WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Psalmaro 105
10 - Li metis ĝin por Jakob kiel leĝon, Por Izrael kiel eternan interligon,
Select
1 - Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.
2 - Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri ĉiuj Liaj mirakloj.
3 - Laŭdu Lian sanktan nomon; Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon.
4 - Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Serĉu ĉiam Lian vizaĝon.
5 - Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris, Liajn signomiraklojn kaj la juĝojn de Lia buŝo;
6 - Vi, semo de Abraham, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.
7 - Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj juĝoj.
8 - Li memoras eterne Sian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,
9 - Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj ĵuris al Isaak.
10 - Li metis ĝin por Jakob kiel leĝon, Por Izrael kiel eternan interligon,
11 - Dirante: Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan.
12 - Kiam ili estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en ĝi,
13 - Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento,
14 - Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili reĝojn, dirante:
15 - Ne tuŝu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.
16 - Kaj Li sendis malsaton en la landon, Rompis ĉion, kio portis panon.
17 - Li sendis antaŭ ili homon: Jozef estis vendita kiel sklavo.
18 - Oni enpremis liajn piedojn en katenojn, Fero ŝarĝis lian korpon,
19 - Ĝis la tempo, kiam venis Lia vorto; La parolo de la Eternulo lin elprovis.
20 - Reĝo sendis kaj malligis lin, Reganto super popoloj liberigis lin;
21 - Li faris lin sinjoro super lia domo Kaj reganto super lia tuta havo,
22 - Ke li submetu al si liajn eminentulojn Kaj saĝigu liajn maljunulojn.
23 - Kaj Izrael venis en Egiptujon, Kaj Jakob enmigris en la landon de Ĥam.
24 - Kaj Li tre kreskigis Sian popolon, Kaj faris ĝin pli forta ol ĝiaj malamikoj.
25 - Li malĝustigis ilian koron, Ke ili ekmalamis Lian popolon, ekruzis kontraŭ Liaj sklavoj.
26 - Li sendis Moseon, Sian sklavon, Kaj Aaronon, kiun Li elektis.
27 - Ili faris inter ili Liajn pruvosignojn Kaj miraklojn en la lando de Ĥam.
28 - Li sendis mallumon kaj mallumigis; Kaj ili ne atentis Liajn vortojn.
29 - Li ŝanĝis ilian akvon en sangon, Kaj senvivigis iliajn fiŝojn.
30 - Ilia tero eksvarmigis ranojn, En la ĉambroj de iliaj reĝoj.
31 - Li diris, kaj venis fiinsektoj, Pedikoj en ĉiuj iliaj regionoj.
32 - Antataŭ pluvo Li donis al ili hajlon, Flamantan fajron en ilia lando.
33 - Li batis iliajn vinbertrunkojn kaj iliajn figarbojn, Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj.
34 - Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj
35 - Kaj formanĝis la tutan herbon en ilia lando Kaj formanĝis la produktojn de ilia tero.
36 - Kaj Li mortigis ĉiujn unuenaskitojn en ilia lando, La komencaĵojn de ĉiuj iliaj fortoj.
37 - Sed ilin Li elkondukis kun arĝento kaj oro, Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo.
38 - Ĝojis Egiptujo, kiam ili eliris, Ĉar atakis ĝin timo antaŭ ili.
39 - Li etendis nubon, kiel kovron; Kaj fajron, por ke ĝi lumu en la nokto.
40 - Ili petis, kaj Li sendis koturnojn, Kaj per pano ĉiela Li ilin satigis.
41 - Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.
42 - Ĉar Li memoris Sian sanktan vorton Al Abraham, Sia sklavo.
43 - Kaj Li elkondukis Sian popolon en ĝojo, Siajn elektitojn kun kantado.
44 - Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj, Kaj la laboron de gentoj ili heredis;
45 - Por ke ili plenumu Liajn leĝojn Kaj konservu Liajn instruojn. Haleluja!
Psalmaro 105:10
10 / 45
Li metis ĝin por Jakob kiel leĝon, Por Izrael kiel eternan interligon,
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget