1 - Kia do estas la supereco de la Judoj? aŭ kia estas la utilo de cirkumcido?
2 - Multa en ĉiu rilato: unue, ke al ili estis konfiditaj la orakoloj de Dio.
3 - Ĉu do estas grave, se kelkaj ne fidis? ĉu ilia senfideco vantigos la fidelecon de Dio?
4 - Nepre ne! Dio montriĝu vera, sed ĉiu homo mensoganto, kiel estas skribite: Ke Vi estu justa en Via vorto Kaj pura en Via juĝo.
5 - Sed se nia maljusteco rekomendas la justecon de Dio, kion ni diros? Ĉu maljusta estas Dio, kiu alportas koleron? (Mi parolas kiel homo.)
6 - Nepre ne! ĉar kiel Dio juĝus la mondon?
7 - Ĉar se la vero de Dio per mia mensogo abundis al Lia gloro, kial mi estas ankoraŭ juĝata, kiel pekinto?
8 - kaj kial ne (kiel ni estas kalumniataj, kaj kelkaj asertas, ke ni diras): Ni faru malbonon, por ke venu bono? ilia kondamno estas justa.
9 - Kio do? ĉu ni nin senkulpigas? Tute ne: ĉar ni jam akuzis egale Judojn kaj Grekojn, ke ĉiuj estas sub peko;
10 - kiel estas skribite: Ne ekzistas justulo, ne eĉ unu;
11 - Ne ekzistas prudentulo, Ne ekzistas iu, kiu serĉas Dion;
12 - Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj senutiliĝis; Ekzistas neniu, kiu faras bonon, ne eĉ unu;
13 - Malfermita tombo estas ilia gorĝo; Per sia lango ili hipokritis; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj;
14 - Ilia buŝo estas plena de malbenado kaj malico;
15 - Iliaj piedoj rapidas, por verŝi sangon;
16 - Ruinigo kaj pereigo estas sur iliaj vojoj;
17 - Kaj vojon de paco ili ne konas;
18 - Antaŭ iliaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio.
19 - Sed ni scias, ke ĉion ajn, kion la leĝo diras, ĝi parolas al tiuj, kiuj estas sub la leĝo; ke ĉiu buŝo fermiĝu, kaj ke la tuta mondo submetiĝu sub la juĝon de Dio;
20 - ĉar per la faroj de la leĝo neniu karno praviĝos antaŭ Li; ĉar per la leĝo venas konscio pri peko.
21 - Sed nun, ekster la leĝo, justeco de Dio montriĝis, atestata per la leĝo kaj la profetoj;
22 - nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por ĉiuj kredantoj, ĉar ne ekzistas diferencigo;
23 - ĉar ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio;
24 - pravigite donace de Lia graco, per la elaĉeto, kiu estas en Kristo Jesuo;
25 - kiun Dio antaŭdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango, por la elmontrado de Sia justeco per la pardono de la pekoj, antaŭe faritaj laŭ la toleremeco de Dio;
26 - por la elmontrado de Lia justeco en la nuna tempo, kaj ke Li estas mem justa, kaj estas la praviganto de tiu, kiu havas fidon en Jesuo.
27 - Kie do estas la fanfaronado? Ĝi estas esceptita. Per kia leĝo? de faroj? Ne; sed per la leĝo de fido.
28 - Ni do konkludas, ke homo praviĝas per fido, ekster la faroj de la leĝo.
29 - Ĉu Dio estas nur Dio de la Judoj? ĉu ne ankaŭ de la nacianoj? Jes, ankaŭ de la nacianoj;
30 - ĉar Dio estas unu, kaj Li pravigos la cirkumcidularon pro fido kaj la necirkumcidularon per fido.
31 - Ĉu ni do per fido vantigas la leĝon? Nepre ne! sed ni firmigas la leĝon.