WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Prikantoj 3
49 - Mia okulo fluigas kaj ne ĉesas, ne ekzistas por ĝi halto,
Select
1 - Mi estas la viro, kiu spertis suferon sub la vergo de Lia kolero.
2 - Min Li kondukis kaj irigis en mallumon, ne en lumon.
3 - Nur sur min Li turnas Sian manon ĉiutage denove.
4 - Li maljunigis mian karnon kaj haŭton, rompis miajn ostojn.
5 - Li konstruis ĉirkaŭ mi, ĉirkaŭis min per maldolĉaĵoj kaj malfacilaĵoj.
6 - En mallumon Li lokis min, kiel porĉiamajn mortintojn.
7 - Li ĉirkaŭbaris min, ke mi ne povu eliri; Li ligis min per pezaj ĉenoj.
8 - Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras Siajn orelojn antaŭ mia preĝo.
9 - Li baris miajn vojojn per hakitaj ŝtonoj; Li kurbigis miajn vojetojn.
10 - Li estas por mi kiel urso en embusko, kiel leono en kaŝita loko.
11 - Li depuŝis min de miaj vojoj, kaj disŝiris min; Li faris min objekto de teruro.
12 - Li streĉis Sian pafarkon, kaj starigis min kiel celon por Siaj sagoj.
13 - En miajn renojn Li pafis la filojn de Sia sagujo.
14 - Mi fariĝis mokataĵo por mia tuta popolo, ilia ĉiutaga rekantaĵo.
15 - Li satigis min per maldolĉaĵo, trinkoplenigis min per vermuto.
16 - Li disrompis miajn dentojn en malgrandajn pecojn, Li enpuŝis min en cindron.
17 - Mia animo estas forpuŝita for de paco; bonstaton mi forgesis.
18 - Kaj mi diris: Pereis mia forto kaj mia espero al la Eternulo.
19 - La memoro pri mia mizero kaj miaj suferoj estas vermuto kaj galo.
20 - Konstante rememorante tion, senfortiĝas en mi mia animo.
21 - Sed tion mi respondas al mia koro, kaj tial mi esperas:
22 - Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis,
23 - Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco.
24 - Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi esperas al Li.
25 - La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu serĉas Lin.
26 - Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo.
27 - Bone estas al la homo, kiu portas jugon en sia juneco;
28 - Li sidas solece kaj silentas, kiam li estas ŝarĝita;
29 - Li metas sian buŝon en polvon, kredante, ke ekzistas espero;
30 - Li donas sian vangon al tiu, kiu lin batas; li satigas sin per malhonoro.
31 - Ĉar ne por eterne forlasas la Sinjoro;
32 - Se Li iun suferigas, Li ankaŭ kompatas pro Sia granda favorkoreco;
33 - Ĉar ne el Sia koro Li sendas mizeron kaj suferon al la homoj.
34 - Kiam oni premas sub siaj piedoj ĉiujn malliberulojn de la tero,
35 - Kiam oni forklinas la rajton de homo antaŭ la vizaĝo de la Plejaltulo,
36 - Kiam oni estas maljusta kontraŭ homo en lia juĝa afero-Ĉu la Sinjoro tion ne vidas?
37 - Kiu povas per sia diro atingi, ke io fariĝu, se la Sinjoro tion ne ordonis?
38 - Ĉu ne el la buŝo de la Plejaltulo eliras la decidoj pri malbono kaj pri bono?
39 - Kial murmuras homo vivanta? Ĉiu murmuru kontraŭ siaj pekoj.
40 - Ni trarigardu kaj esploru nian konduton, kaj ni revenu al la Eternulo;
41 - Ni levu nian koron kaj niajn manojn al Dio en la ĉielo.
42 - Ni pekis kaj malobeis, kaj Vi ne pardonis.
43 - Vi kovris Vin per kolero kaj persekutis nin; Vi mortigis, Vi ne kompatis.
44 - Vi kovris Vin per nubo, por ke ne atingu Vin la preĝo.
45 - Vi faris nin balaindaĵo kaj abomenindaĵo inter la popoloj.
46 - Malfermegis kontraŭ ni sian buŝon ĉiuj niaj malamikoj.
47 - Teruro kaj pereo trafis nin, ruinigo kaj malfeliĉo.
48 - Torentojn da akvo verŝas mia okulo pri la malfeliĉo de la filino de mia popolo.
49 - Mia okulo fluigas kaj ne ĉesas, ne ekzistas por ĝi halto,
50 - Ĝis la Eternulo ekrigardos kaj ekvidos de la ĉielo.
51 - Mia okulo suferigas mian animon pri ĉiuj filinoj de mia urbo.
52 - Senkaŭze ĉasas min kiel birdon miaj malamikoj;
53 - Ili pereigas mian vivon en kavo, ili ĵetas sur min ŝtonojn.
54 - Akvo leviĝis kontraŭ mian kapon, kaj mi diris: Mi tute pereis.
55 - Mi vokis Vian nomon, ho Eternulo, el la profunda kavo;
56 - Vi aŭdis mian voĉon; ne kovru Vian orelon antaŭ mia vokado pri liberigo.
57 - Vi alproksimiĝis, kiam mi vokis al Vi; Vi diris: Ne timu.
58 - Vi, ho Sinjoro, defendis mian juĝaferon; Vi liberigis mian vivon.
59 - Vi vidis, ho Eternulo, la maljustaĵon, kiun mi suferas; juĝu mian aferon.
60 - Vi vidis ilian tutan venĝon, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi.
61 - Vi aŭdis ilian insultadon, ho Eternulo, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi,
62 - La parolojn de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ min, kaj iliajn pensojn kontraŭ mi dum la tuta tago.
63 - Rigardu, kiam ili sidas kaj kiam ili leviĝas; mi ĉiam estas ilia rekantaĵo.
64 - Redonu al ili repagon, ho Eternulo, laŭ la faroj de iliaj manoj.
65 - Donu al ili doloron en la koro, sentigu al ili Vian malbenon.
66 - Persekutu ilin en kolero, kaj ekstermu ilin el sub la ĉielo de la Eternulo.
Prikantoj 3:49
49 / 66
Mia okulo fluigas kaj ne ĉesas, ne ekzistas por ĝi halto,
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget