WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Judo 1
22 - Kaj unujn, kiuj ŝanceliĝas, indulgu;
Select
1 - Judas, servisto de Jesuo Kristo kaj frato de Jakobo, al la alvokitoj, amataj en Dio, la Patro, kaj konservitaj por Jesuo Kristo:
2 - Kompato al vi kaj paco kaj amo pligrandiĝu.
3 - Amataj, kiam mi faris ĉian diligentecon, por skribi al vi pri nia komuna savo, mi deviĝis skribi al vi, por kuraĝigi vin batali por la kredo, jam per unu fojo transdonita al la sanktuloj.
4 - Ĉar enŝteliĝis iuj homoj, jam antaŭ longe destinitaj por ĉi tiu kondamno, malpiuloj, ŝanĝante la gracon de nia Dio en diboĉecon, kaj malkonfesante la solan Estron kaj nian Sinjoron Jesuo Kristo.
5 - Mi do volas rememorigi vin, kvankam vi jam per unu fojo sciiĝis pri ĉio, ke la Sinjoro, savinte popolon el la Egipta lando, poste pereigis la nekredantojn.
6 - Kaj anĝelojn, kiuj ne konservis sian regadon, sed forlasis sian propran loĝejon, Li rezervis sub mallumo en katenoj ĉiamaj ĝis la juĝo en la granda tago.
7 - Kiel ankaŭ Sodom kaj Gomora kaj la ĉirkaŭaj urboj tiel same, kiel ĉi tiuj, malĉastiĝinte kaj foririnte post fremdan karnon, estas elmontritaj kiel ekzemplo, suferante la punon de eterna fajro.
8 - Tamen tiel same ankaŭ ĉi tiuj en siaj sonĝadoj malpurigas la karnon, malestimas aŭtoritaton, kaj insultas honorojn.
9 - Sed Miĥael, la ĉefanĝelo, kiam en kontraŭstaro al la diablo li disputis pri la korpo de Moseo, ne kuraĝis lin akuzi insulte, sed diris: La Sinjoro vin riproĉu.
10 - Sed tiuj insultas ja ĉion, kion ili ne scias; sed kion ili per naturo komprenas, kiel la bestoj senprudentaj, en tio ili malvirtiĝas.
11 - Ve al ili! ĉar ili iris sur la vojo de Kain, kaj forĵetis sin en la eraron de Bileam por dungopago, kaj pereis en la kontraŭdirado de Koraĥ.
12 - Ili estas la subakvaj rokoj en viaj agapoj, kun vi kunfestenante, sentime sin paŝtante; nuboj senakvaj, per vento disportataj; aŭtunaj arboj senfruktaj, dufoje mortintaj, elradikigitaj;
13 - sovaĝaj marondoj, elŝaŭmantaj siajn hontindaĵojn; steloj vagantaj, por kiuj la nigreco de mallumo por eterne estas rezervata.
14 - Kaj al ili ankaŭ Ĥanoĥ, la sepa post Adam, profetis, dirante: Jen la Sinjoro venis kun Siaj sanktaj miriadoj,
15 - por fari juĝon kontraŭ ĉiuj, kaj por kondamni ĉiujn malpiulojn pri ĉiuj malpiaĵoj, kiujn ili malpie faris, kaj pri ĉiuj obstinaj paroloj, kiujn malpiaj pekuloj parolis kontraŭ Li.
16 - Ili estas murmuremuloj, plendemuloj, irantaj laŭ siaj voluptoj (dum ilia buŝo parolas fanfaronaĵojn) kaj favorantaj personojn pro profito.
17 - Sed vi, amataj, memoru la dirojn antaŭe parolitajn de la apostoloj de nia Sinjoro Jesuo Kristo;
18 - nome, ke ili diris al vi: En la lasta tempo estos mokemuloj, irantaj laŭ siaj propraj voluptoj malpiaj.
19 - Tiuj estas la apartigantoj, laŭsentaj, ne havantaj la Spiriton.
20 - Sed vi, amataj, konstruante vin sur via plej sankta fido, preĝante en la Sankta Spirito,
21 - konservu vin en la amo al Dio, atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo Kristo por eterna vivo.
22 - Kaj unujn, kiuj ŝanceliĝas, indulgu;
23 - kaj unujn savu, eltirante ilin el la fajro; kaj aliajn kompatu kun timo; malamante eĉ la veston makulitan de la karno.
24 - Kaj al Tiu, kiu povas vin gardi senfalaj, kaj starigi vin senriproĉaj antaŭ Sia gloro en granda ĝojo,
25 - al la sola Dio, nia Savanto, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro, estu gloro, majesto, potenco, kaj aŭtoritato, antaŭ ĉiu mondaĝo, kaj nun, kaj ĝis la eterneco. Amen.
Judo 1:22
22 / 25
Kaj unujn, kiuj ŝanceliĝas, indulgu;
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget