WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Juĝistoj 2
11 - Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj servis al Baaloj.
Select
1 - Kaj venis anĝelo de la Eternulo el Gilgal al Boĥim, kaj diris: Mi elkondukis vin el Egiptujo, kaj venigis vin en la landon, pri kiu Mi ĵuris al viaj patroj, kaj Mi diris: Mi neniam rompos Mian interligon kun vi;
2 - sed vi ne faru interligon kun la loĝantoj de ĉi tiu lando, iliajn altarojn detruu. Sed vi ne obeis Mian voĉon; kial vi tion faris?
3 - Tial Mi diras: Mi ne forpelos ilin de vi, kaj ili estos por vi kaptilo, kaj iliaj dioj estos por vi falilo.
4 - Kaj kiam la anĝelo de la Eternulo parolis tiujn vortojn al ĉiuj Izraelidoj, la popolo levis sian voĉon kaj ploris.
5 - Kaj ili donis al tiu loko la nomon Boĥim. Kaj ili tie buĉis oferojn al la Eternulo.
6 - Kaj Josuo forliberigis la popolon, kaj la Izraelidoj iris ĉiu al sia hereda parto, por ekposedi la landon.
7 - Kaj la popolo servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejaĝuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj vidis ĉiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael.
8 - Kaj mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la Eternulo, en la aĝo de cent dek jaroj.
9 - Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedaĵo en Timnat-Ĥeres, sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaaŝ.
10 - Kaj ankaŭ tiu tuta generacio alkolektiĝis al siaj patroj; kaj aperis post ili generacio alia, kiu ne konis la Eternulon, nek la farojn, kiujn Li faris al Izrael.
11 - Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj servis al Baaloj.
12 - Kaj ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili sekvis aliajn diojn, el la dioj de la popoloj, kiuj estis ĉirkaŭ ili, kaj ili adoris ilin, kaj kolerigis la Eternulon.
13 - Kaj ili forlasis la Eternulon, kaj servis al Baal kaj al Aŝtar.
14 - Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de rabistoj, kiuj prirabis ilin, kaj Li vendis ilin en la manojn de iliaj malamikoj ĉirkaŭe; kaj ili ne povis plu sin teni antaŭ siaj malamikoj.
15 - Kien ajn ili iris, la mano de la Eternulo estis kontraŭ ili por malbono, kiel la Eternulo diris kaj kiel la Eternulo ĵuris al ili; kaj ili estis tre premataj.
16 - Kaj la Eternulo starigis juĝistojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj rabintoj;
17 - tamen ankaŭ la juĝistojn ili ne obeis, sed ili malĉastis kun aliaj dioj kaj adoris ilin, rapide dekliniĝis de la vojo, kiun iris iliaj patroj, obeante la ordonojn de la Eternulo; ili tiel ne agis.
18 - Kaj kiam la Eternulo starigis por ili juĝistojn, kaj la Eternulo estis kun la juĝisto, kaj savadis ilin el la manoj de iliaj malamikoj dum la tuta vivo de la juĝisto, ĉar la Eternulo kompatis ilin, kiam ili ĝemis pro siaj turmentantoj kaj premantoj:
19 - tiam, apenaŭ la juĝisto mortis, ili denove fariĝis pli malbonaj ol iliaj patroj, sekvante aliajn diojn, servante al ili, kaj adorante ilin. Ili ne dekliniĝis de siaj faroj kaj de sia malbona vojo.
20 - Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li diris: Ĉar ĉi tiu popolo malobeis Mian interligon, kiun Mi donis al iliaj patroj, kaj ne aŭskultis Mian voĉon,
21 - tial Mi ankaŭ forpelos de ili neniun el la popoloj, kiujn restigis Josuo, kiam li mortis;
22 - por elprovi per ili Izraelon, ĉu ili observos la vojon de la Eternulo kaj iros ĝin, kiel observis iliaj patroj, aŭ ne.
23 - Kaj la Eternulo restigis tiujn popolojn, kaj ne rapidis elpeli ilin, kaj ne transdonis ilin en la manojn de Josuo.
Juĝistoj 2:11
11 / 23
Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj servis al Baaloj.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget