WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Nombroj 32
37 - Kaj la filoj de Ruben rekonstruis Ĥeŝbonon kaj Elealen kaj Kirjataimon,
Select
1 - La filoj de Ruben kaj la filoj de Gad havis tre multe da brutaroj; kaj ili vidis, ke la lando Jazer kaj la lando Gilead estas lokoj bonaj por brutaroj.
2 - Kaj venis la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben, kaj diris al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la estroj de la komunumo jene:
3 - Atarot kaj Dibon kaj Jazer kaj Nimra kaj Ĥeŝbon kaj Eleale kaj Sibma kaj Nebo kaj Beon-
4 - tiu lando, kiun la Eternulo venkobatis antaŭ la komunumo de Izrael- estas lando bona por brutaroj, kaj viaj servantoj havas brutarojn.
5 - Kaj ili diris: Se vi estas favoraj al ni, tiam tiu lando estu donata al viaj servantoj kiel posedaĵo; ne irigu nin trans Jordanon.
6 - Kaj Moseo diris al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben: Ĉu viaj fratoj iru en la militon kaj vi sidos ĉi tie?
7 - Kaj kial vi deklinas la koron de la Izraelidoj de la transiro en la landon, kiun donas al ili la Eternulo?
8 - Tiel agis viaj patroj, kiam mi sendis ilin el Kadeŝ-Barnea, por rigardi la landon.
9 - Ili iris ĝis la valo Eŝkol kaj vidis la landon, kaj deklinis la koron de la Izraelidoj, ke ili ne iru en la landon, kiun donas al ili la Eternulo.
10 - Kaj ekflamis en tiu tago la kolero de la Eternulo, kaj Li ĵuris, dirante:
11 - Tiuj homoj, kiuj eliris el Egiptujo, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ne vidos la landon, pri kiu Mi ĵuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob; ĉar ili ne sekvis Min;
12 - krom Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, kaj Josuo, filo de Nun, ĉar ili sekvis Min.
13 - Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li igis ilin vagadi en la dezerto dum kvardek jaroj, ĝis mortis la tuta generacio, kiu faris malbonon en la okuloj de la Eternulo.
14 - Kaj jen vi leviĝis anstataŭ viaj patroj, nova generacio da pekuloj, por ankoraŭ plifortigi la flaman koleron de la Eternulo kontraŭ Izrael.
15 - Se vi deturniĝos de Li, tiam Li denove restigos ilin en la dezerto; kaj vi pereigos tiun tutan popolon.
16 - Kaj ili aliris al li, kaj diris: Baraĵojn por ŝafoj ni konstruos ĉi tie por niaj brutaroj kaj urbojn por niaj infanoj;
17 - sed ni mem rapidos armitaj antaŭ la Izraelidoj, ĝis ni alkondukos ilin al iliaj lokoj; kaj niaj infanoj loĝos en la fortikigitaj urboj pro la loĝantoj de la lando.
18 - Ni ne revenos al niaj domoj, ĝis la Izraelidoj ekposedos ĉiu sian posedaĵon.
19 - Ni ne prenos kun ili posedaĵon transe de Jordan kaj plue; ĉar ni ricevos nian posedaĵon sur ĉi tiu orienta flanko de Jordan.
20 - Kaj Moseo diris al ili: Se vi tion faros, se vi iros armitaj antaŭ la Eternulo en la militon,
21 - kaj ĉiu el vi armita transiros Jordanon antaŭ la Eternulo, ĝis Li forpelos Siajn malamikojn antaŭ Si,
22 - kaj la lando estos militakirita antaŭ la Eternulo, tiam vi poste revenos, kaj vi estos senkulpaj antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Izrael, kaj ĉi tiu lando estos via posedaĵo antaŭ la Eternulo.
23 - Sed se vi ne agos tiel, tiam vi pekos antaŭ la Eternulo, kaj vi suferos vian punon, kiu trafos vin.
24 - Konstruu al vi urbojn por viaj infanoj kaj baraĵojn por viaj ŝafoj; kaj faru tion, kio eliris el via buŝo.
25 - Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben diris al Moseo jene: Viaj servantoj faros, kiel nia sinjoro ordonas.
26 - Niaj infanoj, niaj edzinoj, niaj brutaroj, kaj ĉiuj niaj brutoj estos ĉi tie, en la urboj de Gilead;
27 - sed viaj servantoj, ĉiuj armitaj militiste, iros antaŭ la Eternulo en la militon, kiel nia sinjoro diras.
28 - Kaj Moseo ordonis pri ili al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj de la triboj de la Izraelidoj;
29 - kaj Moseo diris al ili: Se la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben transiros kun vi Jordanon, ĉiuj armitaj por la milito antaŭ la Eternulo, kaj la lando estos militakirita antaŭ vi, tiam donu al ili la landon Gilead kiel posedaĵon;
30 - sed se ili ne transiros kun vi armitaj, tiam ili ricevos posedaĵon inter vi en la lando Kanaana.
31 - Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben respondis, dirante: Kion la Eternulo diris al viaj servantoj, tion ni faros.
32 - Ni transiros armitaj antaŭ la Eternulo en la landon Kanaanan, kaj nia hereda posedaĵo estos sur ĉi tiu flanko de Jordan.
33 - Kaj Moseo donis al ili, al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben, kaj al duono de la tribo de Manase, filo de Jozef, la regnon de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kaj la regnon de Og, reĝo de Baŝan, la landon kun ĝiaj urboj laŭ la limoj de la urboj de la lando ĉirkaŭe.
34 - Kaj la filoj de Gad rekonstruis Dibonon kaj Ataroton kaj Aroeron
35 - kaj Atrot-Ŝofanon kaj Jazeron kaj Jogbehan
36 - kaj Bet-Nimran kaj Bet-Haranon, fortikigitajn urbojn, kaj baraĵojn por ŝafoj.
37 - Kaj la filoj de Ruben rekonstruis Ĥeŝbonon kaj Elealen kaj Kirjataimon,
38 - kaj Nebon kaj Baal-Meonon, kies nomojn oni ŝanĝis, kaj Sibman; kaj ili donis nomojn al la urboj, kiujn ili konstruis.
39 - Kaj la filoj de Maĥir, filo de Manase, iris Gileadon kaj militakiris ĝin, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj estis tie.
40 - Kaj Moseo donis Gileadon al Maĥir, filo de Manase, kaj tiu ekloĝis tie.
41 - Kaj Jair, filo de Manase, iris kaj militakiris iliajn vilaĝojn, kaj li donis al ili la nomon Vilaĝoj de Jair.
42 - Kaj Nobaĥ iris kaj militakiris Kenaton kaj ĝiajn vilaĝojn, kaj donis al ĝi la nomon Nobaĥ, laŭ sia nomo.
Nombroj 32:37
37 / 42
Kaj la filoj de Ruben rekonstruis Ĥeŝbonon kaj Elealen kaj Kirjataimon,
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget