WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Nombroj 23
1 - Kaj Bileam diris al Balak: Konstruu al mi ĉi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi ĉi tie sep bovidojn kaj sep virŝafojn.
Select
1 - Kaj Bileam diris al Balak: Konstruu al mi ĉi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi ĉi tie sep bovidojn kaj sep virŝafojn.
2 - Kaj Balak faris, kiel diris Bileam; kaj Balak kaj Bileam oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro.
3 - Kaj Bileam diris al Balak: Staru ĉe via brulofero, kaj mi iros; eble la Eternulo venos al mi renkonte, kaj kion Li montros al mi, tion mi diros al vi. Kaj li iris sur la altaĵon.
4 - Kaj Dio renkontiĝis al Bileam, kaj ĉi tiu diris al Li: La sep altarojn mi pretigis, kaj mi oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro.
5 - Kaj la Eternulo enmetis vorton en la buŝon de Bileam, kaj diris: Reiru al Balak kaj parolu tiel.
6 - Kaj li revenis al tiu, kaj jen tiu staras ĉe sia brulofero, li kaj ĉiuj ĉefoj de Moab.
7 - Kaj li komencis sian inspiritaĵon, kaj diris: El Aram venigis min Balak, Reĝo de Moab, el la montoj orientaj: Venu, malbenu al mi Jakobon, Kaj venu, malbondiru kontraŭ Izrael.
8 - Kiel mi tiun malbenos, kiun ne malbenas Dio? Kiel mi tiun malbondiros, kiun ne malbondiras la Eternulo?
9 - De la supro de rokoj mi vidas lin, Kaj de altaĵoj mi rigardas lin; Jen la popolo loĝas aparte Kaj ne estas kalkulata inter la nacioj.
10 - Kiu kalkulis la polvon de Jakob Kaj la nombron de kvarono de Izrael? Mortu mia animo per la morto de justuloj, Kaj mia fino estu simila al ilia!
11 - Tiam Balak diris al Bileam: Kion vi faris al mi? por malbeni miajn malamikojn mi prenis vin, kaj jen vi ilin benas.
12 - Kaj li respondis kaj diris: Ĉu ne tion, kion la Eternulo metas en mian buŝon, mi devas precize diri?
13 - Kaj Balak diris al li: Venu do kun mi al alia loko, de kiu vi ilin vidos; nur ilian parton vi vidos, la tutan vi ilin ne vidos; kaj malbenu ilin al mi de tie.
14 - Kaj li prenis lin sur la kampon de ĉirkaŭrigardantoj, sur la supron de Pisga, kaj li konstruis sep altarojn kaj oferis po unu bovido kaj unu virŝafo sur ĉiu altaro.
15 - Kaj li diris al Balak: Staru ĉi tie ĉe via brulofero, kaj mi iros renkonte tien.
16 - Kaj la Eternulo renkontiĝis al Bileam kaj metis vorton en lian buŝon, kaj diris: Reiru al Balak kaj parolu tiel.
17 - Kaj li venis al li, kaj jen li staras ĉe sia brulofero, kaj kun li la ĉefoj de Moab. Kaj Balak diris al li: Kion parolis la Eternulo?
18 - Kaj li komencis sian inspiritaĵon, kaj diris: Leviĝu, Balak, kaj aŭskultu; Atentu min, filo de Cipor.
19 - Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus. Ĉu Li dirus kaj ne farus, Parolus kaj ne plenumus?
20 - Jen beno estas komisiita al mi; Li benas, kaj mi ne povas tion ŝanĝi.
21 - Li ne vidis pekon ĉe Jakob, Kaj Li ne rimarkis malpiecon ĉe Izrael; La Eternulo, lia Dio, estas kun li, Kaj reĝa aklamado estas ĉe li.
22 - Dio, kiu elkondukis ilin el Egiptujo, Estas por ili kiel la forto de bubalo.
23 - Ĉar ne ekzistas sorĉado en Jakob, Nek aŭgurado en Izrael; Siatempe estas dirate al Jakob kaj al Izrael, kion faras Dio.
24 - Jen la popolo stariĝas kiel leonino Kaj leviĝas kiel leono; Ĝi ne kuŝiĝos, antaŭ ol ĝi manĝos rabakiron Kaj antaŭ ol ĝi trinkos sangon de mortigitoj.
25 - Kaj Balak diris al Bileam: Nek per malbeno malbenu ilin, nek per beno benu ilin.
26 - Sed Bileam respondis kaj diris al Balak: Ĉu mi ne diris al vi, ke ĉion, kion diros la Eternulo, tion mi faros?
27 - Kaj Balak diris al Bileam: Venu, mi prenos vin sur alian lokon; eble plaĉos al Dio, kaj vi malbenos ilin al mi de tie.
28 - Kaj Balak prenis Bileamon sur la supron de Peor, kiu estas turnita al la dezerto.
29 - Kaj Bileam diris al Balak: Konstruu al mi ĉi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi ĉi tie sep bovidojn kaj sep virŝafojn.
30 - Kaj Balak faris, kiel diris Bileam, kaj oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro.
Nombroj 23:1
1 / 30
Kaj Bileam diris al Balak: Konstruu al mi ĉi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi ĉi tie sep bovidojn kaj sep virŝafojn.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget