11
Kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas en viaj pordegoj, kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter vi, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por loĝigi tie Sian nomon.
15
Dum sep tagoj festu al la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun elektos la Eternulo; ĉar benos vin la Eternulo, via Dio, en ĉiuj viaj produktaĵoj kaj en ĉiuj faroj de viaj manoj, kaj vi estos tute gaja.