.
32 - Kaj ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos; ĉar sur la monto Cion kaj en Jerusalem estos savo, kiel diris la Eternulo, ankaŭ por la restintoj, kiujn la Eternulo alvokos.
Joel 2:7
7 / 32
Kiel herooj ili kuras, kiel kuraĝaj batalistoj ili grimpas sur la muregon; ĉiu iras sian vojon, ne foreraras de sia vojo.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget