WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Nombroj 10
15 - Kaj super la taĉmento de la tribo de la Isaĥaridoj estis Netanel, filo de Cuar.
Select
1 - Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 - Faru al vi du arĝentajn trumpetojn, forĝitaj faru ilin; kaj ili servu al vi por kunvokado de la komunumo kaj por elmoviĝado de la tendaroj.
3 - Kiam oni simple trumpetos per ili, tiam kolektiĝu al vi la tuta komunumo antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno.
4 - Kaj se oni trumpetos per unu el ili, tiam kolektiĝu al vi la princoj, la milestroj de Izrael.
5 - Kaj kiam vi trumpetos tambursone, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras oriente.
6 - Kaj kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili devos elmoviĝi.
7 - Sed kiam oni devas kunvenigi la komunumon, tiam trumpetu simple, sed ne tambursone.
8 - Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, trumpetu per la trumpetoj; tio estu por vi leĝo eterna en viaj generacioj.
9 - Kaj kiam vi komencos militon en via lando kontraŭ malamiko, kiu premas vin, tiam trumpetu tambursone per trumpetoj; kaj tiam vi estos rememoritaj antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj vi estos helpitaj kontraŭ viaj malamikoj.
10 - Kaj en la tago de via ĝojo kaj en viaj festoj kaj en viaj novmonataj tagoj trumpetu per trumpetoj ĉe viaj bruloferoj kaj ĉe viaj pacoferoj; kaj tio estos memorigo pri vi antaŭ via Dio: Mi estas la Eternulo, via Dio.
11 - En la dua jaro, en la dua monato, en la dudeka tago de la monato, leviĝis la nubo de super la tabernaklo de atesto.
12 - Kaj elmoviĝis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran.
13 - Kaj ili elmoviĝis la unuan fojon konforme al la ordono de la Eternulo per Moseo.
14 - Kaj unue elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Jehudaidoj laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Naĥŝon, filo de Aminadab.
15 - Kaj super la taĉmento de la tribo de la Isaĥaridoj estis Netanel, filo de Cuar.
16 - Kaj super la taĉmento de la tribo de la Zebulunidoj estis Eliab, filo de Ĥelon.
17 - Kaj oni dismetis la tabernaklon, kaj elmoviĝis la filoj de Gerŝon kaj la filoj de Merari, portantaj la tabernaklon.
18 - Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de Ruben laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Elicur, filo de Ŝedeur.
19 - Kaj super la taĉmento de la tribo de la Simeonidoj estis Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj.
20 - Kaj super la taĉmento de la tribo de la Gadidoj estis Eljasaf, filo de Deuel.
21 - Kaj elmoviĝis la Kehatidoj, portantaj la sanktaĵojn; sed oni starigis la tabernaklon antaŭ ilia alveno.
22 - Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Efraimidoj laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Eliŝama, filo de Amihud.
23 - Kaj super la taĉmento de la tribo de la Manaseidoj estis Gamliel, filo de Pedacur.
24 - Kaj super la taĉmento de la tribo de la Benjamenidoj estis Abidan, filo de Gideoni.
25 - Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Danidoj, la finulo de ĉiuj tendaroj, laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Aĥiezer, filo de Amiŝadaj.
26 - Kaj super la taĉmento de la tribo de la Aŝeridoj estis Pagiel, filo de Oĥran.
27 - Kaj super la taĉmento de la tribo de la Naftaliidoj estis Aĥira, filo de Enan.
28 - Tiaj estis la marŝoj de la Izraelidoj laŭ iliaj taĉmentoj. Kaj ili elmoviĝis.
29 - Kaj Moseo diris al Ĥobab, filo de Reuel la Midjanido, la bopatro de Moseo: Ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo diris: Ĝin Mi donos al vi; iru kun ni, kaj ni faros al vi bonon, ĉar la Eternulo promesis bonon al Izrael.
30 - Sed tiu diris al li: Mi ne iros, sed al mia lando kaj al mia parencaro mi iros.
31 - Kaj li diris: Ho, ne forlasu nin; ĉar vi scias, kie ni povas starigi tendaron en la dezerto, kaj vi estos por ni kiel okuloj;
32 - se vi iros kun ni, tiam la bonon, kiun la Eternulo faros al ni, ni faros al vi.
33 - Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaŭ ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo.
34 - Kaj la nubo de la Eternulo estis super ili dum la tago, kiam ili iris el la tendaro.
35 - Kaj ĉiufoje, kiam la kesto elmoviĝis, Moseo diradis: Leviĝu, ho Eternulo, kaj disĵetiĝu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj malamantoj for de Via vizaĝo.
36 - Kaj kiam ĝi haltis, li diradis: Revenu, ho Eternulo, al la multegaj miloj de Izrael.
Nombroj 10:15
15 / 36
Kaj super la taĉmento de la tribo de la Isaĥaridoj estis Netanel, filo de Cuar.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget