WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Ekcodo 9
Ekcodo 9
9 / 40
1
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al Faraono, kaj diru al li: Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj: Forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru al Mi servon.
2
Ĉar se vi ne volos forliberigi kaj vi plue ilin retenos,
3
jen la mano de la Eternulo estos sur viaj brutoj, kiuj estas sur la kampo, sur la ĉevaloj, sur la azenoj, sur la kameloj, sur la bovoj, kaj sur la ŝafoj; estos sur ili tre forta pesto.
4
Kaj la Eternulo faros apartigon inter la brutoj de la Izraelidoj kaj la brutoj de la Egiptoj; kaj el ĉio, kio apartenas al la Izraelidoj, mortos nenio.
5
Kaj la Eternulo difinis tempon, dirante: Morgaŭ la Eternulo faros tiun aferon en la lando.
6
Kaj la Eternulo faris tion en la sekvanta tago, kaj mortis ĉiuj brutoj de la Egiptoj, sed el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis eĉ unu.
7
Faraono sendis, kaj oni vidis, ke el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis eĉ unu. Sed la koro de Faraono estis obstina, kaj li ne forliberigis la popolon.
8
Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron: Prenu al vi plenmanojn da cindro el la forno, kaj Moseo ĵetu ĝin al la ĉielo antaŭ la okuloj de Faraono.
9
Kaj ĝi fariĝos polvo super la tuta lando Egipta, kaj sur la homoj kaj sur la bestoj fariĝos el ĝi brulumaj abscesoj en la tuta lando Egipta.
10
Kaj ili prenis cindron el la forno kaj stariĝis antaŭ Faraono, kaj Moseo ĵetis ĝin al la ĉielo, kaj aperis brulumaj abscesoj sur la homoj kaj sur la bestoj.
11
Kaj la sorĉistoj ne povis teni sin antaŭ Moseo pro la abscesoj, ĉar la abscesoj estis sur la sorĉistoj kaj sur ĉiuj Egiptoj.
12
Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo al Moseo.
13
Tiam la Eternulo diris al Moseo: Leviĝu frue matene kaj stariĝu antaŭ Faraono, kaj diru al li: Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj: Forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru al Mi servon.
14
Ĉar ĉi tiun fojon Mi sendos ĉiujn Miajn frapojn en vian koron kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon, por ke vi sciu, ke ne ekzistas simila al Mi sur la tuta tero.
15
Ĉar nun Mi etendus Mian manon kaj batus vin kaj vian popolon per pesto, kaj vi malaperus de la tero;
16
sed nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.
17
Ankoraŭ vi retenas Mian popolon, kaj ne forliberigas ĝin.
18
Jen morgaŭ en ĉi tiu tempo Mi pluvigos tre grandan hajlon, tian, ke simila al ĝi ne estis en Egiptujo de post la tago de ĝia fondiĝo ĝis nun.
19
Kaj nun sendu, kolektu viajn brutojn, kaj ĉion, kion vi havas sur la kampo; sur ĉiun homon kaj bruton, kiuj troviĝos sur la kampo kaj ne kolektiĝos en la domon, falos la hajlo, kaj ili mortos.
20
Kiu el la servantoj de Faraono timis la vorton de la Eternulo, tiu rapide envenigis siajn sklavojn kaj brutojn en la domojn;
21
sed kiu ne atentis la vorton de la Eternulo, tiu lasis siajn sklavojn kaj siajn brutojn sur la kampo.
22
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon al la ĉielo, kaj venos hajlo en la tuta lando Egipta, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur ĉiujn herbojn de la kampo en la lando Egipta.
23
Kaj Moseo etendis sian bastonon al la ĉielo; kaj la Eternulo aperigis tondrojn kaj hajlon, kaj fajro iris sur la teron, kaj la Eternulo pluvigis hajlon sur la landon Egiptan.
24
Kaj estis hajlo, kaj fajro ekflamadis meze de la hajlo, en tiel forta grado, ke io simila neniam estis en la tuta lando Egipta de post la tempo, kiam en ĝi aperis popolo.
25
Kaj la hajlo batdifektis en la tuta lando Egipta ĉion, kio estis sur la kampo; homojn kaj brutojn kaj ĉiun herbon de la kampo batdifektis la hajlo, kaj ĉiujn arbojn de la kampo ĝi rompis.
26
Nur en la lando Goŝen, kie estis la Izraelidoj, ne estis hajlo.
27
Tiam Faraono sendis, kaj alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris al ili: Mi pekis la nunan fojon; la Eternulo estas la pravulo, mi kaj mia popolo estas la malpravuloj.
28
Preĝu al la Eternulo, ke ĉesiĝu la tondroj de Dio kaj la hajlo; tiam mi forliberigos vin, kaj vi ne plu restos.
29
Kaj Moseo diris al li: Kiam mi eliros el la urbo, mi etendos miajn manojn al la Eternulo; la tondroj ĉesiĝos kaj la hajlo ne plu estos, por ke vi sciiĝu, ke al la Eternulo apartenas la tero.
30
Sed mi scias, ke vi kaj viaj servantoj ankoraŭ ne timas Dion, la Eternulon.
31
La lino kaj la hordeo estis batdifektitaj, ĉar la hordeo havis spikojn kaj la lino havis burĝonojn;
32
sed la tritiko kaj la spelto ne estis batdifektitaj, ĉar ili estis malfrusezonaj.
33
Moseo eliris de Faraono el la urbo kaj etendis siajn manojn al la Eternulo; tiam ĉesiĝis la tondroj kaj la hajlo, kaj pluvo ne plu verŝiĝis sur la teron.
34
Kiam Faraono vidis, ke ĉesiĝis la pluvo kaj la hajlo kaj la tondroj, tiam li plue pekis kaj obstinigis sian koron, li kaj liaj servantoj.
35
La koro de Faraono restis obstina, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn, kiel diris la Eternulo per Moseo.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget