WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Ozea 2
9 - Tial Mi prenos returne Mian panon kaj Mian moston iliatempe, Mi forprenos Mian lanaĵon kaj Mian linaĵon, per kiu ŝi kovris sian nudecon.
Select
1 - Nomu viajn fratojn Mia popolo, kaj viajn fratinojn Kompatataj.
2 - Havu juĝon kontraŭ via patrino, havu juĝon, ĉar ŝi ne estas Mia edzino, kaj Mi ne estas ŝia edzo; ŝi forigu la malĉastecon de sia vizaĝo kaj la adultemecon de siaj mamoj,
3 - por ke Mi ne senvestigu ŝin ĝis nudeco, kaj ne prezentu ŝin tia, kia ŝi estis en la tago de sia naskiĝo, ke Mi ne faru ŝin kiel dezerto, ne faru ŝin kiel tero senakva, kaj ne mortigu ŝin per soifo.
4 - Ankaŭ ŝiajn infanojn Mi ne kompatus, ĉar ili estas infanoj de malĉasto;
5 - ĉar ilia patrino malĉastis, ilia naskintino malhonoris sin; ĉar ŝi diris: Mi sekvos miajn amistojn, kiuj donas al mi mian panon kaj mian akvon, miajn lanaĵojn kaj miajn linaĵojn, mian oleon kaj miajn drinkaĵojn.
6 - Pro tio Mi baros vian vojon per dornoj, Mi ĉirkaŭbaros ŝin, ke ŝi ne trovos siajn vojojn.
7 - Ŝi postkuros siajn amistojn, sed ŝi ne kuratingos ilin; ŝi serĉos ilin, sed ne trovos; kaj ŝi diros: Mi iros returne al mia unua edzo, ĉar pli bone estis al mi tiam, ol nun.
8 - Kaj ŝi ne sciis, ke Mi estis tiu, kiu donadis al ŝi panon kaj moston kaj oleon, Mi donis al ŝi multe da arĝento kaj oro, kiun ili uzis por Baal.
9 - Tial Mi prenos returne Mian panon kaj Mian moston iliatempe, Mi forprenos Mian lanaĵon kaj Mian linaĵon, per kiu ŝi kovris sian nudecon.
10 - Kaj nun Mi malkaŝos ŝian hontindaĵon antaŭ la okuloj de ŝiaj amistoj, kaj neniu savos ŝin el Mia mano.
11 - Mi ĉesigos ĉian ŝian gajecon, ŝiajn festojn, monatkomencojn, kaj sabatojn, kaj ĉiujn ŝiajn solenajn kunvenojn.
12 - Mi dezertigos ŝiajn vinbertrunkojn kaj ŝiajn figarbojn, pri kiuj ŝi diras: Tio estas donaco, kiun donis al mi miaj amistoj; Mi faros ilin arbaro, kaj la bestoj de la kampo ilin manĝos.
13 - Mi punos ŝin pro la tagoj de la Baaloj, al kiuj ŝi incensis, ornaminte sin per siaj ringoj kaj siaj ĉirkaŭkoloj, kaj sekvante siajn amistojn, dum Min ŝi forgesis, diras la Eternulo.
14 - Tial jen Mi allogos ŝin, kondukos ŝin en dezerton, kaj parolos al ŝi agrablajn vortojn;
15 - kaj Mi donos al ŝi ŝiajn vinberĝardenojn el tie, kaj la valon de malĝojo Mi faros pordo de espero; kaj tie ŝi kantos, kiel en la tagoj de sia juneco kaj kiel en la tempo de sia elirado el la lando Egipta.
16 - En tiu tempo, diras la Eternulo, ŝi nomos Min: Mia edzo; ŝi ne plu nomos Min: Mia mastro.
17 - Mi forigos de ŝia buŝo la nomojn de la Baaloj, kaj oni ne plu rememoros ilin laŭ ilia nomo.
18 - Kaj Mi faros por ili en tiu tempo interligon kun la bestoj de la kampo, kun la birdoj de la ĉielo, kaj kun la rampaĵoj de la tero; pafarkon, glavon, kaj militon Mi ekstermos el la lando, kaj Mi donos al ili la eblon dormi eksterdanĝere.
19 - Mi fianĉiĝos kun vi por ĉiam, Mi fianĉiĝos kun vi en vero kaj justo, en favorkoreco kaj kompatemeco.
20 - Mi fianĉiĝos kun vi en fideleco, kaj vi ekkonos la Eternulon.
21 - En tiu tempo Mi favoros, diras la Eternulo, Mi favoros la ĉielon, kaj ĝi favoros la teron;
22 - kaj la tero favoros la grenon, moston, kaj oleon, kaj ĉi tiuj favoros Jizreelon.
23 - Mi faros ŝin al Mi fruktoporta sur la tero, kaj Mi kompatos la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne Mia popolo, Mi diros: Vi estas Mia popolo; kaj ĝi diros: Vi estas mia Dio.
Ozea 2:9
9 / 23
Tial Mi prenos returne Mian panon kaj Mian moston iliatempe, Mi forprenos Mian lanaĵon kaj Mian linaĵon, per kiu ŝi kovris sian nudecon.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget