WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Josuo 1
12 - Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase, Josuo diris jene:
Select
1 - Post la morto de Moseo, servanto de la Eternulo, la Eternulo diris al Josuo, filo de Nun, helpanto de Moseo, jene:
2 - Mia servanto Moseo mortis; kaj nun leviĝu, transiru ĉi tiun Jordanon, vi kaj ĉi tiu tuta popolo, en la landon, kiun Mi donas al ili, al la Izraelidoj.
3 - Ĉiun lokon, sur kiun paŝos la plando de via piedo, Mi donas al vi, kiel Mi diris al Moseo.
4 - De la dezerto kaj de ĉi tiu Lebanon ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato, la tuta lando de la Ĥetidoj, ĝis la Granda Maro okcidente, estu viaj limoj.
5 - Neniu rezistos al vi dum via tuta vivo; kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin.
6 - Estu forta kaj kuraĝa; ĉar vi ekposedigos al ĉi tiu popolo la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj, ke Mi donos ĝin al ili.
7 - Nur estu forta kaj tre kuraĝa, penante agi laŭ la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne dekliniĝu de ĝi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu ĉie, kien vi iros.
8 - Ĉi tiu libro de la instruo ne foriĝu de via buŝo, sed meditu pri ĝi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu ĉion, kio estas skribita en ĝi; ĉar tiam vi havos feliĉon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson.
9 - Jen Mi ordonis al vi: estu forta kaj kuraĝa; ne havu teruron kaj ne timu; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, ĉie, kien vi iros.
10 - Kaj Josuo ordonis al la oficistoj de la popolo, dirante:
11 - Iru tra la tendaro, kaj ordonu al la popolo, dirante: Pretigu por vi manĝaĵon, ĉar post tri tagoj vi transiros ĉi tiun Jordanon, por iri ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.
12 - Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase, Josuo diris jene:
13 - Memoru la aferon, kiun ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, dirante: La Eternulo, via Dio, ripozigis vin, kaj donis al vi ĉi tiun teron;
14 - viaj edzinoj, viaj infanoj, kaj viaj brutoj restos sur la tero, kiun donis al vi Moseo transe de Jordan; kaj vi iru armitaj antaŭ viaj fratoj, ĉiuj, kiuj taŭgas por la milito, kaj helpu ilin,
15 - ĝis la Eternulo ripozigos viajn fratojn, kiel vin, kaj ili ankaŭ ekposedos la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili; tiam vi reiros sur la teron de via posedado, kaj vi posedos ĝin, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan, sur la flanko de sunleviĝo.
16 - Kaj ili respondis al Josuo, dirante: Ĉion, kion vi ordonis, ni faros, kaj ĉien, kien vi sendos nin, ni iros.
17 - Tute tiel, kiel ni obeis Moseon, ni obeos vin; nur la Eternulo, via Dio, estu kun vi, kiel Li estis kun Moseo.
18 - Ĉiu, kiu malobeos vian diron kaj ne aŭskultos viajn vortojn en ĉio, kion vi ordonis al li, estos mortigita. Nur estu forta kaj kuraĝa.
Josuo 1:12
12 / 18
Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase, Josuo diris jene:
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget