2
Kaj sciu hodiaŭ, ĉar mi parolas ne al viaj filoj, kiuj ne scias kaj ne vidis la punon de la Eternulo, via Dio, Lian grandecon, Lian fortan manon, kaj Lian etenditan brakon,
6
kaj kion Li faris al Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, filo de Ruben, kiam la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj iliajn familiojn kaj iliajn tendojn, kaj ĉion, kio ekzistis ĉe ili, meze de la tuta Izrael.
10
Ĉar la lando, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin, ne estas kiel la lando Egipta, el kiu vi eliris, kie, seminte vian semon, vi devis akvumi ĝin per viaj piedoj, kiel legoman ĝardenon.