WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Psalmaro 18
13 - Kaj la Eternulo ektondris en la ĉielo, Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon; Hajlon kaj brulantajn karbojn.
Select
1 - Kaj li diris: Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco!
2 - La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia Savanto, Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas, Mia ŝildo kaj la korno de mia savo, mia rifuĝejo.
3 - Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj.
4 - Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Kaj torentoj pereigaj min teruris;
5 - La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis, La retoj de la morto min atingis.
6 - En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi kriis; El Sia templo Li aŭdis mian voĉon, Kaj mia krio al Li atingis Liajn orelojn.
7 - Ektremis kaj ekskuiĝis la tero, La fundamentoj de la montoj ekmoviĝis Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris.
8 - Leviĝis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo; Karboj ekflamis de ĝi.
9 - Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren; Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.
10 - Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento.
11 - El la mallumo Li faris al Si kovron, Tendon Li faris ĉirkaŭ Si el la mallumo de la akvo, densaj nuboj.
12 - De la brilo antaŭ Li, tra Liaj densaj nuboj, Flugis hajlo kaj brulantaj karboj.
13 - Kaj la Eternulo ektondris en la ĉielo, Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon; Hajlon kaj brulantajn karbojn.
14 - Li ĵetis Siajn sagojn, kaj dispelis ilin; Ĵetis multajn fulmojn, kaj konfuzis ilin.
15 - Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la akvoj, Kaj nudiĝis la fundamentoj de la universo, De Via minaca voĉo, ho Eternulo, De la kolera spirado de Via nazo.
16 - Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj;
17 - Li savas min de mia potenca malamiko, Kaj de miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.
18 - Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; Sed la Eternulo fariĝis mia subteno.
19 - Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi.
20 - La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco; Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.
21 - Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.
22 - Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.
23 - Mi estis senkulpa antaŭ Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.
24 - Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, Laŭ la pureco de miaj manoj antaŭ Liaj okuloj.
25 - Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia,
26 - Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco, Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.
27 - Ĉar humilan popolon Vi helpas, Sed altajn okulojn Vi malaltigas.
28 - Ĉar Vi lumigas mian lumilon; La Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon.
29 - Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron, Kaj kun mia Dio mi transsaltas muron.
30 - La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas.
31 - Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?
32 - Tiu Dio, kiu ĉirkaŭzonas min per forto Kaj perfektigas mian vojon;
33 - Kiu similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altaĵoj;
34 - Kiu instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon.
35 - Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; Kaj Via dekstra mano subtenas min, Kaj Via favoro min grandigas.
36 - Vi larĝigas mian paŝon sub mi, Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.
37 - Mi persekutas miajn malamikojn, kaj mi atingas ilin; Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.
38 - Mi ilin frakasas, ke ili ne povas plu leviĝi; Ili falas sub miajn piedojn.
39 - Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min.
40 - Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.
41 - Ili krias, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.
42 - Mi disflugigas ilin, kiel polvon laŭ la vento; Kiel stratan koton mi ilin forĵetas.
43 - Vi savas min de popola tumulto; Vi faras min ĉefo de la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.
44 - Per atentaj oreloj ili obeas min; Aligentuloj respektegas min.
45 - Aligentuloj senfortiĝas, Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj.
46 - Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Kaj alte glorata estu la Dio de mia savo:
47 - Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon Kaj submetas al mi popolojn,
48 - Kiu savas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo.
49 - Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas.
50 - Li donas grandan helpon al Sia reĝo, Kaj faras favoraĵon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.
Psalmaro 18:13
13 / 50
Kaj la Eternulo ektondris en la ĉielo, Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon; Hajlon kaj brulantajn karbojn.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget