WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Psalmaro 78
23 - Kaj Li ordonis el supre al la nuboj, Kaj Li malfermis la pordojn de la ĉielo;
Select
1 - Atentu, ho mia popolo, mian instruon; Klinu vian orelon al la paroloj de mia buŝo.
2 - Mi malfermos per sentenco mian buŝon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.
3 - Kion ni aŭdis kaj sciiĝis, Kion rakontis al ni niaj patroj,
4 - Tion ni ne kaŝos antaŭ iliaj infanoj, Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo, Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris.
5 - Li starigis ateston en Jakob, Kaj en Izrael Li fiksis leĝon, Pri kiu Li ordonis al niaj patroj, Ke ili sciigu ĝin al siaj infanoj,
6 - Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskiĝos, Ili leviĝu kaj rakontu al siaj infanoj.
7 - Ili metu sian fidon sur Dion, Kaj ili ne forgesu la farojn de Dio, Kaj ili plenumu Liajn ordonojn;
8 - Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, Generacio ribela kaj perfida, Generacio, kiu ne estis firma per sia koro, Nek fidela al Dio per sia spirito.
9 - La filoj de Efraim, armitaj, portantaj pafarkon, Turniĝis malantaŭen en tago de batalo;
10 - Ili ne plenumis la interkonsenton de Dio, Kaj rifuzis sekvi Lian instruon;
11 - Kaj ili forgesis Liajn farojn, Kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili.
12 - Antaŭ iliaj patroj Li faris miraklojn En la lando Egipta, sur la kampo Coan.
13 - Li fendis la maron kaj pasigis ilin, Kaj starigis la akvon kvazaŭ muron;
14 - Kaj Li kondukis ilin tage en nubo Kaj la tutan nokton en la lumo de fajro;
15 - Li fendis ŝtonojn en la dezerto, Kaj trinkigis ilin kvazaŭ el granda abismo;
16 - Li eligis riveretojn el roko, Kaj fluigis akvon kiel riverojn.
17 - Sed ili plue pekis antaŭ Li, Ĉagrenis la Plejaltulon en la dezerto;
18 - Kaj ili incitis Dion en sia koro, Petante manĝon pro sia kaprico;
19 - Kaj ili parolis kontraŭ Dio, Kaj diris: Ĉu Dio povas kovri tablon en la dezerto?
20 - Jen Li frapis rokon, Kaj verŝiĝis akvo kaj ekfluis riveroj: Ĉu Li povas ankaŭ panon doni? Ĉu Li pretigos ankaŭ viandon por Sia popolo?
21 - Tial la Eternulo, aŭdinte, flamiĝis; Kaj fajro ekbrulis kontraŭ Jakob, Kaj leviĝis kolero kontraŭ Izrael;
22 - Ĉar ili ne kredis je Dio Kaj ne fidis Lian savon.
23 - Kaj Li ordonis el supre al la nuboj, Kaj Li malfermis la pordojn de la ĉielo;
24 - Kaj Li pluvigis al ili manaon, por manĝi, Kaj Li donis al ili ĉielan grenon.
25 - Panon de potenculoj ĉiu manĝis; Li sendis al ili manĝon satege.
26 - Li kurigis tra la ĉielo venton orientan, Kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan;
27 - Kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon, Kaj flugilajn birdojn kiel apudmaran sablon;
28 - Kaj Li faligis ĉion mezen de ilia tendaro, Ĉirkaŭe de iliaj loĝejoj.
29 - Kaj ili manĝis kaj tre satiĝis; Kaj Li venigis al ili tion, kion ili deziris.
30 - Sed kiam ili ankoraŭ ne forlasis sian deziron Kaj ilia manĝaĵo estis ankoraŭ en ilia buŝo,
31 - La kolero de Dio venis sur ilin Kaj mortigis la plej eminentajn el ili, Kaj la junulojn de Izrael ĝi faligis.
32 - Malgraŭ ĉio ĉi tio ili plue ankoraŭ pekis Kaj ne kredis je Liaj mirakloj.
33 - Kaj Li finigis iliajn tagojn en vanteco Kaj iliajn jarojn en teruro.
34 - Kiam Li estis mortiganta ilin, tiam ili Lin ekserĉis, Returniĝis kaj fervore vokis Dion;
35 - Kaj ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikaĵo Kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto.
36 - Sed ili flatis al Li per sia buŝo, Kaj per sia lango ili mensogis al Li;
37 - Ĉar ilia koro ne estis firma al Li, Kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo.
38 - Tamen Li, favorkora, pardonas pekon, kaj Li ne pereigas, Kaj Li ofte forklinis Sian koleron, Kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon.
39 - Kaj Li rememoris, ke ili estas karno, Vento, kiu iras kaj ne revenas.
40 - Kiom da fojoj ili ĉagrenis Lin en la dezerto Kaj indignigis Lin en la stepo!
41 - Ripete ili incitadis Dion Kaj provokis la Sanktulon de Izrael.
42 - Ili ne rememoris Lian manon, La tagon, en kiu Li liberigis ilin de premanto,
43 - Kiam Li faris en Egiptujo Siajn signojn Kaj Siajn miraklojn sur la kampo Coan;
44 - Kiam Li ŝanĝis en sangon iliajn riverojn kaj torentojn, Ke ili ne povis trinki.
45 - Li sendis sur ilin insektojn, kiuj ilin manĝis, Kaj ranojn, kiuj ilin pereigis;
46 - Iliajn produktojn de la tero Li fordonis al vermoj Kaj ilian laboron al akridoj;
47 - Per hajlo Li batis iliajn vinberojn, Kaj iliajn sikomorojn per frosto;
48 - Li elmetis al hajlo iliajn brutojn, Kaj iliajn paŝtatarojn al fulmo;
49 - Li sendis sur ilin Sian flamantan koleron, Furiozon, malbenon, kaj mizeron, Taĉmenton da malbonaj anĝeloj.
50 - Li donis liberan vojon al Sia kolero, Ne ŝirmis kontraŭ la morto ilian animon, Kaj ilian vivon Li transdonis al pesto;
51 - Li mortigis ĉiun unuenaskiton en Egiptujo, La komencajn fortojn en la tendoj de Ĥam.
52 - Kaj Li kondukis kiel ŝafojn Sian popolon, Kaj Li kondukis ilin kiel paŝtataron tra la dezerto;
53 - Li kondukis ilin en sendanĝereco, kaj ili ne timis, Kaj iliajn malamikojn kovris la maro;
54 - Kaj Li venigis ilin al Sia sankta limo, Al tiu monto, kiun akiris Lia dekstra mano;
55 - Li forpelis antaŭ ili popolojn, Lote disdonis ilian heredon, Kaj loĝigis en iliaj tendoj la tribojn de Izrael.
56 - Sed ili incitis kaj ĉagrenis Dion la Plejaltan, Kaj Liajn leĝojn ili ne observis;
57 - Ili defalis kaj perfidiĝis, kiel iliaj patroj, Returniĝis, kiel malfidinda pafarko;
58 - Ili kolerigis Lin per siaj altaĵoj, Kaj per siaj idoloj ili Lin incitis.
59 - Dio aŭdis kaj flamiĝis, Kaj forte ekindignis kontraŭ Izrael;
60 - Li forlasis Sian loĝejon en Ŝilo, La tendon, en kiu Li loĝis inter la homoj;
61 - Kaj Li fordonis en malliberecon Sian forton, Kaj Sian majeston en la manon de malamiko;
62 - Kaj Li elmetis al glavo Sian popolon, Kaj kontraŭ Sia heredo Li flamiĝis.
63 - Ĝiajn junulojn formanĝis fajro, Kaj ĝiaj junulinoj ne estis prikantataj;
64 - Ĝiaj pastroj falis de glavo, Kaj ĝiaj vidvinoj ne ploris.
65 - Sed mia Sinjoro vekiĝis kiel dormanto, Kiel fortulo, vigligita de vino.
66 - Kaj Li batis ĝiajn malamikojn malantaŭen: Eternan malhonoron Li donis al ili.
67 - Kaj Li malŝatis la tendon de Jozef, Kaj la tribon de Efraim Li ne elektis;
68 - Sed Li elektis la tribon de Jehuda, La monton Cion, kiun Li ekamis;
69 - Kaj Li konstruis Sian sanktejon kiel monton, Kaj kiel la teron Li fortikigis ĝin por ĉiam.
70 - Kaj Li elektis Davidon, Sian sklavon, Kaj Li prenis lin el la staloj de ŝafoj.
71 - De apud la ŝafinoj Li venigis lin, Por paŝti Lian popolon Jakob kaj Lian heredon Izrael.
72 - Kaj li paŝtis ilin laŭ la fideleco de sia koro, Kaj per lertaj manoj li ilin kondukis.
Psalmaro 78:23
23 / 72
Kaj Li ordonis el supre al la nuboj, Kaj Li malfermis la pordojn de la ĉielo;
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget