1
Kaj nun, ho Izrael, aŭskultu la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi instruas al vi, ke vi ilin plenumu, por ke vi vivu kaj venu kaj heredu la landon, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi.
10
pri la tago, en kiu vi staris antaŭ la Eternulo, via Dio, ĉe Ĥoreb, kiam la Eternulo diris al mi: Kunvenigu al Mi la popolon, kaj Mi aŭdigos al ili Miajn vortojn, per kiuj ili lernos timi Min dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kaj ili lernigos siajn filojn.
19
Kaj, levinte viajn okulojn al la ĉielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la ĉielo, ne forlogiĝu, kaj ne adorkliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin, kiujn la Eternulo, via Dio, destinis por ĉiuj popoloj sub la tuta ĉielo.
23
Gardu vin, ke vi ne forgesu la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li faris kun vi, kaj ke vi ne faru al vi ian skulptaĵon, figuron de io, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio.
34
Aŭ ĉu provis ia dio iri kaj preni al si unu popolon el inter alia popolo per provoj, per signoj, kaj per mirakloj, kaj per milito kaj per forta mano kaj per etendita brako kaj per grandaj teruraĵoj, simile al ĉio, kion faris al vi la Eternulo, via Dio, en Egiptujo, antaŭ viaj okuloj?
40
Kaj observu Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, por ke estu bone al vi kaj al viaj filoj post vi, kaj por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi por ĉiam.