WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Juĝistoj 14
1 - Ŝimŝon iris en Timnan, kaj ekvidis en Timna virinon el la filinoj de la Filiŝtoj.
Select
1 - Ŝimŝon iris en Timnan, kaj ekvidis en Timna virinon el la filinoj de la Filiŝtoj.
2 - Kaj li iris kaj sciigis tion al sia patro kaj al sia patrino, kaj diris: Mi vidis en Timna virinon el la filinoj de la Filiŝtoj; nun prenu ŝin al mi kiel edzinon.
3 - Kaj lia patro kaj lia patrino diris al li: Ĉu ne troviĝas virino inter la filinoj de viaj fratoj kaj en nia tuta popolo, ke vi iras preni edzinon el la necirkumciditaj Filiŝtoj? Sed Ŝimŝon diris al sia patro: Ŝin prenu por mi, ĉar ŝi plaĉas al mi.
4 - Kaj lia patro kaj lia patrino ne sciis, ke tio estas de la Eternulo, ĉar Li serĉis pretekston kontraŭ la Filiŝtoj; en tiu tempo la Filiŝtoj regis super Izrael.
5 - Kaj Ŝimŝon kun sia patro kaj kun sia patrino iris en Timnan; kiam ili venis al la vinberĝardenoj de Timna, juna leono blekegante venis renkonte al li.
6 - Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li disŝiris lin, kiel oni disŝiras kapridon, kvankam li nenion havis en sia mano. Kaj li ne diris al siaj gepatroj, kion li faris.
7 - Kaj li venis kaj parolis kun la virino, kaj ŝi plaĉis al Ŝimŝon.
8 - Post kelka tempo li iris denove, por preni ŝin, kaj li devojiĝis, por vidi la kadavron de la leono; kaj jen svarmamaso da abeloj estas en la kadavro de la leono, kaj ankaŭ mielo.
9 - Kaj li prenis ĝin en siajn manojn kaj iris, manĝante dum la irado; kaj li iris al siaj gepatroj, kaj donis al ili, kaj ili manĝis; sed li ne diris al ili, ke el la kadavro de la leono li prenis la mielon.
10 - Kaj lia patro venis al la virino, kaj Ŝimŝon faris tie festenon, kiel ordinare faras la junuloj.
11 - Kiam ili ekvidis lin, ili donis al li tridek kompanianojn, ke ili estu kun li.
12 - Kaj Ŝimŝon diris al ili: Mi proponos al vi enigmon; se vi divenos ĝin al mi dum la sep tagoj de la festeno kaj trafos, tiam mi donos al vi tridek ĉemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj;
13 - sed se vi ne povas diveni al mi, tiam vi donos al mi tridek ĉemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj. Kaj ili diris al li: Proponu vian enigmon, kaj ni aŭskultos.
14 - Kaj li diris al ili: El manĝantaĵo devenis manĝataĵo, Kaj el fortaĵo devenis dolĉaĵo. Kaj ili ne povis solvi la enigmon dum tri tagoj.
15 - En la sepa tago ili diris al la edzino de Ŝimŝon: Admonu vian edzon, ke li solvu al ni la enigmon; alie ni forbruligos per fajro vin kaj la domon de via patro. Ĉu por senhavigi nin vi invitis nin ĉi tien?
16 - Tiam la edzino de Ŝimŝon ekploris antaŭ li, kaj diris: Vi nur malamas min, sed ne amas; vi proponis enigmon al la filoj de mia popolo, kaj al mi vi ne diris ĝian solvon. Kaj li diris al ŝi: Jen al miaj gepatroj mi ne diris la solvon, kaj ĉu al vi mi ĝin diru?
17 - Kaj ŝi ploris antaŭ li dum la sep tagoj, kiujn daŭris ĉe ili la festeno; en la sepa tago li diris al ŝi la solvon, ĉar ŝi tre insistis. Kaj ŝi diris la solvon de la enigmo al la filoj de ŝia popolo.
18 - Kaj la urbanoj diris al li en la sepa tago, antaŭ la subiro de la suno: Kio estas pli dolĉa ol mielo? kaj kio estas pli forta ol leono? Kaj li diris al ili: Se vi ne plugus per mia bovidino, Vi ne trovus la solvon de mia enigmo.
19 - Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li iris en Aŝkelonon kaj mortigis tie tridek homojn kaj prenis iliajn vestojn kaj donis la kompletojn de iliaj vestoj al la solvintoj de la enigmo. Sed ekflamis lia kolero, kaj li foriris en la domon de sia patro.
20 - Kaj la edzino de Ŝimŝon fariĝis edzino de lia festena kompaniulo, kiu kompaniis al li.
Juĝistoj 14:1
1 / 20
Ŝimŝon iris en Timnan, kaj ekvidis en Timna virinon el la filinoj de la Filiŝtoj.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget