WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Rut 2
21 - Kaj Rut, la Moabidino, diris: Li ankaŭ diris al mi: Restu kune kun miaj servistoj, ĝis ili finos la tutan rikolton, kiu apartenas al mi.
Select
1 - Naomi havis parencon de ŝia edzo, viron eminentan, el la familio de Elimeleĥ; lia nomo estis Boaz.
2 - Kaj la Moabidino Rut diris al Naomi: Mi iros sur la kampon, kaj mi kolektos spikojn post tiu, ĉe kiu mi trovos favoron. Kaj ŝi respondis: Iru, mia filino.
3 - Kaj ŝi foriris, kaj venis kaj kolektis post la rikoltistoj. Kaj okazis, ke la parcelo de la kampo apartenis al Boaz, kiu estis el la familio de Elimeleĥ.
4 - Kaj jen Boaz venis el Bet-Leĥem, kaj li salutis la rikoltistojn: La Eternulo estu kun vi! Kaj ili respondis al li: La Eternulo vin benu!
5 - Kaj Boaz demandis sian serviston, la estron de la rikoltistoj: Kiu estas ĉi tiu knabino?
6 - Kaj la servisto, la estro de la rikoltistoj, respondis kaj diris: Ŝi estas Moaba knabino, kiu revenis kun Naomi el la lando de Moab;
7 - ŝi diris: Permesu al mi, ke mi sekvu kaj kolektu apud la garboj, post la rikoltistoj; kaj ŝi restis ĉi tie de la mateno ĝis nun; ŝi ĵus sidiĝis en la dometo por iomete da tempo.
8 - Kaj Boaz diris al Rut: Ĉu vi aŭdas, mia filino? ne iru kolekti sur la kampo de iu fremdulo, kaj ankaŭ ne foriru de ĉi tie, sed restu ĉi tie kun miaj junulinoj;
9 - rimarku la kampon, kie ili rikoltas, kaj sekvu ilin; mi jam ordonis al la servistoj, ke ili ne malhelpu vin; kaj kiam vi soifos, iru al la vazaro, kaj trinku el tio, el kio la servistaro ĉerpas.
10 - Ŝi ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris al li: Kial do mi trovis favoron en viaj okuloj, ke vi atentas min, kvankam mi estas fremdulino?
11 - Kaj Boaz respondis kaj diris al ŝi: Jam estas rakontita al mi ĉio, kion vi faris al via bopatrino post la morto de via edzo: ke vi forlasis viajn gepatrojn kaj vian naskiĝlandon, kaj iris al popolo, kiun vi ne konis hieraŭ nek antaŭhieraŭ.
12 - La Eternulo rekompencu vin pro ĉi tiu faro, kaj via rekompenco estu plena de la Eternulo, Dio de Izrael, sub kies flugiloj vi serĉis protekton.
13 - Kaj ŝi diris: Estus sufiĉe, ke mi trovu favoron en viaj okuloj, mia sinjoro, ĉar vi konsolis min kaj parolis amike al via sklavino, kvankam mi ne valoras esti egala al iu el viaj sklavinoj.
14 - Kaj en la horo de la manĝado Boaz diris al ŝi: Alproksimiĝu kaj manĝu kune, vi ankaŭ povas trempi vian panon en la vinagro. Kaj ŝi sidiĝis ĉe la flanko de la rikoltistoj; kaj ili metis antaŭ ŝin rostitajn grajnojn, kaj ŝi manĝis kaj satiĝis, kaj ankaŭ havis restaĵon.
15 - Kiam ŝi leviĝis, por kolekti, Boaz ordonis al siaj servistoj, dirante: Eĉ inter la garboj lasu ŝin kolekti, kaj ne hontigu ŝin;
16 - kaj vi ankaŭ ŝajnigu al ŝi, ke vi postlasis la malgrandajn garbetojn, kaj vi permesu al ŝi, ke ŝi kolektu ilin, kaj ne riproĉu ŝin.
17 - Kaj ŝi kolektadis sur la kampo ĝis la vespero, kaj ŝi draŝis tion, kion ŝi kolektis, kaj tio estis ĉirkaŭ efo da hordeo.
18 - Kaj ŝi levis tion, kaj iris en la urbon; kaj ŝia bopatrino vidis tion, kion ŝi kolektis; ŝi ankaŭ elprenis, kaj donis al ŝi la restaĵon, kiun ŝi posedis de post sia satiĝo.
19 - Ŝia bopatrino diris al ŝi: Kie vi kolektis hodiaŭ? kaj kie vi amasigis? estu benata tiu, kiu vin tiel favore akceptis! Ŝi rakontis al sia bopatrino, kie ŝi laboris, kaj ŝi diris: La nomo de la viro, ĉe kiu mi laboris hodiaŭ, estas Boaz.
20 - Tiam Naomi diris al sia bofilino: Li estu benata de la Eternulo, kiu ne fortiris Sian favoron for de la vivantoj kaj de la mortintoj. Kaj Naomi plue diris al ŝi: La viro estas nia parenco, unu el niaj savantoj.
21 - Kaj Rut, la Moabidino, diris: Li ankaŭ diris al mi: Restu kune kun miaj servistoj, ĝis ili finos la tutan rikolton, kiu apartenas al mi.
22 - Naomi respondis al sia bofilino Rut: Estos bone por vi, mia filino, ke vi ĉiam iru kun liaj junulinoj, ĉar eble oni hontigus vin, se vi irus aliloken.
23 - Kaj ŝi kuniĝis kun la junulinoj de Boaz, por kolekti, ĝis la fino de la rikolto de hordeo kaj de la rikolto de tritiko; kaj poste ŝi loĝis kune kun sia bopatrino.
Rut 2:21
21 / 23
Kaj Rut, la Moabidino, diris: Li ankaŭ diris al mi: Restu kune kun miaj servistoj, ĝis ili finos la tutan rikolton, kiu apartenas al mi.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget