Logo

Webible

Psalmaro 45

45 / 150
1

Mia koro pleniĝis per bona temo; Mi kantos pri reĝo; Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.

2

Vi estas la plej bela el la homidoj; Ĉarmo estas sur viaj lipoj; Tial Dio benis vin por ĉiam.

3

Zonu vian lumbon per glavo, Vi, forta per via majesteco kaj beleco.

4

Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero, Por justeco al la humiluloj; Kaj via dekstra mano montros miraklojn.

5

Viaj sagoj estas akraj; Kaj, faligante antaŭ vi la popolojn, Ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo.

6

Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.

7

Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn kamaradojn.

8

De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj; En palacoj eburaj ĝojigas vin muziko.

9

Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj; Ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro.

10

Aŭdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon, Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;

11

Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon, Ĉar li estas via sinjoro, tiam vi kliniĝu antaŭ li.

12

Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; Petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.

13

En sia plena ornamo estas interne la reĝidino; El ora teksaĵo estas ŝia vesto.

14

En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo; Post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, ŝiaj koleginoj.

15

Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj; Ili eniras en la palacon de la reĝo.

16

Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj; Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.

17

Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; Tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne.