7
La reĝo laŭtege ekkriis, ke oni venigu la magiistojn, Ĥaldeojn, kaj divenistojn. La reĝo ekparolis, kaj diris al la saĝuloj de Babel: Kiu ajn tralegos ĉi tiun surskribon kaj klarigos al mi ĝian signifon, tiu ricevos purpuran veston, ora ĉeno estos sur lia kolo, kaj li estos la tria reganto en la regno.
11
En via regno ekzistas viro, kiu havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; en la tempo de via patro oni trovis en li lumon, prudenton, kaj saĝon, similan al la saĝo de la dioj; kaj la reĝo Nebukadnecar, via patro, la reĝo mem, via patro, faris lin ĉefo de la astrologoj, sorĉistoj, Ĥaldeoj, kaj divenistoj;
12
ĉar en li oni trovis altan spiriton, scion, kaj prudenton, por klarigi sonĝojn, komentarii sentencojn, kaj malkaŝi kaŝitaĵojn. Tio estas Daniel, al kiu la reĝo donis la nomon Beltŝacar. Tial oni voku Danielon, kaj li klarigos la signifon.
19
Pro la potenco, kiun Li donis al li, ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj tremis kaj havis timon antaŭ li; kiun li volis, li mortigis, kaj kiun li volis, li lasis vivi; kiun li volis, li altigis, kaj kiun li volis, li malaltigis.
21
kaj li estis elpuŝita el meze de la homoj, kaj lia koro fariĝis simila al koro de besto, kaj li vivis kun sovaĝaj azenoj; li manĝis herbon, kiel la bovoj, kaj lia korpo estis trinkigata per la roso de la ĉielo; ĝis li eksciis, ke super la regno de homoj regas Dio la Plejalta, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas.
23
sed vi levis vin kontraŭ la Reganton de la ĉielo, tiel, ke la vazojn el Lia domo oni alportis al vi, kaj vi kun viaj eminentuloj, kun viaj edzinoj kaj kromvirinoj, trinkis vinon el ili; kaj vi gloris la diojn arĝentajn kaj orajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj ŝtonajn, kiuj ne vidas, ne aŭdas, kaj ne pensas; kaj Dion, en kies mano estas la spiro de via vivo kaj ĉiuj viaj vojoj, vi ne gloris.