WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Rut 4
8 - La parenco diris al Boaz: Elaĉetu al vi; kaj li detiris sian ŝuon.
Select
1 - Boaz iris al la pordego de la urbo kaj sidiĝis tie. Kaj jen preterpasas la parenco, pri kiu Boaz parolis. Kaj li diris: Alproksimiĝu kaj sidiĝu ĉi tie, vi, tia-tia. Tiu alproksimiĝis kaj sidiĝis.
2 - Kaj Boaz prenis dek virojn el la plejaĝuloj de la urbo, kaj diris: Sidiĝu ĉi tie. Kaj ili sidiĝis.
3 - Kaj li diris al la parenco: Tiun parcelon de la kampo, kiu apartenis al nia frato Elimeleĥ, vendas Naomi, kiu revenis el la lando de Moab;
4 - kaj mi decidis sciigi vin, dirante: Aĉetu en la ĉeesto de la loĝantoj kaj en la ĉeesto de la plejaĝuloj de mia popolo. Se vi volas elaĉeti, aĉetu nun; sed se vi ne volas elaĉeti, diru al mi, por ke mi sciu; ĉar ne ekzistas iu alia por aĉeti, krom vi, kaj mi estas via postproksimulo. Tiu diris: Mi volas elaĉeti.
5 - Tiam Boaz diris: Samtempe, kiam vi aĉetos la kampon el la mano de Naomi kaj de Rut, la Moabidino, edzino de la mortinto, vi ankaŭ prenos sur vin la devon restarigi la nomon de la mortinto al lia heredaĵo.
6 - Kaj la parenco diris: Mi ne povas elaĉeti al mi, por ke mi ne pereigu mian propran heredaĵon; elaĉetu al vi mian aĉetotaĵon, ĉar vere mi ne povas elaĉeti.
7 - Sed de la antikva tempo ekzistis kutimo en Izrael, pri elaĉetado kaj ŝanĝado, por firmigi ĉion: oni detiras sian ŝuon kaj donas ĝin al sia proksimulo; kaj tio estas la atesto en Izrael.
8 - La parenco diris al Boaz: Elaĉetu al vi; kaj li detiris sian ŝuon.
9 - Kaj Boaz diris al la plejaĝuloj kaj al la popolamaso: Hodiaŭ vi estas atestantoj, ke mi aĉetis el la mano de Naomi ĉion, kio apartenis al Elimeleĥ kaj al Kiljon kaj Maĥlon;
10 - kaj ankaŭ Ruton, la Moabidinon, la edzinon de Maĥlon, mi akiris al mi kiel edzinon, por restarigi la nomon de la mortinto al lia heredaĵo, por ke la nomo de la mortinto ne estingiĝu inter liaj fratoj kaj ĉe la pordego de lia loko; vi estas atestantoj hodiaŭ.
11 - Kaj la tuta ĉeestantaro, kiu troviĝis ĉe la pordego, kiel ankaŭ la plejaĝuloj, respondis: Ni estas atestantoj; la Eternulo faru, ke la virino, kiu envenas en vian domon, estu simila al Raĥel kaj Lea, kiuj ambaŭ starigis la domon de Izrael, kaj vi estu sukcesplena en Efrata kaj akiru bonan nomon en Bet-Leĥem;
12 - kaj via domo estu sukcesplena, simile al la domo de Perec, kiun naskis Tamar al Jehuda, el la idaro, kiun la Eternulo donos al vi de tiu junulino.
13 - Kaj Boaz prenis Ruton, kaj ŝi fariĝis lia edzino; kaj li envenis al ŝi, kaj la Eternulo donis al ŝi gravedecon, kaj ŝi naskis filon.
14 - Kaj la virinoj diris al Naomi: Benata estu la Eternulo, kiu ne lasis vin sen parenco hodiaŭ, kaj li estu fama en Izrael;
15 - kaj li estu al vi ĝojiganto, kaj prizorganto de via maljuneco; ĉar via bofilino, kiu amas vin kaj kiu estas al vi pli bona ol sep filoj, naskis lin.
16 - Kaj Naomi prenis la infanon kaj metis ĝin sur sian bruston kaj fariĝis ĝia vartistino.
17 - Kaj la najbarinoj donis al li nomon, dirante: Filo naskiĝis al Naomi; kaj ili nomis lin Obed. Li estas la patro de Jiŝaj, patro de David.
18 - Kaj jen estas la generacioj de Perec: al Perec naskiĝis Ĥecron,
19 - al Ĥecron naskiĝis Ram, al Ram naskiĝis Aminadab,
20 - al Aminadab naskiĝis Naĥŝon, al Naĥŝon naskiĝis Salma,
21 - al Salma naskiĝis Boaz, al Boaz naskiĝis Obed,
22 - al Obed naskiĝis Jiŝaj, kaj al Jiŝaj naskiĝis David.
Rut 4:8
8 / 22
La parenco diris al Boaz: Elaĉetu al vi; kaj li detiris sian ŝuon.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget