WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Nehemja 12
29 - el Bet-Gilgal, de la kampoj de Geba kaj Azmavet; ĉar la kantistoj konstruis al si vilaĝojn en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalem.
Select
1 - Jen estas la pastroj kaj Levidoj, kiuj venis kun Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj kun Jeŝua: Ŝeraja, Jeremia, Ezra,
2 - Amarja, Maluĥ, Ĥatuŝ,
3 - Ŝeĥanja, Reĥum, Meremot,
4 - Ido, Ginton, Abija,
5 - Mijamin, Maadja, Bilga,
6 - Ŝemaja, Jojarib, Jedaja,
7 - Salu, Amok, Ĥilkija, Jedaja. Tio estas la ĉefoj de la pastroj kaj iliaj fratoj en la tempo de Jeŝua.
8 - Kaj la Levidoj: Jeŝua, Binuj, Kadmiel, Ŝerebja, Jehuda, Matanja, super la laŭdkantoj, li kaj liaj fratoj;
9 - kaj Bakbukja kaj Uni, iliaj fratoj, deĵoris kun ili.
10 - Jeŝua naskigis Jojakimon, Jojakim naskigis Eljaŝibon, Eljaŝib naskigis Jojadan,
11 - Jojada naskigis Jonatanon, Jonatan naskigis Jaduan.
12 - En la tempo de Jojakim estis pastroj ĉefoj de patrodomoj: de la domo de Seraja: Meraja; de la domo de Jeremia: Ĥananja;
13 - de la domo de Ezra: Meŝulam; de la domo de Amarja: Jehoĥanan;
14 - de la domo de Meliĥu: Jonatan; de la domo de Ŝebanja: Jozef;
15 - de la domo de Ĥarim: Adna; de la domo de Merajot: Ĥelkaj;
16 - de la domo de Ido: Zeĥarja; de la domo de Ginton: Meŝulam;
17 - de la domo de Abija: Ziĥri; de la domo de Minjamin, de la domo de Moadja: Piltaj;
18 - de la domo de Bilga: Ŝamua; de la domo de Ŝemaja: Jehonatan;
19 - de la domo de Jojarib: Matnaj; de la domo de Jedaja: Uzi;
20 - de la domo de Salaj: Kalaj; de la domo de Amok: Eber;
21 - de la domo de Ĥilkija: Ĥaŝabja; de la domo de Jedaja: Netanel.
22 - El la Levidoj estis enskribitaj la ĉefoj de patrodomoj en la tempo de Eljaŝib, Jojada, Joĥanan, kaj Jadua; la pastroj dum la reĝado de Dario la Persa.
23 - La Levidoj, ĉefoj de patrodomoj, estis enskribitaj en la libron de kroniko ĝis la tempo de Joĥanan, filo de Eljaŝib.
24 - La ĉefoj de la Levidoj: Ĥaŝabja, Ŝerebja, Jeŝua, filo de Kadmiel, kaj iliaj fratoj apud ili estis destinitaj por la laŭdkantoj, laŭ la aranĝo de David, la homo de Dio, laŭ deĵorpartoj.
25 - Matanja, Bakbukja, Obadja, Meŝulam, Talmon, kaj Akub estis pordegistoj, kaj deĵoris en la provizejoj ĉe la pordegoj.
26 - Ili estis en la tempo de Jojakim, filo de Jeŝua, filo de Jocadak, kaj en la tempo de Neĥemja, la regionestro, kaj de Ezra, la pastro-skribisto.
27 - Ĉe la inaŭguro de la murego de Jerusalem oni serĉis la Levidojn el ĉiuj iliaj lokoj, por venigi ilin en Jerusalemon, por fari inaŭguron kaj ĝojan feston, kun glorhimnoj kaj kantoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.
28 - Kaj kunvenis la idoj de kantistoj el la regiono ĉirkaŭ Jerusalem kaj el la vilaĝoj de la Netofaanoj,
29 - el Bet-Gilgal, de la kampoj de Geba kaj Azmavet; ĉar la kantistoj konstruis al si vilaĝojn en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalem.
30 - Kaj purigis sin la pastroj kaj la Levidoj, kaj ili purigis la popolon, la pordegojn, kaj la muregon.
31 - Tiam mi suprenirigis la estrojn de Judujo sur la muregon, kaj mi starigis du grandajn ĥorojn kaj procesiojn. Unu sur la dekstra flanko de la murego, ĉe la Pordego de Sterko.
32 - Kaj post ili iris Hoŝaja, kaj duono de la estroj de Judujo,
33 - kaj Azarja, Ezra, Meŝulam,
34 - Jehuda, Benjamen, Ŝemaja, kaj Jeremia.
35 - El la pastridoj kun trumpetoj: Zeĥarja, filo de Jonatan, filo de Ŝemaja, filo de Matanja, filo de Miĥaja, filo de Zakur, filo de Asaf;
36 - kaj liaj fratoj: Ŝemaja, Azarel, Milalaj, Gilalaj, Maaj, Netanel, Jehuda, Ĥanani, kun muzikaj instrumentoj de David, la homo de Dio; kaj antaŭ ili estis Ezra, la skribisto.
37 - Apud la Pordego de la Fonto, kontraŭ ĝi, ili iris sur la ŝtupoj de la urbo de David supren sur la muregon al la domo de David, kaj ĝis la Pordego de la Akvo oriente.
38 - La dua ĥoro iris kontraŭe de ili, kaj post ĝi iris mi kaj duono de la popolo, supre sur la murego, de la Turo de la Fornoj ĝis la Larĝa Murego,
39 - al la Pordego de Efraim, al la Malnova Pordego, al la Pordego de Fiŝoj, al la turo de Ĥananel, al la turo Mea, ĝis la Pordego de Ŝafoj; kaj ili haltis ĉe la Pordego de la Malliberejo.
40 - Kaj ambaŭ ĥoroj haltis ĉe la domo de Dio, ankaŭ mi kaj duono de la estroj kun mi,
41 - kaj la pastroj Eljakim, Maaseja, Minjamin, Miĥaja, Eljoenaj, Zeĥarja, Ĥananja, kun trumpetoj,
42 - kaj Maaseja, Ŝemaja, Eleazar, Uzi, Jehoĥanan, Malkija, Elam, kaj Ezer. Kaj laŭte kantis la kantistoj; ilia ĉefo estis Jizraĥja.
43 - Kaj oni alportis en tiu tago grandajn oferojn, kaj oni estis gajaj; ĉar Dio ĝojigis ilin per granda ĝojo; eĉ la virinoj kaj la infanoj ĝojis, kaj la gajeco de Jerusalem estis aŭdata malproksime.
44 - Kaj en tiu tago estis starigitaj homoj por la ĉambroj de provizejo, por la oferdonoj, la unuaaĵoj, la dekonaĵoj, por kolekti en tiuj ĉambroj el la kampoj de la urboj la preskribitajn partojn por la pastroj kaj la Levidoj; ĉar la Judoj ĝojis pri la pastroj kaj Levidoj, kiuj staris.
45 - Kaj ili observadis la preskribon de sia Dio kaj la preskribon pri la pureco. Kaj la kantistoj kaj pordegistoj staris konforme al la preskribo de David kaj de lia filo Salomono.
46 - Ĉar ankaŭ antaŭe, en la tempo de David kaj Asaf, estis ĉefoj de kantistoj, kaj glorkantoj kaj dankokantoj al Dio.
47 - Ĉiuj Izraelidoj en la tempo de Zerubabel kaj en la tempo de Neĥemja donadis partojn ĉiutagajn al la kantistoj kaj pordegistoj; kaj ili konsekradis partojn por la Levidoj, kaj la Levidoj konsekradis partojn por la idoj de Aaron.
Nehemja 12:29
29 / 47
el Bet-Gilgal, de la kampoj de Geba kaj Azmavet; ĉar la kantistoj konstruis al si vilaĝojn en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalem.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget