WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Nehemja 4
9 - Sed ni preĝis al nia Dio, kaj ni starigis pro ili gardon tage kaj nokte kontraŭ ili.
Select
1 - Kiam Sanbalat aŭdis, ke ni konstruas la muregon, li koleris kaj havis grandan ĉagrenon, kaj li mokis la Judojn.
2 - Kaj li parolis antaŭ siaj fratoj kaj antaŭ la militistoj de Samario, kaj diris: Kion faras tiuj senfortaj Judoj? ĉu oni tion permesos al ili? ĉu efektive ili alportados oferojn? ĉu ili iam finos? ĉu ili revivigos la ŝtonojn, kiuj fariĝis amaso da rubo kaj estas difektitaj de brulo?
3 - Kaj Tobija, la Amonido, kiu estis apud li, diris: Eĉ tio, kion ili konstruas, estas tia, ke se venos vulpo, ĝi detruos ilian ŝtonan muregon.
4 - Aŭskultu, ho nia Dio, en kia malestimo ni troviĝas; reĵetu ilian mokadon sur ilian kapon, kaj elmetu ilin al prirabado en lando de kaptiteco;
5 - ne kovru ilian malbonagon, kaj ilia peko ne elviŝiĝu antaŭ Vi; ĉar ili ĉagrenis la konstruantojn.
6 - Ni tamen konstruis la muregon, kaj la tuta murego estis jam kunmetita ĝis duono; kaj la popolo laboris kuraĝe.
7 - Kiam Sanbalat kaj Tobija kaj la Araboj kaj la Amonidoj kaj la Aŝdodanoj aŭdis, ke la muregoj de Jerusalem estas riparataj kaj ke la breĉoj komencis esti fermataj, ili tre ekkoleris.
8 - Kaj ili faris interkonsenton, ke ili ĉiuj kune iru milite kontraŭ Jerusalemon kaj faru al ĝi malbonon.
9 - Sed ni preĝis al nia Dio, kaj ni starigis pro ili gardon tage kaj nokte kontraŭ ili.
10 - La Judoj diris: Malgrandiĝis la forto de la portistoj, kaj da rubo estas multe; kaj ni ne povas konstrui la muregon.
11 - Kaj niaj malamikoj diris: Ili ne scios kaj ne vidos, ĝis ni venos en ilian mezon kaj mortigos ilin kaj ĉesigos la laboradon.
12 - Kiam la Judoj, kiuj loĝis apud ili, venadis, kaj diradis al ni, dekfoje, el ĉiuj lokoj: Revenu al ni,
13 - tiam mi starigis malsupre sur la lokoj malantaŭ la murego, sur la nekovritaj lokoj, mi starigis la popolon laŭfamilie, kun iliaj glavoj, lancoj, kaj pafarkoj.
14 - Kaj mi pririgardis, kaj mi stariĝis, kaj diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo: Ne timu ilin; memoru pri la Sinjoro, la granda kaj timinda, kaj batalu por viaj fratoj, viaj filoj, viaj filinoj, viaj edzinoj, kaj viaj domoj.
15 - Kiam niaj malamikoj aŭdis, ke ni scias, tiam Dio detruis ilian intencon, kaj ni ĉiuj revenis al la murego, ĉiu al sia laboro.
16 - Kaj de post tiu tago duono de miaj junuloj faradis la laboron, kaj duono tenis lancojn, ŝildojn, pafarkojn, kaj kirasojn; kaj la estroj troviĝadis malantaŭ la tuta domo de Jehuda.
17 - Unuj konstruis la muregon, kaj aliaj portis la ŝarĝojn, kiujn ili metis sur sin; per unu mano ĉiu faris la laboron, kaj en la dua mano li tenis batalilon.
18 - La konstruantoj ĉiuj havis sian glavon alligitan al siaj lumboj, kaj tiamaniere ili konstruis; kaj la trumpetisto estis apud mi.
19 - Kaj mi diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo: La laboro estas granda kaj vasta, kaj ni estas disigitaj sur la murego, malproksime unu de la alia;
20 - tial se de iu loko vi aŭdos la sonon de trumpeto, tien kolektiĝu al ni; nia Dio batalos por ni.
21 - Tiamaniere ni faradis la laboron; kaj duono de ili tenis lancojn de la leviĝo de la ĉielruĝo ĝis la apero de la steloj.
22 - Kaj mi ankaŭ diris en tiu tempo al la popolo, ke ĉiu kun sia knabo noktu en Jerusalem, por ke ili estu por ni nokte kiel gardo, kaj tage ili laboru.
23 - Kaj nek mi, nek miaj fratoj, nek miaj knaboj, nek la gardistoj, kiuj estis malantaŭ mi, neniu el ni deprenis de si siajn vestojn; nur ĉiu aparte estis sendata, por sin bani.
Nehemja 4:9
9 / 23
Sed ni preĝis al nia Dio, kaj ni starigis pro ili gardon tage kaj nokte kontraŭ ili.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget