WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Juĝistoj 4
23 - Tiel Dio humiligis en tiu tago Jabinon, reĝon de Kanaan, antaŭ la Izraelidoj.
Select
1 - Kaj la Izraelidoj denove faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kiam Ehud mortis.
2 - Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Jabin, Kanaana reĝo, kiu reĝis en Ĥacor; lia militistestro estis Sisera, kiu loĝis en Ĥaroŝet- Goim.
3 - Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo; ĉar tiu havis naŭcent ferajn ĉarojn, kaj li forte premis la Izraelidojn dum dudek jaroj.
4 - Debora, profetino, edzino de Lapidot, estis en tiu tempo juĝistino de la Izraelidoj;
5 - ŝi sidadis sub la palmo de Debora, inter Rama kaj Bet-El, sur la monto de Efraim; kaj la Izraelidoj venadis al ŝi por juĝo.
6 - Kaj ŝi sendis kaj alvokigis Barakon, filon de Abinoam, el Kedeŝ- Naftali, kaj diris al li: La Eternulo, Dio de Izrael, ordonis: Iru, konduku la militistaron sur la monton Tabor, kaj prenu kun vi dek mil virojn el la Naftaliidoj kaj el la Zebulunidoj;
7 - kaj al la torento Kiŝon Mi alkondukos al vi Siseran, la militistestron de Jabin, kaj liajn ĉarojn kaj lian amasegon; kaj Mi transdonos lin en viajn manojn.
8 - Tiam diris al ŝi Barak: Se vi iros kun mi, mi iros; sed se vi ne iros kun mi, mi ne iros.
9 - Kaj ŝi respondis: Bone, mi iros kun vi; sed vi ne havos gloron sur la vojo, kiun vi iros; ĉar en la manojn de virino la Eternulo transdonos Siseran. Kaj Debora leviĝis, kaj iris kun Barak al Kedeŝ.
10 - Kaj Barak vokis la Zebulunidojn kaj la Naftaliidojn al Kedeŝ; kaj lin sekvis dek mil viroj, kaj Debora iris kun li.
11 - Ĥeber, la Kenido, apartiĝis de la Kenidoj, de la idoj de Ĥobab, bofrato de Moseo, kaj li starigis sian tendon apud la kverkaro en Caananim, apud Kedeŝ.
12 - Kaj oni sciigis Siseran, ke Barak, filo de Abinoam, supreniris sur la monton Tabor.
13 - Kaj Sisera kunvokis ĉiujn siajn ĉarojn, naŭcent ferajn ĉarojn, kaj la tutan popolon, kiu estis kun li, el Ĥaroŝet-Goim al la torento Kiŝon.
14 - Tiam Debora diris al Barak: Leviĝu, ĉar nun estas la tago, en kiu la Eternulo transdonos Siseran en viajn manojn; jen la Eternulo eliris antaŭ vi. Kaj Barak malsupreniris de la monto Tabor, kaj post li dek mil viroj.
15 - Kaj la Eternulo ĵetis konfuzon sur Siseran kaj sur ĉiujn ĉarojn kaj sur la tutan militistaron, antaŭ la glavo de Barak; kaj Sisera deiris de la ĉaro kaj forkuris piede.
16 - Kaj Barak persekutis la ĉarojn kaj la militistaron ĝis Ĥaroŝet-Goim; kaj la tuta militistaro de Sisera falis de glavo; restis neniu.
17 - Sed Sisera forkuris piede al la tendo de Jael, edzino de la Kenido Ĥeber; ĉar estis paco inter Jabin, reĝo de Ĥacor, kaj la domo de la Kenido Ĥeber.
18 - Kaj Jael eliris renkonte al Sisera, kaj diris al li: Eniru, mia sinjoro, eniru al mi; ne timu. Kaj li eniris al ŝi en la tendon, kaj ŝi kovris lin per litkovrilo.
19 - Kaj li diris al ŝi: Donu al mi por trinki iom da akvo, ĉar mi soifas. Kaj ŝi malfermis felsakon kun lakto kaj donis al li por trinki, kaj kovris lin.
20 - Kaj li diris al ŝi: Staru ĉe la pordo de la tendo, kaj se iu venos kaj demandos vin, kaj diros: Ĉu iu estas ĉi tie? tiam diru, ke neniu estas.
21 - Kaj Jael, edzino de Ĥeber, prenis najlon de la tendo kaj metis martelon en sian manon kaj aliris al li mallaŭte, kaj enbatis la najlon en lian tempion tiel, ke ĝi enpenetris en la teron. Li dormis, lacigita; kaj li mortis.
22 - Kaj Barak postkuris Siseran. Kaj Jael eliris al li renkonte, kaj diris al li: Venu, mi montros al vi la viron, kiun vi serĉas. Kaj li venis al ŝi, kaj li vidis, ke Sisera kuŝas malviva kaj najlo estas en lia tempio.
23 - Tiel Dio humiligis en tiu tago Jabinon, reĝon de Kanaan, antaŭ la Izraelidoj.
24 - Kaj la mano de la Izraelidoj ĉiam pli fortiĝis super Jabin, reĝo de Kanaan, ĝis ili ekstermis Jabinon, reĝon de Kanaan.
Juĝistoj 4:23
23 / 24
Tiel Dio humiligis en tiu tago Jabinon, reĝon de Kanaan, antaŭ la Izraelidoj.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget