WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Proverboj 31
3 - Ne donu al la virinoj vian forton, Nek viajn agojn al la pereigantoj de reĝoj.
Select
1 - Vortoj de la reĝo Lemuel, instruo, kiun donis al li lia patrino.
2 - Ho mia filo, ho filo de mia ventro! Ho filo de miaj promesoj!
3 - Ne donu al la virinoj vian forton, Nek viajn agojn al la pereigantoj de reĝoj.
4 - Ne al la reĝoj, ho Lemuel, ne al la reĝoj konvenas trinki vinon, Nek al la princoj deziri ebriigaĵojn.
5 - Ĉar drinkinte, ili povas forgesi la leĝojn, Kaj ili malĝustigos la juĝon de ĉiuj prematoj.
6 - Donu ebriigaĵon al la pereanto, Kaj vinon al tiu, kiu havas suferantan animon.
7 - Li trinku, kaj forgesu sian malriĉecon, Kaj li ne plu rememoru sian malfeliĉon.
8 - Malfermu vian buŝon por senvoĉulo, Por la defendo de ĉiuj forlasitaj.
9 - Malfermu vian buŝon, por juĝi juste, Por defendi malriĉulon kaj senhavulon.
10 - Se iu trovis kapablan edzinon, Ŝia valoro estas pli granda ol perloj.
11 - Fidas ŝin la koro de ŝia edzo, Kaj havo ne mankos.
12 - Ŝi redonas al li bonon, sed ne malbonon, En la daŭro de ŝia tuta vivo.
13 - Ŝi serĉas lanon kaj linon, Kaj volonte laboras per siaj manoj.
14 - Ŝi estas kiel ŝipo de komercisto; De malproksime ŝi alportas sian panon.
15 - Ŝi leviĝas, kiam estas ankoraŭ nokto, Kaj ŝi disdonas manĝon al sia domanaro Kaj porciojn al siaj servantinoj;
16 - Ŝi pensas pri kampo, kaj aĉetas ĝin; Per la enspezoj de sia mano ŝi plantas vinberĝardenon.
17 - Ŝi zonas siajn lumbojn per forto Kaj fortikigas siajn brakojn.
18 - Ŝi komprenas, ke ŝia komercado estas bona; Ŝia lumilo ne estingiĝas en la nokto.
19 - Ŝi etendas sian manon al la ŝpinilo, Kaj ŝiaj fingroj tenas la ŝpinturnilon.
20 - Ŝi malfermas sian manon al la malriĉulo Kaj etendas siajn manojn al la senhavulo.
21 - Ŝi ne timas la neĝon por sia domo, Ĉar ŝia tuta domanaro estas vestita per ruĝa teksaĵo.
22 - Ŝi faras al si kovrojn; Delikata tolo kaj purpuro estas ŝiaj vestoj.
23 - Ŝia edzo estas konata ĉe la pordego, Kie li sidas kune kun la maljunuloj de la lando.
24 - Ŝi faras teksaĵon kaj vendas, Kaj zonojn ŝi donas al la komercisto.
25 - Fortika kaj bela estas ŝia vesto, Kaj ŝi ridas pri la venonta tago.
26 - Sian buŝon ŝi malfermas kun saĝo; Bonkora instruo estas sur ŝia lango.
27 - Ŝi kontrolas la iradon de aferoj en sia domo, Kaj ŝi ne manĝas panon en senlaboreco.
28 - Leviĝas ŝiaj filoj kaj ŝin gratulas; Ŝia edzo ŝin laŭdegas, dirante:
29 - Multaj filinoj estas bravaj, Sed vi superas ĉiujn.
30 - Ĉarmeco estas trompa, kaj beleco estas vantaĵo; Virino, kiu timas la Eternulon, estos glorata.
31 - Donu al ŝi laŭ la fruktoj de ŝiaj manoj; Kaj ŝiaj faroj ŝin gloros ĉe la pordegoj.
Proverboj 31:3
3 / 31
Ne donu al la virinoj vian forton, Nek viajn agojn al la pereigantoj de reĝoj.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget