WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Levitiko 9
12 - Kaj li buĉis la bruloferon, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per ĝi la altaron ĉirkaŭe.
Select
1 - En la oka tago Moseo vokis Aaronon kaj liajn filojn kaj la plejaĝulojn de Izrael.
2 - Kaj li diris al Aaron: Prenu al vi junan bovidon por pekofero kaj virŝafon por brulofero, sendifektajn, kaj alkonduku ilin antaŭ la Eternulon.
3 - Kaj al la Izraelidoj diru jene: Prenu virkapron por propeka ofero, kaj bovidon kaj ŝafidon jaraĝajn, sendifektajn, por brulofero,
4 - kaj virbovon kaj virŝafon por pacofero, por fari oferon antaŭ la Eternulo, kaj farunoferon, miksitan kun oleo; ĉar hodiaŭ la Eternulo aperos antaŭ vi.
5 - Kaj ili alportis tion, kion ordonis Moseo, antaŭ la pordon de la tabernaklo de kunveno; kaj la tuta komunumo alproksimiĝis kaj stariĝis antaŭ la Eternulo.
6 - Kaj Moseo diris: Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis; faru, kaj tiam aperos antaŭ vi la majesto de la Eternulo.
7 - Kaj Moseo diris al Aaron: Aliru al la altaro, kaj faru vian pekoferon kaj vian bruloferon kaj pekliberigu vin kaj la popolon, kaj faru la oferon de la popolo kaj pekliberigu ilin, kiel ordonis la Eternulo.
8 - Kaj Aaron aliris al la altaro, kaj buĉis la bovidon, kiu estis lia propeka ofero.
9 - Kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li trempis sian fingron en la sango kaj ŝmiris la kornojn de la altaro, kaj la ceteran sangon li elverŝis ĉe la bazo de la altaro.
10 - Sed la sebon kaj la renojn kaj la reton de la hepato de la pekofero li bruligis sur la altaro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
11 - Kaj la karnon kaj la felon li forbruligis per fajro ekster la tendaro.
12 - Kaj li buĉis la bruloferon, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per ĝi la altaron ĉirkaŭe.
13 - Kaj la bruloferon ili alportis al li dispecigitan kaj la kapon, kaj li bruligis tion sur la altaro.
14 - Kaj li lavis la internaĵojn kaj la krurojn kaj bruligis tion kun la brulofero sur la altaro.
15 - Kaj li alportis la oferon de la popolo, kaj li prenis la propekan kapron de la popolo, kaj buĉis ĝin kaj faris el ĝi pekoferon kiel el la antaŭa.
16 - Kaj li alportis la bruloferon kaj agis kun ĝi laŭ la reguloj.
17 - Kaj li alportis la farunoferon kaj prenis el ĝi plenmanon kaj bruligis tion sur la altaro krom la matena brulofero.
18 - Kaj li buĉis la bovon kaj la ŝafon kiel pacoferon de la popolo, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per ĝi la altaron ĉirkaŭe;
19 - kaj la sebojn de la bovo, kaj el la ŝafo la voston kaj la kovrantan sebon kaj la renojn kaj la reton de la hepato.
20 - Kaj ili metis la sebojn sur la brustaĵojn, kaj li ekbruligis la sebojn sur la altaro.
21 - Kaj la brustaĵojn kaj la dekstran femuron Aaron skuis kiel skuoferon antaŭ la Eternulo, kiel Moseo ordonis.
22 - Kaj Aaron levis siajn manojn al la popolo kaj benis ĝin; kaj li malsupreniris, plenuminte la pekoferon kaj la bruloferon kaj la pacoferon.
23 - Kaj Moseo kaj Aaron eniris en la tabernaklon de kunveno kaj eliris kaj benis la popolon. Kaj montriĝis la majesto de la Eternulo al la tuta popolo.
24 - Kaj eliris fajro el antaŭ la Eternulo kaj konsumis sur la altaro la bruloferon kaj la sebon; kaj la tuta popolo vidis, kaj ili ĝoje ekkriis kaj falis vizaĝaltere.
Levitiko 9:12
12 / 24
Kaj li buĉis la bruloferon, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per ĝi la altaron ĉirkaŭe.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget