WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Proverboj 16
24 - Agrabla parolo estas freŝa mielo, Dolĉa por la animo kaj saniga por la ostoj.
Select
1 - Al la homo apartenas la projektoj de la koro; Sed de la Eternulo venas la vortoj de la lango.
2 - Ĉiuj vojoj de la homo estas puraj en liaj okuloj; Sed la Eternulo esploras la spiritojn.
3 - Transdonu al la Eternulo viajn farojn; Tiam viaj entreprenoj staros forte.
4 - Ĉiu faro de la Eternulo havas sian celon; Eĉ malvirtulo estas farita por tago de malbono.
5 - Ĉiu malhumilulo estas abomenaĵo por la Eternulo; Kaj li certe ne restos ne punita.
6 - Per bono kaj vero pardoniĝas peko; Kaj per timo antaŭ la Eternulo oni evitas malbonon.
7 - Kiam al la Eternulo plaĉas la vojoj de homo, Li eĉ liajn malamikojn pacigas kun li.
8 - Pli bona estas malmulto, sed kun justeco, Ol granda profito, sed maljusta.
9 - La koro de homo pripensas sian vojon; Sed la Eternulo direktas lian iradon.
10 - Sorĉo estas sur la lipoj de reĝo; Lia buŝo ne peku ĉe la juĝo.
11 - Ĝusta pesilo kaj ĝustaj pesiltasoj estas de la Eternulo; Ĉiuj pezilŝtonoj en la sako estas Lia faro.
12 - Abomenaĵo por reĝoj estas fari maljustaĵon; Ĉar per justeco staras fortike la trono.
13 - Al la reĝoj plaĉas lipoj veramaj; Kaj ili amas tiun, kiu parolas la veron.
14 - Kolero de reĝo estas kuriero de morto; Sed homo saĝa igas ĝin pardoni.
15 - Luma vizaĝo de reĝo estas vivo; Kaj lia favoro estas kiel nubo kun printempa pluvo.
16 - Akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro; Kaj akiro de prudento estas preferinda ol arĝento.
17 - La vojo de virtuloj evitas malbonon; Kiu gardas sian vojon, tiu konservas sian animon.
18 - Antaŭ la pereo iras fiereco; Kaj antaŭ la falo iras malhumileco.
19 - Pli bone estas esti humila kun malriĉuloj, Ol dividi akiron kun fieruloj.
20 - Kiu prudente kondukas aferon, tiu trovos bonon; Kaj kiu fidas la Eternulon, tiu estas feliĉa.
21 - Kiu havas prudentan koron, tiu estas nomata saĝulo; Kaj agrablaj paroloj plivalorigas la instruon.
22 - Saĝo estas fonto de vivo por sia posedanto; Sed la instruo de malsaĝuloj estas malsaĝeco.
23 - La koro de saĝulo prudentigas lian buŝon, Kaj en lia buŝo plivaloriĝas la instruo.
24 - Agrabla parolo estas freŝa mielo, Dolĉa por la animo kaj saniga por la ostoj.
25 - Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo, Kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto.
26 - Kiu laboras, tiu laboras por si mem; Ĉar lin devigas lia buŝo.
27 - Malbona homo kaŭzas malbonon; Kaj sur liaj lipoj estas kvazaŭ brulanta fajro.
28 - Malica homo disvastigas malpacon; Kaj kalumnianto disigas amikojn.
29 - Rabemulo forlogas sian proksimulon Kaj kondukas lin sur vojo malbona.
30 - Kiu faras signojn per la okuloj, tiu intencas malicon; Kiu faras signojn per la lipoj, tiu plenumas malbonon.
31 - Krono de gloro estas la grizeco; Sur la vojo de justeco ĝi estas trovata.
32 - Pacienculo estas pli bona ol fortulo; Kaj kiu regas sian spiriton, tiu estas pli bona ol militakiranto de urbo.
33 - Sur la baskon oni ĵetas loton; Sed ĝia tuta decido estas de la Eternulo.
Proverboj 16:24
24 / 33
Agrabla parolo estas freŝa mielo, Dolĉa por la animo kaj saniga por la ostoj.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget