WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Proverboj 4
20 - Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj.
Select
1 - Aŭskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton;
2 - Ĉar bonan instruon mi donis al vi; Mian leĝon ne forlasu.
3 - Ĉar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino.
4 - Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos.
5 - Akiru saĝon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankiĝu de la paroloj de mia buŝo.
6 - Ne forlasu ĝin, kaj ĝi vin gardos; Amu ĝin, kaj ĝi zorgos pri vi.
7 - La komenco de saĝo estas: akiru saĝon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton.
8 - Ŝatu ĝin alte, kaj ĝi vin altigos; Kaj ĝi donos al vi honoron, se vi ĝin enbrakigos.
9 - Ĝi donos ĉarman ornamon al via kapo; Belan kronon ĝi donacos al vi.
10 - Aŭskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multiĝos la jaroj de via vivo.
11 - Mi kondukos vin laŭ la vojo de saĝo; Mi irigos vin sur rekta vojstreko.
12 - Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata; Kaj kiam vi kuros, vi ne falpuŝiĝos.
13 - Tenu forte la instruon, ne forlasu ĝin; Konservu ĝin, ĉar ĝi estas via vivo.
14 - La vojstrekon de malpiuloj ne iru, Kaj ne ekpaŝu sur la vojo de malbonuloj;
15 - Evitu ĝin, ne trapasu ĝin; Flankiĝu de ĝi, kaj preterpasu.
16 - Ĉar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon; Kaj ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis;
17 - Ĉar ili manĝas panon de malpio Kaj trinkas vinon de krimo.
18 - Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta, Kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo.
19 - La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo; Ili ne scias, je kio ili falpuŝiĝos.
20 - Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj.
21 - Ili ne foriĝu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro.
22 - Ĉar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis, Kaj sanigaj por ilia tuta korpo.
23 - Pli ol ĉion gardatan, gardu vian koron; Ĉar el ĝi eliras la vivo.
24 - Forigu de vi falsemon de la buŝo, Kaj malicon de la lipoj malproksimigu de vi.
25 - Viaj okuloj rigardu rekte, Kaj viaj palpebroj direktiĝu rekte antaŭen.
26 - Fortikigu la direkton de viaj piedoj, Kaj ĉiuj viaj vojoj estu firmaj.
27 - Ne ŝanceliĝu dekstren, nek maldekstren; Forigu de malbono vian piedon.
Proverboj 4:20
20 / 27
Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget