WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Proverboj 23
1 - Kiam vi sidiĝos, por manĝi kun reganto, Rigardu bone, kio estas antaŭ vi;
Select
1 - Kiam vi sidiĝos, por manĝi kun reganto, Rigardu bone, kio estas antaŭ vi;
2 - Kaj vi metu tranĉilon al via gorĝo, Se vi estas avidulo.
3 - Ne deziru liajn bongustajn manĝojn; Ĉar ĝi estas trompa pano.
4 - Ne penu riĉiĝi; Forlasu vian pripensadon.
5 - Ĉu vi direktos viajn okulojn al ĝi? ĝi jam ne ekzistos; Ĉar riĉeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la ĉielo.
6 - Ne manĝu panon de malbondeziranto, Kaj ne deziru liajn bongustajn manĝojn.
7 - Ĉar kiaj estas la pensoj en lia animo, tia li ankaŭ estas: Manĝu kaj trinku, li diros al vi, Sed lia koro ne estas kun vi.
8 - La pecon, kiun vi manĝis, vi elvomos; Kaj vane vi perdis viajn agrablajn vortojn.
9 - En la orelojn de malsaĝulo ne parolu; Ĉar li malŝatos la saĝecon de viaj vortoj.
10 - Ne forŝovu la antikvajn limojn, Kaj sur la kampon de orfoj ne iru.
11 - Ĉar ilia Liberiganto estas forta; Li defendos ilian aferon kontraŭ vi.
12 - Elmetu vian koron al instruo Kaj viajn orelojn al paroloj de prudento.
13 - Ne malvolu puni knabon: Se vi batos lin per kano, li ne mortos.
14 - Vi batos lin per kano, Kaj lian animon vi savos de Ŝeol.
15 - Mia filo, se via koro estos saĝa, Tiam ĝojos ankaŭ mia koro.
16 - Kaj mia internaĵo ĝojos, Kiam viaj lipoj parolos ĝustaĵon.
17 - Via koro sin tiru ne al pekuloj, Sed al timo antaŭ la Eternulo ĉiutage.
18 - Ĉar ekzistas estonteco, Kaj via espero ne perdiĝos.
19 - Aŭskultu vi, mia filo, kaj estu saĝa, Kaj direktu vian koron al la ĝusta vojo.
20 - Ne estu inter la drinkantoj de vino, Inter tiuj, kiuj manĝas tro da viando;
21 - Ĉar drinkemulo kaj manĝegemulo malriĉiĝos, Kaj dormemulo havos sur si ĉifonaĵojn.
22 - Aŭskultu vian patron, kiu vin naskigis, Kaj ne malŝatu vian patrinon, kiam ŝi maljuniĝos.
23 - Veron aĉetu, kaj ne vendu saĝon Kaj instruon kaj prudenton.
24 - Grandan ĝojon havas patro de virtulo, Kaj naskinto de saĝulo ĝojos pro li.
25 - Via patro kaj via patrino ĝojos, Kaj via naskintino triumfos.
26 - Donu, mia filo, vian koron al mi, Kaj al viaj okuloj plaĉu miaj vojoj.
27 - Ĉar malĉastulino estas profunda foso, Kaj fremda edzino estas malvasta puto.
28 - Ŝi embuskas kiel rabisto, Kaj kolektas ĉirkaŭ si perfidulojn.
29 - Ĉe kiu estas ploro? ĉe kiu estas ĝemoj? ĉe kiu estas malpaco? Ĉe kiu estas plendoj? ĉe kiu estas senkaŭzaj batoj? Ĉe kiu estas malklaraj okuloj?
30 - Ĉe tiuj, kiuj sidas malfrue ĉe vino, Ĉe tiuj, kiuj venas, por gustumi aroman trinkaĵon.
31 - Ne rigardu la vinon, kiel ruĝa ĝi estas, Kiel ĝi brilas en la pokalo, kiel glate ĝi eniras:
32 - En la fino ĝi mordas kiel serpento Kaj pikas kiel vipuro.
33 - Viaj okuloj vidos fremdaĵojn, Kaj via koro parolos malĝustaĵojn.
34 - Kaj vi estos kiel dormanto meze de la maro, Kaj kiel dormanto sur la supro de masto.
35 - Ili batis min, sed ĝi min ne doloris; Ili frapis min, sed mi ne sentis; Kiam mi vekiĝos, mi denove tion serĉos.
Proverboj 23:1
1 / 35
Kiam vi sidiĝos, por manĝi kun reganto, Rigardu bone, kio estas antaŭ vi;
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget