1 - Ve al tiuj, kiuj meditas pri pekoj kaj intencas malbonagojn sur sia kuŝejo, por plenumi ilin matene, kiam ilia mano havas forton.
2 - Ili ekdeziras kampojn kaj rabas ilin, domojn kaj forprenas ilin; ili premas homon kaj lian domon, viron kaj lian posedaĵon.
3 - Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi entreprenas kontraŭ tiu gento tian malbonon, de kiu vi ne liberigos vian kolon kaj ne iros kun levita kapo; ĉar tio estos tempo malfacila.
4 - En tiu tempo oni parolos pri vi parabolon, kaj oni prikantos vin per plorkanto, dirante: Ni estas tute ruinigitaj; la posedaĵo de mia popolo transiris al alia; kiamaniere povas reveni al ni niaj kampoj, se ili jam estas disdividitaj!
5 - Tial oni ne mezuros por vi per ŝnuro terpecon lote en la komunumo de la Eternulo.
6 - Ne prediku, ho predikantoj; oni ne devas prediki al tiuj, kiuj ne volas eviti malhonoron.
7 - Ho, la tiel nomata domo de Jakob! ĉu malgrandiĝis la spirito de la Eternulo? ĉu tiaj estas Liaj agoj? Ĉu ne estas bonfaraj Miaj vortoj por tiu, kiu kondutas ĝuste?
8 - Sed Mia popolo leviĝis kiel malamiko; vi rabas la supran kaj la malsupran vestojn de la trankvilaj preterirantoj, kvazaŭ ili revenus de batalo.
9 - La virinojn de Mia popolo vi elpelas el iliaj amataj loĝejoj; de iliaj junaj infanoj vi forprenas por ĉiam Mian ornamon.
10 - Leviĝu kaj foriru, ĉar ĉi tie vi ne havos ripozon; pro sia malpureco la lando estos kruele ruinigita.
11 - Se iu falsanimulo elpensus mensogon, kaj dirus: Mi predikos al vi pri vino kaj ebriigaĵo, li estus ĝusta predikanto por ĉi tiu popolo.
12 - Tamen Mi kolektos vin tutan, ho Jakob, Mi kolektos la restaĵon de Izrael, Mi kunigos ilin kiel ŝafojn en ŝafejo; kiel grego en gregejo ili ekbruos de multhomeco.
13 - Murrompanto iros antaŭ ili; ili trarompos la baron, trapasos la pordegon, kaj eliros el ĝi; ilia reĝo iros antaŭ ili, kaj la Eternulo estos ilia antaŭgvidanto.