1
Post tio mi rigardis, kaj jen pordo malfermita en la ĉielo, kaj la unua voĉo, kiun mi aŭdis, estis voĉo kvazaŭ de trumpeto parolanta kun mi, dirante: Suprenvenu ĉi tien, kaj mi montros al vi tion, kio devas okazi poste.
8
Kaj la kvar kreitaĵoj, havantaj po ses flugiloj, estas ĉirkaŭe kaj interne plenaj de okuloj; kaj paŭzon ili ne havas tage kaj nokte, dirante: Sankta, sankta, sankta, estas Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, la estanta kaj estinta kaj venonta.